tradukoj: be cs de en fr hu nl pt ru tp

*rigard/i [1]

*rigardiTEZ

(tr)
1.TEZ
Direkti sian vidon sur: li ... rigardas malsupren sur la kampon [2]; rigardu bone, kio estas antaŭ viZ; rigardi iunZ; rigardi al iuZ, rigardi tra la fenestroZ; fikse rigardante liajn okulojn; rigardi la ĉielon, la pejzaĝon; rigardi al la urbo; rigardi al la morto en la vizaĝonZ; ni rigardis sur la maron, sur la multajn ŝipojn kaj transen al la sveda bordoZ; malŝate rigardi iun de alteZ; (figure) tra la pordo rigardis internen la stelplena ĉieloB; (figure) la sunradioj neniam rigardas tiun faŭkon.
2.TEZ
(figure) (io) Troviĝi en direkto al: fenestro rigardanta en la kortoZ; tien el ĉiu el la du domoj rigardis fenestroZ.
3.
(figure) (iu) Informi sin, kontroli, konstati: Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino [3]; rigardu, pro kio estas la bruoZ; rigardu, ĉu ĝi ne estas mia portreto?Z unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojnK; anstataŭ blinde babiladi, rigardu (konsideru) la faktojnK.
4.TEZ
(figure) (iu) Atribui al iu aŭ io ian econ; juĝi, taksi, opinii: bedaŭrinde multaj rigardas maljuste al liZ; rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktikaZ; ili rigardis sin kiel plej kompetentajn en la aferoZ; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajnZ; rigardi ion kiel tre gravan (alligi); ili rigardas la ideon de lingvo internacia kiel sensencan infanan fantazionZ; rigardu ĝiajn fruktojn kvazaŭ konsekritojZ (konsekritajn); tiuj naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj ne ebligantaj iun dubonZ; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estus rigardata kiel saĝuloZ. SIN:konsideri, preni 5, taksiVD:okulo

rigardo

Ago aŭ maniero rigardi: ĵeti rigardon al iuZ, sur iunZ, al ioZ; la vilaĝanoj akompanis nin per scivolemaj rigardoj; nuba, riproĉa rigardo; kolera rigardo elfulmis el sub liaj kuntiritaj brovoj; ĉe la rigardo, kiom fari restasZ.

rigardaĉiTEZ

Stulte rigardi: rigardaĉi kiel bovido [4]. VD:gapi

rigardegi

Insiste, longe rigardi: oni komencis ĉirkaŭveni kaj rigardegi la fremdulojn [5].

rigardemaZ

Scivole vidama.

ĉirkaŭrigardi

(tr)
1.
Rigardi ĉirkaŭ si, al diversaj direktoj: D-RO GALÉN ĉirkaŭrigardas kaj vidante, ke li estas sola, elpoŝigas bulkon kaj ekmaĉas [6]; WANGEL: ... Nu, ĉi tie okazis ja multaj ŝanĝoj dum tiu tempo. ARNHOLM (ĉirkaŭrigardas): Ŝajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde [7]; kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris [8]; kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! [9].
2.TEZ
=pririgardi post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon [10]; mi direktis mian koron, por ekkoni saĝecon, kaj por ĉirkaŭrigardi la aferojn, kiuj estas farataj sur la tero [11]; li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino [12].

elrigardiZ

(ntr)
1.
Rigardi de, el iu loko: de monta pinto la aglo elrigardas por si manĝaĵojnZ.
2.TEZ
Z(arkaismo) =aspekti

enrigardi

(tr)
Rigardi al la interno de: ŝi demande enrigardas miajn okulojn [13].

fiksrigardi

Rigardadi, ne deturnante la okulojn: li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin [14].

ĝurigardiTEZ

(tr)
Plezure, ĝue rigardi, admiri, kontempli: kara Marija, de kiam vi kreskis, mia okulo ĉiam postsekvas vin! Mi neniel povas sufiĉe ĝurigardi vin! [15].

postrigardi

(tr)
Rigardi de malantaŭe, al iu malproksimiĝanta: la aliaj rozoj postrigardis sian fratinon kaj demandis unu la alian: Kien ŝi veturas? [16]; Zalmuna sin turnis al Ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno, esprimanta koleron, honton kaj antaŭtimon [17].

pririgardiTEZ

(tr)
Zorge kaj detale rigardi ĉiujn flankojn de io, ekzameni1: kaj la pastro pririgardos la infektitaĵon kaj enŝlosos la infektitaĵon por sep tagoj [18]; kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton [19]; kaj mi leviĝis nokte laŭ la torento kaj pririgardis la muregon, kaj, trarajdinte denove tra la Pordego de la Valo, mi revenis [20]; li pririgardis la kreskaĵon, gustumis ĝin, sed pri ĝi nenio estis dirita en lia scienco pri kreskaĵoj [21]; mi staras apud ŝi, fumas kaj atente pririgardas mian ganton [22]; li scivole pririgardis la ringon [23]; (figure) li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion [24].

senrigarde alTEZ

(prepoziciaĵo)
Malgraŭ io aŭ iu, ĝin konsiderante malgrava, neatentinda; senkonsidere al: la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita [25].

superrigardi

(tr)
1.
Rigardi de pli alta loko la tutan amplekson de: ni mano en mano supreniris la rondan turon kaj superrigardis Kopenhagon kaj la maron [26]. VD:panorami
2.
(figure) Kontroladi la staton aŭ la funkciadon de: La ĉefo estis arbaristo, sed li ankaŭ superrigardis la terkulturadon de la bieno ĉe Grandtorento [27]. VD:gvati2

trarigardi

(tr)
Rigardi ĝisfine ion en ĉiuj ĝiaj partoj, unu post la alia, kvazaŭ skanante: mi hodiaŭ trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub la serĉvorto "Esperanto". [28]; estus bonege havi ilon, pere de kiu eblus virtuale ĉeesti seminariojn kaj sekvi ĉiujn okazantajn prelegojn, kursojn, trarigardi arkivojn de jam okazintaj aferoj ks. [29]; Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras. [30].

tradukoj

anglaj

~i: look.

belorusaj

~i 1.: глядзець; ~i 2.: глядзець; ~i 3.: паглядзець; ~i 4.: разглядаць (у якасьці...), уважаць (за); ~o: погляд, позірк; ~aĉi: вытарашчвацца, вылуплівацца; el~i 1.: выглядаць (аднекуль); el~i: выглядаць, мець выгляд.

ĉeĥaj

~i: hledět.

francaj

~i: regarder; ~o: regard; ~aĉi: regarder bêtement; ~egi: dévisager, fixer du regard, regarder avec insistance; ~ema: voyeur (adj., curieux); ĉirkaŭ~i: examiner, observer, promener son regard (sur), regarder autour de soi; el~i 1.: surveiller; en~i: regarder à l'intérieur (de); fiks~i: fixer du regard, regarder fixement; ĝu~i: contempler avec plaisir; post~i: suivre du regard; sen~e al: sans égards à; super~i 1.: prendre une vue d'ensemble; super~i 2.: surveiller; tra~i: examiner (regarder finement), scruter (regarder en fouillant), regarder dans les moindres détails, passer en revue. ĉirkaŭ~o: regard circulaire.

germanaj

~i 1.: betrachten, anschauen, ansehen, anblicken; ~o: Blick; ~aĉi: glotzen.

hungaraj

~i 1.: néz, megnéz, rátekint; ~i 2.: néz; ~i 3.: megnéz; ~i 4.: tekint; ~o: tekintet, nézés; ~aĉi: bámul, bambul; ~ema: kíváncsi; ĉirkaŭ~i: körülnéz, körbenéz; el~i: kinéz; post~i: utánanéz; sen~e al: tekintet nélkül (arra).

nederlandaj

~i: kijken, bekijken, beschouwen; ~o: blik; el~i: uitkijken.

portugalaj

~i: olhar, mirar, observar, fitar.

rusaj

~i 1.: смотреть; ~i 2.: смотреть, глядеть; ~i 3.: посмотреть, взглянуть; ~i 4.: рассматривать (в качестве...); ~o: взгляд; ~aĉi: глазеть, таращиться, вытаращиться, вылупиться; ~ema: любопытный; ĉirkaŭ~i 1.: оглядеться, осмотреться; el~i 1.: выглядывать; el~i 2.: выглядеть; post~i: глядеть вслед; pri~i: осмотреть, осматривать, рассмотреть, рассматривать; sen~e al: несмотря на.

tokiponaj

~i: lukin.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „Ozma uzas la magian zonon“
6. K. Čapek, trad. Th. Kilian: la blanka malsano, 1938
7. H. Ibsen, trad. O. Tangerud: La sinjorino el la maro
8. La Nova Testamento, S. Marko 5:32
9. La Nova Testamento, S. Marko 3:34
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 14:36
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:16
12. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
13. Ueyama M.: Pardonon!, l' omnibuso, 1970
14. M. Martinson, trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
15. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, 2001
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
17. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 13:50
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 3:27.
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 2:15
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
22. A. P. Ĉeĥov, trad. M. Lukaŝ: Ŝerceto, La Nica literatura revuo, 3:1
23. J. Modest: La ringo, Monato, 2002:3, p. 32a
24. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 15a
25. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 46a, p. 649a
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
27. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
28. A. Oberndorfer: SCE kaj aliaj forumoj, sce, 2007-06-12
29. Virtuala prelegejo kaj kunsidejo
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 6:11

[^Revo] [rigard.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2011/09/05 19:10:08 ]