tradukoj:
be de fa fr nl pt ru
1kontinent/o [1]
kontinento
- 1.
-
Granda teramaso,
ĉirkaŭita de oceano kaj kiun oni povas trapasi ne transirante
maron:
en Anglujo jam dum tutaj tri jaroj la lokomotivoj kuradis
kaj alportadis grandegan utilon, sur la kontinento de Eŭropo
(la kontinenta parto de Eŭropo, kontraste al insula
Anglujo)
[2];
sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj
el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego
kvazaŭ kontinento
[3];
efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la
mezo de la sabla maro
[4];
kiam la kanalo estos preta la tuta fenicia kaj egipta
ŝiparo ... atingas tiajn riĉajn landojn,
kiujn preskaŭ neeble estas atingi tra la kontinento
[5].
- 2.
- (evitinde)
Mondoparto:
ni filoj de la malnova kaj maljuna kontinento
(Eŭropo) venis al vi kiel gastoj
... kaj ni esperas ke nia voko ne restos
vana sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en
ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta
via kontinento (Ameriko)
[6];
invadis Eŭropon ja aliance usonanoj kies dolaro, kulturo,
vivstilo poste superregis la kontinenton
[7].
kontinenta
-
Sur kontinento 1:
kontinenta klimato, blokado, breto;
la kontinentaj vojoj malaperis kaj la ŝipetoj tiel
amase rapidis sur la akvo, ke ili similis foliojn en aŭtuno
[8].
prakontinento
-
Tre antikva kontinento el kiu estiĝis nunaj
kontinentoj per drivo:
la Tinamedoj devenas el prakontinento Gondvano
[9].
subkontinento
-
Parto de kontinento pli-malpli izolita inter maroj, montoj aŭ aliaj
baroj, iama kontinento:
la loĝantaro ne konsistas el nigruloj sed el enmigrintoj el
diversaj landoj de orienta Eŭropo, de la arabaj landoj kaj de
la hinda subkontinento
[10].
tradukoj
belorusaj
~o 1.:
кантынэнт, мацярык;
~a:
кантынэнтальны, мацерыковы.
francaj
~o 1.:
continent (subst.);
~a:
continental;
pra~o:
supercontinent (géol.);
sub~o:
sous-continent.
germanaj
~o 1.:
Festland, Kontinent;
~a:
kontinental.
nederlandaj
~o 1.:
continent, vasteland;
~o 2.:
werelddeel;
~a:
continentaal;
pra~o:
supercontinent;
sub~o:
subkontinent.
persaj
~o:
قاره;
~a:
قارهای;
pra~o:
اَبَرقاره;
sub~o:
شبهقاره.
portugalaj
~o 1.:
continente.
rusaj
~o 1.:
материк, континент;
~a:
материковый, континентальный.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 1a3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a4.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a6.
L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Sesa
Kongreso Esperantista en Washington, 19107.
Monato, , Reviviĝas la fantomoj, 1994-058.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a9.
Vikipedio, artikolo „tinamedoj“,
2007-08-2410.
S. Zaft:
Du Diaj Monaj Ridetoj, 2007
[^Revo]
[kontin.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2009/09/07 16:31:45 ]