tradukoj: be de en fr hu pt ru

konzol/o [1]

konzolo

1.TEZ
ARKITEK Ŝtona, metala aŭ ligna peco, kies unu flanko estas fiksita al muro kaj la alia libere elstaras eksteren, destinita por subporti balkonon, kornicon, statuon ktp.
2.TEZ
ARKI Ornama meblo, metita ĉe muro, kaj destinita por subporti vazojn, kalikojn, statuetojn ktp; tablo apogita per du aŭ pli da konzoloj1, kiuj anstataŭas krurojn. VD:breto, postamento
3.TEZ
KOMP Terminalo aŭ imitanta ĝin fenestro, kiu disponigas la specialajn rajtojn plenumi operaciumajn komandojn rezervitajn al la ĉefuzanto.
Rim.: La termino konservas rememoron pri epoko kiam konzolo estis speco de pupitro per kiu operatoro manipulis komputilegon.

ludkonzolo

KOMPSPO Malgranda aparato kun ekrano kaj diversaj enigiloj, kiu rulas videludojn: eblas sendi el komputilo videaĵon en televidilon aŭ sur ekranon de ludkonzolo [2].

tradukoj

anglaj

~o : a console.

belorusaj

~o 1.: кансоль, кранштэйн; ~o 2.: кансоль; ~o 3.: кансоль, пульт кіраваньня.

francaj

~o 1.: console (support); ~o 3.: console (terminal); lud~o: console de jeu.

germanaj

~o 1.: Träger, Stütze, Kragbalken, Kragstein; ~o 2.: Wandbrett, Wandtisch, Konsole; ~o 3.: Konsole.

hungaraj

~o 1.: konzol, gyámkő; ~o 2.: konzol (fali tartó/asztalka); ~o 3.: konzol.

portugalaj

~o 1.: consolo (ó), mísula, consola; ~o 3.: console.

rusaj

~o 1.: консоль, кронштейн; ~o 2.: консоль; ~o 3.: консоль, пульт управления.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. T. Ulej: Aperis Vindozo 7..., E@I, 2009-10-23

[^Revo] [konzol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2012/03/07 16:10:07 ]