tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ro ru

1koridor/o [1]

koridoroTEZ

1.TEZ
ARKI Trairejo komunikiganta ĉambrojn de sama etaĝo, de sama apartamento: granda domo kun mallumaj koridoroj, malplenaj ĉambroj, kaj mirinde silenta [2]; Ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra koridoro, montrante al ili, unu post alia, dekkelke da belegaj ĉambroj [3].
2.
(figure) Horizontala pasejo, nelarĝa longa spacparto, komunikiganta iojn: okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo [4].
a)TEZ
ARKI(evitinde) =galerio1 korto ĉirkaŭita per koridoro apogita sur kolonojB.
b)TEZ
TRA=veturkoridoro la kamiono veturis en la malrapida koridoro; kvarkoridora ŝoseo; devigante la ŝoforon denove bremsi kaj ŝanĝi koridoron [5].
c)TEZ
AVI=flugkoridoro
d)TEZ
GEOL Pli-malpli horizontala irejo subtera: laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja-strato ŝaktojn. El ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! [6]; kiam vi venos sur la fundon de la arbo, vi troviĝos en longa koridoro [7]; la koridoroj de kaverno; ili elfosis novajn serpentumajn koridorojn el la pasejo kaj el sia turego [8]. SIN:tunelo
Rim. 1: Ŝakto estas vertikala, koridoro estas horizontala aŭ oblikva.
Rim. 2: Maltrafe (ĉar malestas nefermita flanko), sed obeante la modelon angla-francan, la PIV-oj rekomendas por ĉi tiu senco la vorton galerio6. [Sergio Pokrovskij]
e)
EKOL Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj vegetaĵoj kaj bestoj por disvastiĝi.
f)
POL Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi trairon al la maro.

flugkoridoroTEZ

AVI Mallarĝa kaj malalta longa parto da aerspaco, disponigita al avio por flugi al ĝia celloko: ili krome decidis flugi laŭlonge de la federacia flugkoridoro „Victor 23“ [9].

veturkoridoroTEZ

AUTTRA Ĉiu veturejo de ŝoseo kies unu aŭ ambaŭ flankoj estas markitaj per blanka aŭ flava linio, destinita por veturado de vico da aŭtomobiloj: Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo [10].

tradukoj

anglaj

~o 1.: corridor, hall, passageway; ~o b: lane; ~o c: air corridor; ~o e: wildlife corridor; ~o f: corridor.

belorusaj

~o: калідор.

ĉeĥaj

~o: chodba.

francaj

~o 1.: corridor; ~o f: corridor; flug~o: couloir aérien, voie aérienne; vetur~o: voie (partie de chaussée).

germanaj

~o 1.: Gang, Flur, Korridor; ~o f: Korridor.

hispanaj

~o 1.: corredor, pasillo; ~o b: carril; ~o f: corredor.

hungaraj

~o 1.: folyosó; ~o a: tornác, kerengő, árkád; ~o d: tárna, vágat, járat; ~o e: élőfolyosó; ~o f: folyosó , korridor.

italaj

~o 1.: corridoio; ~o a: corridoio, loggia, galleria (portico), portico; ~o b: corsia; ~o c: corridoio (aereo); ~o d: cunicolo; ~o e: corridoio; ~o f: corridoio; ~o 2.: corridoio, passaggio.

nederlandaj

~o 1.: corridor, gang; ~o a: galerij; ~o b: wegvak; ~o c: luchtcorridor; ~o e: corridor; ~o f: corridor.

polaj

~o 1.: korytarz; ~o b: pas ruchu; ~o c: korytarz powietrzny; ~o f: korytarz.

portugalaj

~o 1.: corredor; ~o f: corredor.

rumanaj

~o 1.: coridor, culoar.

rusaj

~o 1.: коридор; ~o b: ряд(автомобильного движения), полоса(движения); ~o c: воздушный коридор; ~o d: горный коридор, подземный ход, штрек, штольня; ~o f: коридор.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 5a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
5. S. Johansson: Dis!, p. 120
6. V. Varankin: Metropoliteno
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
8. J.R.R. Tolkien, trad. William Auld: La Mastro de l'Ringoj, Parto 2a, ĉap. 9a
9. Vikipedio, D. B. Cooper, 2011-02-22
10. J. Hašek, trad. V. Váňa: La brava soldato Ŝvejk, 2001

[^Revo] [korido.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2012/03/11 19:10:10 ]