tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru tr

*galeri/o

*galerio

1.
ARKI Longa tegmentohava ejo de domo, kies unu longa flanko estas nefermita:
a)
Tia ekstera verando (je la nivelo de la teretaĝo) aŭ longa balkono, funkcianta kiel trairejo (kp koridoro1): kaj li (Salomono) konstruis la galeriojn ĉirkaŭ la tuta domo (la Templo), havantajn la alton de kvin ulnoj [1]; galerio de monaĥejo; portiko estas galerio kiu malfermiĝas, almenaŭ unuflanke, per kolonaro [2]; korto kun graciaj arkadaj galerioj. VD:arkado, klostro, peristilo
b)
Altigita ĉemura aŭ enmura platformo aŭ balkono ene de halo, salonego, preĝejo ktp, por spektantoj aŭ muzikistoj aŭ por alia speciala funkcio: fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenciĝis [3]; teatra galerio1.c.
c)
TEA En teatra spektejo, la plej alta balkono kun la plej malmultekostaj sidlokoj.
Rim.: Fakte ĉi tiun sencon plene kovras galerio1.b; la teatra senco estas apartigita nur por oportunigi tradukojn.
2.
Koridoro komunikiganta domojn, pavilonojn ktp: la duaj etaĝoj de tiuj domoj komunikiĝas per vitra galerio.
3.
ARKI Alta, longa, bone prilumita salono en palaco aŭ luksa domo, uzata kiel promenejo kaj (aŭ) por elmontri artaĵojn: la galerioj de la Vatikana palaco [4].
4.
BELA Salonego aŭ domo destinta por elmontri artaĵojn aŭ kuriozaĵojn; ĉefelemento en la nomo de pluraj grandaj muzeoj belartaj. VD:kabineto2, muzeo1
Rim.: Ĉi tiu senco estas evoluinta el galerio3.
5.
BELA Kolekto da artaĵoj aŭ kuriozaĵoj: galerio de pentraĵoj [5]; galerio pri naturscienco; (figure) la rakontoj prezentataj en Dekamerono parte estas galerio el malnovaj fabeloj, legendoj kaj anekdotoj, rakontitaj en diversaj landoj kaj epokoj preskaŭ ekde Adamo [6]. VD:kabineto, muzeo
6.
Subtera koridoro2.d: galerio de minejoB, galerio de subtera fervojo. VD:tunelo

galerieto

BELA
Balustradeto ornamanta la supron de meblo: mahagona liteto, ĉirkaŭita de galerietoZ.

tradukoj

anglaj

~o: gallery.

belorusaj

~o c: галёрка; ~o 6.: лёх, падземны ход, штольня, штрэк; ~o: галерэя.

francaj

~o: galerie; ~eto: galerie.

germanaj

~o: Galerie.

hispanaj

~o: galería.

hungaraj

~o c: karzat, erkély; ~o 1.: tornác, kerengő, árkád; ~o 5.: műcsarnok, galéria, műgyűjtemény; ~o 6.: vágat, tárna, járat.

nederlandaj

~o c: balkon, galerij; ~o 1.: galerij; ~o 4.: galerij; ~o 5.: galerij; ~o 6.: tunnel.

portugalaj

~o: galeria.

rusaj

~o c: галёрка; ~o 6.: подземный ход, штрек, штольня; ~o: галерея.

turkaj

~o: galeri, siçanyolu.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:10
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 11a
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
6. Sten JOHANSSON: Recenzo pri Dekamerono: Tri tagoj da ĝuoMonato

administraj notoj

pri ~eto:
    Supozeble temas pri plia senco de ~o kaj la sufikso -et
    konservas sian normalan sencon. [MB]
  

[^Revo] [galeri.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/08/23 16:33:09 ]