tradukoj: be de en es fr nl pl pt ru

*krev/i

*krevi

(ntr)
1.
Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto: li ridadis tiel, ke al li preskaŭ krevis la ventroZ; krevas bombo, veziko, pafilo, pneŭmatikoj de bicikleto; feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas[1]; maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas[2]; bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberojZ; (figure) de tro multa scio krevas la kranio[3]; (figure) la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevisZ; (figure) malgraŭ la naciismo krevas la landlimoj. SIN:eksplodi, disigi, kraki, splitigi.
2.
Fendiĝi pro malvarmo, sekeco kc.

krevaĵo

Fendo plimalpli profunda en io, kio krevis: krevaĵoj en muro; krevaĵoj en la manoj (kaŭzitaj de malvarmo).

krevigi

Fari, ke io krevu: krevigi nukson, ŝtonon per pulvo, absceson, pordon; kreviga malvarmo (tiel kruda, ke ŝtonoj krevas); (figure) tio krevigas la koron (pro dolora kompato). SIN:korŝiri.

tradukoj

anglaj

~i: burst.

belorusaj

~i: лопнуць, трэснуць, разарвацца, раскалоцца; ~aĵo: расколіна; ~igi: разрываць, расколваць.

francaj

~i 1.: crever, éclater; ~aĵo: crevasse; ~igi: crever, faire éclater.

germanaj

~i 1.: bersten, zerspringen; ~i 2.: platzen, aufplatzen, Risse bekommen; ~aĵo: Spalt, Riss, Furche; ~igi: knacken, aufbrechen, sprengen.

hispanaj

~i: quebrarse, romperse; ~aĵo: quebradura, ruptura; ~igi: quebrar, romper.

nederlandaj

~i 1.: barsten, springen, creperen; ~i 2.: barsten; ~aĵo: barst, spleet; ~igi: doen barsten.

polaj

~i 1.: pękać, rozsadzać; ~i 2.: pękać, trzaskać (np. o mrozie); ~aĵo: pęknięcie, rysa; ~igi: powodować pękanie, rozsadzić, roztrzaskać.

portugalaj

~i 1.: estourar, explodir, pipocar; ~i 2.: rachar, fender-se.

rusaj

~i: лопнуть, лопаться, треснуть, трескаться, разорваться, разрываться; ~aĵo: трещина; ~igi: разорвать, разрывать. ~iga malvarmo: трескучий мороз.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [krev.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/09/15 16:30:51 ]