tradukoj:
de en fr pl pt ru
*dis
- I.
-
Prefikso esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en
diversajn
direktojn:
disŝiri paperon;
disĵeti flugfoliojn;
dissemi grajnojn;
di
dispeli birdojn;
vi diskurigis viajn malamikojn
[1];
dissendi cirkuleron;
disbati muron;
ili tute malkonsentas kaj disopinias;
dismembriĝo de la ideoj en memstarajn
vortojnZ;
disvastiĝo de opinio;
la gardisto disetendis la manojn
[2];
disbabili, disdoni, disfali, disflugi,
disliberigi, dispecigi, displekti, dispolviĝi,
disporti, disrabi, disspecigi, disstarigi,
disŝprucigi, distrumpeti, disverŝi,
disdividi,
disfrakasi, disrompi.
Rim.:
Tiu prefikso havas kelkfoje sencon tre proksiman al tiu de
mal
aŭ sen:
disvolvi (malvolvi);
disfaldi (malfaldi);
disrevigi (senrevigi);
disharmonia.
- II.
-
Samsignifa vortero uzata memstare:
disa
- 1.
-
Maldensa, dismetita, dissemita:
la disaj dometoj de la vilaĝo;
la trupoj atakis laŭ disa ordo;
la lampegoj lumis dise en la nokto.
sporada.
- 2.
- a)
- [3]
(p.p. du aroj)
Tiaj, ke ili ne havas komunan elementon:
la paraj kaj neparaj nombroj konsistigas disajn arojn;
du aroj estas disaj, se kaj nur se ilia
komunaĵo estas
malplena.
- b)
- [4]
(p.p. familio)
Tia, ke ĉiuj ajn du termoj de ĝi estas
disaj:
la kvocienta aro de
ekvivalento-rilato ene de aro E
konsistigas
disan familion de subaroj de E;
por ke familio estu disa, ne sufiĉas, ke ĝiaj
termoj havu neniun komunan elementon.
diseco
-
Malkuneco, aparteco, malproksimeco, diferenco, malamikeco:
la intergenta disecoZ.
*disigi
-
Apartigi, dividi, malkunigi:
li disigis la batalantojn;
la suno disigis la nubojn;
vi disigis la interligon kun via sklavo
[5];
fremdaj elementoj disigis la socionB;
oni devas disigi tiujn du proponojn
dismeti,
disĵeti,
dissemi.
disiĝi
-
ni disiĝis en diversajn flankojnZ;
post alkutimiĝo doloras
disiĝo[6].
fokusdiseco
[7]
- discentreco
2.
tradukoj
anglaj
~a a:
disjoint;
~a b:
disjoint;
fokus~eco:
eccentricity.
francaj
~a 1.:
dispersé, éparpillé;
~a a:
disjoint;
~a b:
(famille) disjointe;
~eco:
dispersion, division, éparpillement;
~igi:
disperser, séparer, diviser, éparpiller;
~iĝi:
se séparer;
fokus~eco:
excentricité.
germanaj
dis I:
auseinander-, zer-;
~a 1.:
auseinander, getrennt;
~a a:
disjunkt;
~a b:
disjunkt;
~igi:
trennen, zerteilen;
~iĝi:
sich trennen;
fokus~eco:
Exzentrizität.
polaj
dis I:
roz-;
~a 1.:
odzielny, rozrzucony;
~a a:
rozłączny;
~a b:
rozłączna (rodzina
zbiorów) ;
~eco:
oddzielność, rozłączność, rozbieżność;
~igi:
oddzielać, rozdzielać, rozłączać, rozrzucać, rozpraszać (rozrzucać), separować;
~iĝi:
oddzielać się, rozdzielać się, rozłączać się, rozpraszać się
(rozrzucać), rozstawać się (z
kimś), rozchodzić się (z
kimś), separować się;
fokus~eco:
mimośród.
portugalaj
dis I:
des-, dis-;
fokus~eco:
excentricidade.
rusaj
dis I:
раз-;
~a a:
непересекающееся
(множество);
~a b:
(семейство)
непересекающихся
множеств;
~a:
разъединённый, разобщённый, разрозненный, рассеянный, раздельный, распределённый;
~eco:
разъединённость, разрозненность, разобщённость;
~igi:
разъединить, разобщить, разделить;
~iĝi:
разъединиться, разделиться, разойтись, расстаться;
fokus~eco:
эксцентрицитет, эксцентриситет.
[^Revo]
[dis.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2009/06/19 05:09:26 ]