tradukoj: be bg br cs de en es fi fr he hu ja ku la nl pl pt ro ru sv tr vo zh

*kvar

*kvar

Du kaj du. Matematike 4. por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn [1].

*kvara

Vicmontra numeralo responda al kvar; kiu (laŭ iu ordo) venas post tri antaŭaj: aprilo estas la kvara monato de la jaro.

kvare

En la kvara loko, post tri antaŭaj.

kvarangula

Havanta kvar angulojn.

*kvarono

Ĉiu el la kvar egalaj partoj de unu tuto.

kvaronjaro

1.
Kvarono da jaro, duono da duonjaro: unue mi havos bonan rostaĵon, poste multe da graso, kiu gutos kaj sufiĉos por pano dum kvaronjaro [2]; dum la unua kvaronjaro post la baloto (novembro 1999), la nova registaro tre popularis [3]; kvaronjaro“ (= mezuro) estas parto da jaro, sed „printempo“ (= speciale montrita parto) estas parto de jaro [4].
2.
KAL=jarkvarono

jarkvarono

KAL Ĉiu el la kvar fiksitaj kaj numeritaj kvaronoj de la jaro, la periodoj po tri sinsekvaj monatoj; la unua jarkvarono komenciĝas je la 1a de januaro: la unua kaj la dua jarkvaronoj formas la unuan jarduonon, la tria kaj la kvara jarkvaronoj formas la duan jarduonon; la leter-fako de la Eksterlanda Programo de Pola Radio ĵus publikigis informojn pri la statistiko de la korespondaĵoj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999 ... [5]; pozitiva jarkvarono por firmao FIAT [6]

kvaronjara

1.
Rilata al kvaronjaro aŭ jarkvarono: kvaronjara plano, enspezo, pago.
2.
Okazanta aŭ aperanta ĉiun kvaronjaron, po jarkvarone: kvaronjara revuo.

tradukoj

anglaj

~: four; ~a: fourth; ~e: fourthly; ~angula: quadrangular; ~ono: quarter; jar~ono: quarter (of a year), trimester; ~onjara: quarterly.

belorusaj

~: чатыры; ~a: чацьверты; ~angula: чатырохвугольны, чатырохкутны; ~ono: чвэрць; ~onjara: квартальны, штоквартальны.

bretonaj

~: pevar [vira], peder [ina]; ~a: pevare, pevarvet [vira], pedervet [ina]; ~e: da bevare; ~angula: pevarc'hornek; ~ono: kard, pevarvedenn, pevarvenn, palefarzh; ~onjara: trimiziek.

bulgaraj

~: четири.

ĉeĥaj

~: čtyři.

ĉinaj

~: 四 [sì].

finnaj

~: neljä; ~a: neljäs; ~e: neljänneksi; ~angula: nelikulmainen; ~ono: neljännes, neljäsosa; ~onjaro 1.: neljännesvuosi; jar~ono: vuosineljännes; ~onjara 1.: neljännesvuosi-; ~onjara 2.: neljännesvuosittainen.

francaj

~: quatre; ~a: quatrième; ~e: quatrièmement; ~angula: quadrangulaire; ~ono: quart; jar~ono: trimestre; ~onjara: trimestriel.

germanaj

~: vier; ~a: vierte(r, -s); ~e: als Vierter, zu viert; ~angula: viereckig; ~ono: Viertel; jar~ono: Quartal; ~onjara: vierteljährlich.

hebreaj

~: ארבע; ~angula: מרובע; ~ono: רבע; ~onjara: רבעוני.

hispanaj

~: cuatro; ~a: cuarto; ~angula: cuadrangular; ~ono: un cuarto; ~onjara: trimestre.

hungaraj

~: négy; ~a: negyedik; ~e: negyedszer ; ~angula: négyszögű; ~ono: negyed; ~onjara: negyedévi.

japanaj

~: 四 [し] [よん].

kurdaj

~: çar.

latina/sciencaj

~: quattuor; ~a: quartus.

nederlandaj

~: vier; ~a: vierde; ~e: ten vierde; ~angula: vierhoekig; ~ono: vierde; ~onjaro: kwartaal, trimester; jar~ono: kwartaal, trimester; ~onjara: trimestrieel, driemaandelijks.

polaj

~: cztery; ~a: czwarty; ~e: po czwarte; ~angula: czterokątny; ~ono: ćwierć, jedna czwarta; ~onjara: kwartalny.

portugalaj

~: quatro.

rumanaj

~: patru; ~a: a patra, al patrulea; ~e: pentru a patra oară; ~ono: pătrime, un sfert; ~onjara: trimestrul.

rusaj

~: четыре; ~a: четвёртый; ~e: в-четвёртых; ~angula: четырёхугольный; ~ono: четверть; ~onjaro 1.: четверть года; jar~ono: квартал года; ~onjara 1.: квартальный; ~onjara 2.: ежеквартальный.

svedaj

~: fyra; ~a: fjärde.

turkaj

~: dört.

volapukaj

~: fol.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §27.
2. Fratoj Grimm, tr. Kabe: Feliĉa Joĉjo
3. Donald ROGERS: Nov-Zelando: Ŝanĝiĝas la direktoMonato
4. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 16a, La Revuo, 1907, junio
5. Andrzej Pettyn: Pola Radio, La Ondo de Esperanto, 1999. N-ro 7 (57)
6. Radio Itala Internacia: 2005-07-30

[^Revo] [kvar.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2010/10/21 16:30:30 ]