tradukoj: be bg br ca cs de en es fi fr he hu it ja ku nl pl pt ru sv sw tp tr vo zh

*du[1]

*du

Unu kaj unu. Matematike 2: du homoj povas pli multe fari ol unu [2].

*dua

Vicmontra numeralo responda al du; kiu (laŭ iu ordo) venas venas tuj post la unua: februaro estas la dua monato de la jaro.

*due

En la dua loko, post unu antaŭa: unue mi redonas al vi la monon ... due mi dankas vin [3].

duon-

(prefikse uzata)
1.
Duona, mezvoja, parta: la pordo estis duonmalfermita [4].
2.
GEN Havanta parencecon tra nur la patro aŭ nur la patrino de la koncernulo: antaŭ multe jaroj, eĉ antaŭ ol vi naskiĝis, mi havis amaferon, kaj ŝi estas via duonfratino [5]; la plej aventurema en lia malgranda familio estas iu duononklo [6].
Rim.: Laŭ tiu strikta difino la vorto valoras por duonfrato, duonfratino. Eventuale ĝi etendiĝas al duononklo (duonfrato de iu el la gepatroj), duononklino, duonkuzo, duonkuzino. Oni ankaŭ parolas pri duonfilo, duonfilino, pri duonpatro, duonpatrino, el alia edziĝo de la patro aŭ patrino. Por tiu ne biologia sed boa parenceco, pli preciza esprimilo estas vic-2. [ĵv]

*duono

Unu el la du egalaj dividoj de tuto: je la tria (horo) kaj duono; tri estas duono de ses [7]; duonfunto; ne havi duonon da penso en la kapoZ; komenco bona, laboro duona[8]; duone fari ion (fuŝi).

*duobla

1.
Dufoje pli granda: por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon [9]; duobla profito; ricevi duoble pliZ.
2.
Konsistanta el du partoj: duobla kaverno [10]; ili faris la surbrustaĵon duobla [11].
3.
Dufoja: duobla frapo [12].

duoniganto

MAT[13]
1.TEZ
(evitinde) =mezo.
2.TEZ
=dusekcanto.
Rim.: Ĉi-sence Bricard [14] uzas la formon „duonanto“, kiu ne ŝajnas imitinda kunmetaĵo.

duumaTEZ

MATKOMP[15]
VD:-um.

jarduono

1.TEZ
KAL Duono de la kalendara jaro1, kiu komenciĝas (la unua jarduono) aŭ finiĝas (la dua jarduono) kun tia jaro: la unua jarduono konsistas el la du unuaj jarkvaronoj, la dua jarduono konsistas el la du lastaj jarkvaronoj; la altigo de administrataj prezoj kaŭzos turnon en la inflacia evoluo en la dua jarduono [16].
2.TEZ
AST=duonjaro1 ekde kiam last-aŭguste kelkaj el ni konferencis en la franca Montpeliero jam pasis preskaŭ jarduono [17]

tradukoj

anglaj

~: *two; ~a: second; ~ono: half; ~obla: double; ~oniganto 2.: bisector, bisectrix; ~uma : binary; jar~ono: half year, semester.

belorusaj

~: два; ~ono: палова; ~obla: двайны, падвойны; ~oniganto 2.: бісэктрыса; ~uma : двайковы.

bretonaj

~: daou [vira], div [ina]; ~a: eil, daouvet [vira], divvet [ina]; ~e: da eil; ~ono: hanter; ~obla: doubl, daougement.

bulgaraj

~: две; ~ono: половин.

ĉeĥaj

~: dva, dvě.

ĉinaj

~: 二 [èr].

finnaj

~: kaksi; ~a: toinen; ~e: toiseksi; ~ono: puoli, puolikas; ~obla: kaksinkertainen; ~oniganto 2.: puolittaja; ~uma : binaari-, binaarinen, kaksikantainen; jar~ono 1.: vuosipuolisko; jar~ono 2.: puoli vuotta.

francaj

~: *deux; ~a: deuxième; ~e: deuxièmement; ~on- 1.: demi-, semi-; ~on- 2.: demi-; ~ono: moitié; ~obla: double; ~oniganto 2.: bissectrice; ~uma : binaire; jar~ono: semestre.

germanaj

~: *zwei; ~a: zweite; ~e: zweitens; ~ono: Hälfte; ~obla: doppelt; ~oniganto 2.: Halbierende; ~uma : binär; jar~ono: Halbjahr.

hebreaj

~: שניים; ~ono: חצי; ~obla: כפול; ~uma : בינארי.

hispanaj

~: dos; ~ono: mitad; ~obla: doble; ~uma : binario.

hungaraj

~: két, kettő; ~ono: fél; ~obla: kettős, kétszeres, dupla; ~oniganto 2.: szögfelező; ~uma : kettős , bináris.

italaj

~: due.

japanaj

~: 二 [に].

katalunaj

~: dos (vira), dues (ina); ~ono: meitat; ~obla: doble; ~oniganto 2.: bisectriu; ~uma : binari.

kurdaj

~: du.

nederlandaj

~: twee; ~ono: helft; ~obla: dubbel; ~oniganto 2.: bissectrice; ~uma : binair, tweedelig.

polaj

~: *dwa; ~a: drugi; ~e: po drugie; ~ono: połowa, połówka; ~obla 1.: podwójny; ~obla 2.: podwójny, dwuczęściowy; ~obla 3.: podwójny; ~oniganto 2.: dwusieczna; ~uma : dwójkowy; jar~ono: półrocze.

portugalaj

~: dois; ~a: segundo ; ~e: em segundo lugar; ~ono: metade; ~obla: duplo ; ~oniganto 2.: bissetriz (matemática); ~uma : binário; jar~ono: semestre.

rusaj

~: *два; ~a: второй; ~e: во-вторых; ~ono: половина; ~obla: двойной; ~oniganto 2.: биссектриса, равноделящая; ~uma : двоичный; jar~ono 1.: полугодие ; jar~ono 2.: полгода.

svahilaj

~: -wili; ~a: -a pili; ~e: pili; ~ono: nusu.

svedaj

~: två; ~ono: halv; ~obla: dubbel; ~uma : binär.

tokiponaj

~: tu.

turkaj

~: iki; ~ono: yarı.

volapukaj

~: tel.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
4. B. Vikström, trad. F. Szilágyi: Bona arbarlaboro, en: Vespera ruĝo anoncas ventegon, 1950
5. lariko: ŝerco, 2010-07-02
6. S. Johansson: Familiara Kristnasko, 1998
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:19
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:9
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:18
13. Plena Ilustrita Vortaro
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
15. Plena Ilustrita Vortaro
16. E. Georgiev: Inflacio jam ne estigas teruronMonato
17. M. La Torre: Kion fari por (kaj per) ILEI?, 1999-01-17

[^Revo] [du.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.61 2011/04/01 13:10:12 ]