tradukoj: be bg br cs de el en es fr hu nl pt ru sk vo zh

*lern/i

*lerni

(tr)
1.
PED Edukiĝadi asimilante sciojn kaj rutinojn el scienco, arto, metio, sporto ktp: bonaj infanoj lernas diligente [1]; lerni gramatikon, muzikon, dancon, kalkulon, komercon; lerni kalkuli, kudriZ, danci, legi; rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo [2]; lerni sian lecionon; parkere lerni; facile, diligente lerni el, en, per bona gramatiko; tio estas lernita (ne propramova) ordonoZ; lernado sen fruktoj ne restas [3]; lernanto en gimnazio; pro la senlerna uzebleco de la vortaro la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortojZ; de la plej fruaj jaroj mi lernis obeadiZ; de tiuj fremduloj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojnB.
2.
Akiri scion per sperto: li lernos timi minZ; lernu esti forgesita kaj tamen viviZ; taksi kaj ŝati la sanon ni lernas en malsanoZ; ho patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon?Z homo lernas la tutan vivon [4]; li multe lernis el siaj vojaĝoj; por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno [5]; malgraŭ tiuj malfeliĉegoj la nacioj lernis malmulton; ili lernos la agmanieron de mia popoloZ.

Rim.: En iuj lingvoj mankas vorto por ekscii (ekz-e „ekscii novaĵon“), kaj ties parolantoj uzas „lerni“ kiel surogaton. Tio nepre evitindas en Esperanto. [Sergio Pokrovskij]

lernaĵoZ

Materialo lernata aŭ lernita: tiuj dudekjaruloj ... devos kunigi la tre diversajn lernaĵojn kiujn ili lernis infanaĝe, tiel ke ili laŭorde komprenos la diversajn temojn kaj la naturon de la Realo [6].

*lernejo

1.
PED Loko destinata por lerni: la domo, en kiu oni lernas, estas lernejo [7]; mezgrada, elementa, supera lernejo; lernejo por inĝenieroj.
2.
(figure) Ĉio, kio donas scion kaj sperton: li trapasis la severan lernejon de la vivo (ricevis instruadon de memsperto); instruita ĉe la lernejo de la malriĉo, malfeliĉo.

lernigi

(tr)
1.
PED Igi ion lernata, instrui ion al iu: lernigi alfabeton al infano; la respekton al la maljunuloj oni lernigis al mi tuj de la infaneco; lernigi metion al iu; lernigu al viaj filinoj funebran ploradonZ.
2.
Igi iun lernanta, instrui iun pri io: la sperto lernigas; ili lernigis sian langon paroli malveronZ.

*ellerni

(tr)
Lerni plene kaj akiri la koncernajn sciojn: la montritajn naŭ vortojn ni konsilas bone ellerni [8].

finlerni

(tr)
Plenumi lernadon (eventuale, iam komencitan kaj interrompitan) ĝis la fino: mi militservis en Acoroj kaj tie plu lernetis per mendita libro. Reveninte al la civila vivo, mi finlernis per koresponda kurso [9]; ankaŭ Ĥristo Nikolov, mia kuzo Koljo kaj aliaj kamaradoj komencis lerni esperanton, sed finlernis ĝin nur Ĥristo [10]; homo neniam finlernas.

mallerni

(tr)
1.
Perdi kapablon aŭ scion iam lernitan: sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon [11].
2.
Forigi misan, nedezirindan, malutilan scion aŭ kutimiĝon: de fuŝverko vi povus ... imite lerni erarojn, kiujn vi poste devos pene mallerni [12].

tutlerni

(tr)
Lerni ĉiom pri la koncerna lernobjekto, ekde la komenco ĝis la fino: por pliparto da homoj tutlerni lingvon, eĉ Esperanton, estas tre malfacila laboro.

memlernanto

PED Persono lernanta meme, sen helpo de instruisto: la instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj [13]; tiu interna kreopovo de Esperanto ... aktivigas la studo-dinamikon de la okaza memlernanto de la lingvo [14].

memlerninto

PED Persono akirinta sciojn lernante mem, sen helpo de instruisto: ni sukcesas, parte ĉar aperas nova generacio de memlernintoj per la retkursoj, tre kapabla kaj laborema [15]; la klerularo primokas la predikojn de tiu memlerninto kiu anoncas baldaŭan masakron je la planeda skalo [16].
SIN:meminstruito

lernilo

Rimedo por lerni, ekz-e lernolibro, instrua programo komputila ktp: por tio „Stelaro“ bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn [17].

*lernolibro

PED Libro por lernantoj: lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [18].

memlernilo

Lernilo por memlernantoj: tiel mi unue japanigis el la rusa memlernilon de verkado por kamparanaj korespondantoj [19].

lernoservo

PED Senpaga aŭ malalte pagata servo de junulo ĉe metiisto aŭ profesiulo por lerni la metion aŭ profesion: restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto [20].

tradukoj

anglaj

~i: learn; mem~into: self-taught person; ~ilo: tutorial; mem~ilo: teach-yourself book.

belorusaj

~i: вучыцца; ~ejo 2.: школа (перан.); ~ejo: школа, вучэльня, навучальная ўстанова; ~igi 1.: выкладаць (штосьці камусьці); ~igi 2.: вучыць (кагосьці чамусьці); el~i: вывучыць; fin~i: вывучыць; tut~i: вывучыць; mem~anto: самавучка; mem~into: самавучка; ~olibro: падручнік; ~oservo: стажыроўка, практыка (вучэбная).

bretonaj

~i: deskiñ; ~ejo: skol; ~igi: kelenn; el~i: deskiñ da vat; ~olibro: levr-skol, dornlevr; ~oservo: staj.

bulgaraj

~i: уча; ~ejo: училище; ~olibro: учебник.

ĉeĥaj

~i: učit se.

ĉinaj

~i: 学, tr. 學 [xué]; ~ejo: 学校, tr. 學校 [xuéxiào].

francaj

~i: apprendre; ~ejo: école; ~igi: enseigner; el~i: s'approprier (un sujet), étudier à fond; mal~i 1.: désappendre; mem~into: autodidacte; ~olibro: livre de classe, manuel; ~oservo: apprentissage en entreprise, stage d'apprentissage.

germanaj

~i: lernen; ~ejo 2.: Schule; ~ejo: Schule; ~igi 2.: lehren; el~i: durchstudieren, vollständig studieren, auslernen; fin~i: fertig lernen, auslernen; tut~i: ganz durchstudieren, vollständig studieren; mem~into: Autodidakt; ~olibro: Lehrbuch; ~oservo: Lehre.

grekaj

~i: μαθαίνω; ~ejo: σχολείο; ~igi: διδάσκω.

hispanaj

~i: aprender; ~ejo: escuela; ~igi: enseñar.

hungaraj

~i: tanul; ~ejo: iskola; ~igi 2.: tanít, megtanít; el~i: megtanul; fin~i: végig megtanul; tut~i: teljesen megtanul; mem~into: autodidakta; ~olibro: tankönyv; ~oservo: inaskodás.

nederlandaj

~i: leren; ~ejo: school; ~igi 1.: onderwijzen; ~igi 2.: doen leren; mem~into: autodidact; ~olibro: leerboek; ~oservo: leer.

portugalaj

~i: aprender; ~ejo: escola; ~igi: ensinar, instruir.

rusaj

~i: учиться (чему-л.); ~aĵo: знания (приобретённые учёбой), учебный материал; ~ejo 2.: школа; ~ejo: школа, училище, учебное заведение; ~igi 1.: преподавать (что-л. кому-л.); ~igi 2.: учить (кого-л. чему-л.); el~i: изучить, выучить; fin~i: доучить; mal~i 1.: разучиться; mal~i 2.: отучаться, отучиться; tut~i: изучить, выучить; mem~anto: самоучка; mem~into: самоучка; ~ilo: учебное пособие; ~olibro: учебник; mem~ilo: самоучитель; ~oservo: стажировка, практика (учебная).

slovakaj

~i: učiť sa; ~ejo: škola; ~igi: učiť; el~i: naučiť sa; fin~i: naučiť sa; tut~i: naučiť sa; mem~anto: samouk; mem~into: samouk; ~olibro: učebnica.

volapukaj

~i: lernön; ~ejo 2.: jul.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
9. A. Martins–Tuválkin: Jen forpasis la versama „ĉapelsinjoro“
10. T. Ĥristovski, tr. N. Aleksiev: Mia vivo, Sofia Press, 1981. Ĉap. 14a
11. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, N-ro 51 (1:1999)
12. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj
13. Lernu!
14. Baldur Ragnarsson: Esperanta literaturo ― ĉu iluzio aŭ miraklo?, Libera folio
15. H. Alos i Font: La mondo estas tia, kia oni volas ĝin vidi, La Ondo de Esperanto, N-ro 122 (2004:12)
16. Apokalipsa vizio
17. La Ondo de Esperanto, , 2000. N-ro 4Renato Corsetti: Tra densa mallumo
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
19. KURISU Kei: DebutiMonato
20. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [lern.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.38 2010/07/02 16:30:17 ]