tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru tr vo

*sci/i [1]

*scii

(tr)
1.
Koni certe kaj precize: mi scias, ke vi estas honesta; ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli beleZ; mi ne sciis, kion fariZ, kiel min savi, kiun el la ambaŭ elektiZ; ŝi ne scias, kien ŝi irasZ; vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉoZ; poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra [2]; se la lernanto scius bone sian lecionon [3]... neniu scias ĉionZ; ne scii la detalojn de la regularo; neniu scias lian tombonB (kie estas lia tombo); la venĝo ne devas scii (havi) limojnZ; (frazaĵo) kiom mi scias (laŭ tio, kion mi scias) Z.
2.
=scipovi scii naĝiB; scii ludi ŝakojn; sciu (estu kapabla) elokventi, sciu ankaŭ silenti [4]; vi sciis bone ekspluati mian situacionZ.

scio

1.
=sciado scio de kelkaj ĝeneralaj principoj povas anstataŭi la scion de multaj faktoj; tio fariĝis sen mia scio ; laŭ mia scio .
2.
=sciaĵo akiri multajn sciojnZ; plimultigi sian scionZ; via buŝo tenu scionZ.

sciado

Stato de tiu, kiu scias: sciado pri higieno estas ĉiam utila; nesciado de leĝo neniun pravigas [5].

sciaĵo

Tio, kion oni scias, informo, fakto...: nia nuna komunismo (...) estas bazita sur scienca fundamento, ekipita per ĉiuflankaj teoriaj kaj praktikaj sciaĵoj [6]; simile vi devas akcepti ke sciaĵoj ne nur ŝuldas sian sciiĝon al la Bono, sed ankaŭ siajn ekziston kaj realecon [7].

*sciigi

(tr)
Igi, ke iu sciu pri io: mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [8]; sciigu Johanon pri tio [9]; paĝio ... sciigis al li la komploton [10]; oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj [11].

sciigo

Tio, kion oni sciigas: hodiaŭ mi ricevis bonan sciigon; la sciigo pri mobilizado disportiĝis kiel fulmotondro. VD:avizo, informo, novaĵo

antaŭscii

(tr)
Anticipe scii: ĉi tion antaŭsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogiĝu per la eraro de la pekuloj [12]; la nomarĥo kun ĝemo sin ĵetis sur la plankon, kaj antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave malsana [13]; la unua parto [de la historio] povus resti nerakontita, ― ĝi tamen donos al ni antaŭsciigojn, kaj tiaj ĉiam estas utilaj [14].

ĉioscia

Kiu scias ĉion, aŭ tia ŝajnas pro tre vasta kompreno: homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia [15].

ekscii

(tr)
1.
Ricevi aŭ akiri informon, iĝi scianta ion: ekscii la veron; ekscii pri ies intrigoj; ekscii gravan novaĵon; kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron [16]; kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon [17].
2.
Per sperto aŭ travivaĵo bone, ĝisfunde kompreni: sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ ĉi tio estas ventaĵo [18].

multescia

Havanta multajn sciojn vaste pri diversaj temoj aŭ profunde pri unu temo: Valdemaro Doe estis malhumila kaj fiera, sed ankaŭ multescia kaj sperta [19].

malscio

(malofte)
Plena senscio: ili tre miris pro nia malscio [20].

scipovi

(tr)
Kapabli fari ion danke al akiritaj scioj kaj praktika ekzercado: scipovi la hispanan lingvon; la kvinjara Ludoviko jam scipovis legi kaj skribi ruse [21]; ili scipovis konservi sufiĉe liberan komunuman aranĝonZ.

scivola

Tre deziranta scii: la mastro ... scivola sekvis lin senbrue [22].

scivolo, scivoleco

Deziro sciiĝi.

povoscii

(tr)
(arkaismo)
=scipovi li povosciis naĝi [23]; povoscii paroli judeZ, povoscii ludi harponZ; fari bonon ili ne povosciasZ; ili ne hontas, eĉ ne povoscias ruĝiĝiZ; povoscii pretigi vinberan saŭconZ; oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignonZ.

Rim.: En la moderna lingvo la formo „scipovi“ estas preferata.

tradukoj

anglaj

~i: know; ~o: knowledge; ~ado: knowledge; ~aĵo: knowledge; ~igi: inform; antaŭ~i: know in advance; ĉio~a: omniscient; ek~i: learn, realize; mal~o: ignorance; ~povi: know how; ~vola: curious; ~volo, ~voleco: curiosity; povo~i: know how.

belorusaj

~i: ведаць; ~o 1.: веданьне; ~o 2.: веда; ~ado: веданьне; ~aĵo: веда; ~igi: паведаміць; ~igo: паведамленьне; mal~o: няведаньне; ~povi: умець; ~vola: цікаўны; povo~i: умець.

ĉeĥaj

~i: vědět, umět.

francaj

~i: savoir (verbe); ~o: connaissance, savoir (subst.); ~ado: connaissance, savoir (subst.); ~aĵo: connaissance, savoir (subst.); ~igi: apprendre (faire savoir), faire part (de quelquechose), faire savoir; ~igo: annonce, avis (annonce); antaŭ~i: savoir d'avance; ĉio~a: omniscient; ek~i: apprendre (une nouvelle), s'apercevoir (que); multe~a: érudit, savant (adj.); mal~o: ignorance; ~povi: savoir (une langue, nager, etc.); ~vola: curieux. kiom mi ~as: autant que je sache; sen mia ~o: à mon insu; laŭ mia ~o: à ce que je sais; antaŭ~igi: avertir, informer; antaŭ~igo: avertissement, information préalable.

germanaj

~i: wissen; ~o: Wissen; ~igi: mitteilen; ~igo: Mitteilung; mal~o: Unwissen; ~povi: können; ~vola: neugierig, wissbegierig; ~volo, ~voleco: Neugier; povo~i: können.

hispanaj

~i: saber.

hungaraj

~i 1.: tud; ~i 2.: tud, képes; ~o 1.: tudás, tudomás; ~o: tudás, ismeret; ~ado: tudás (ismerés); ~aĵo: tudott dolog, ismeret; ~igi: közöl, tájékoztat, tudat, üzen; ~igo: tájékoztatás, értesítés, közlés, közlemény, üzenet; antaŭ~i: előre tud; ek~i 1.: megtud, tudomást szerez; ek~i 2.: megért; multe~a: nagy tudású; mal~o: tudatlanság; ~povi: tud ; ~vola: kíváncsi, tudásszomjas; povo~i: tud . ~i ludi ŝakojn: tud sakkozni; sen mia ~o: tudtom nélkül; laŭ mia ~o: tudomásom szerint; antaŭ~igi: figyelmeztet , előre tájékoztatat; antaŭ~igo: figyelmeztetés , előzetes tájékoztatás.

nederlandaj

~i 1.: weten; ~i 2.: kunnen; ~vola: nieuwsgierig.

portugalaj

~i: saber.

rusaj

~i 2.: уметь; ~i: знать; ~o: знание; ~ado: знание; ~aĵo: знание, весть; ~igi : сообщить; ~igi: известить, уведомить, проинформировать; ~igo: известие, уведомление; antaŭ~i: заранее знать, провидеть; ek~i: узнать; mal~o: незнание; ~povi: уметь; ~vola: любознательный, любопытный (о человеке); povo~i: уметь.

turkaj

~i: bilmek; ~o: bilge, bilme; mal~o: cahillik; ~povi: bilmek; ~vola: meraklı. laŭ mia ~o: bildiğim kadarıyla.

volapukaj

~povi: kanön; povo~i: kanön.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 4, la fatala saĝeco
7. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6a
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
9. La Nova Testamento, S. Luko 7:22
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 14a
12. La Nova Testamento, II. Petro 3:17
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 16a
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 4:6
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 23:9
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 1:17
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
20. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
21. Gerrit Berveling: La gepatra de Zamenhof (2), Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 8a
22. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tablo „kovru vin“, la orazeno kaj bastono el sako
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj

[^Revo] [sci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2010/09/27 16:30:30 ]