tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl pt ru vo

*instru/i [1]

*instruiTEZ

(x)
1.TEZ
PED Transdoni al iu sciencajn metodajn konojn aŭ utilajn precizajn sciojn: dancu la dancisto, kaj muziku la muzikisto, sed instruu nur la instruitulojZ; instrui infanon pri gramatiko; instrui gramatikon al infano; la Eternulo ordonis instrui al vi la leĝojn [2]; li instruas miajn brakojn streĉi pafarkon [3]; oni instruis ŝin danci kaj paradi; mi instruos vin, kion vi devas paroli [4]; instrui al iu, kiel (li povos) sukcesi; mi instruos (montros), kio estas moki minZ; instrui iun per sia ekzemplo; por ke la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni la tekston [5]; la instruita mondoZ; bone, tre alte instruita homoZ; tiaj instruitaj (de instruitulo) paroloj tre imponas [6]. VD:eduki, lernigi
2.TEZ
(figure) (p.p. okazaĵoj) Montri al iu la laŭcelan konduton: nin instruas eraro, kiun faras najbaro [7]; instruita de la malfeliĉo; praktika sperto nin instruas, ke...; tio instruos al vi singardemon [8]. VD:instrukcii

instrua

1.TEZ
Instruanta, plena je instruoj: instrua leciono; instrua ekzemplo [9], rakonto, libro. SIN:instruplena
2.TEZ
Rilata al instruado: al la bordo de Neskuĉnyj sin apogis instrua ŝipo [10]. VD:priinstrua

instruoTEZ

1.TEZ
=instruado: doni instruon; preni de io instruonZ.
2.TEZ
=instruaĵo: kano (batado) kaj instruo donas saĝon [11]; la buŝo de saĝuloj semas instruon [12]; aŭskulti, observi, malŝati ies instruojn; profiti la instruojn de profesoro; laŭ la plej freŝaj instruoj de la scienco; aŭskulti la instruojn de la vivoZ, de la historio; tiu terura ekzemplo servu al vi kiel instruo.

instruadoTEZ

PED Ago, arto de tiu, kiu instruas: nova metodo por instruado; la ministro de la publika instruado [13]; ricevi bonan instruadon.

instruaĵoTEZ

Kono, scio instruita al iu. VD:admono, leciono, prediko

instruejoTEZ

PED=lernejo

instruiĝi

(ntr)
Iĝi instruita: instruiĝi sen profesoro; per fremda sperto neniu instruiĝas; instruiĝu, juĝistoj de la teroZ.

instruistoZTEZ

PED Homo, kiu profesie instruas: la patro, instruisto de vilaĝa lernejo [14].

instruitecoTEZ

Tuto de la akiritaj konoj, scioj; stato de instruita homo: havi ampleksan instruitecon.

instruituloZTEZ

=klerulo

instruplena, instruoplenaTEZ

=instrua 1

moralinstruo

Instruo pri la moralaj devoj, pri la konduto.

meminstruitoTEZ

PED=memlerninto

priinstruaTEZ

Koncernanta instruadon: priinstrua metodo, programo; priinstrua seĝoZ (katedro pri pedagogio). SIN:didaktika, pedagogia; VD:instrua 2

tradukoj

anglaj

~i: teach, instruct; ~a 1.: instructive; ~a 2.: instructional, teaching; ~ado: teaching, instruction; ~ejo: school; ~isto: teacher, instructor; mem~ito: self-taught.

belorusaj

~i: вучыць, навучаць, выкладаць, настаўляць; ~a 1.: павучальны; ~ado: навучаньне, павучаньне, выкладаньне , адукацыя; ~aĵo: урок, веды; ~iĝi: навучыцца, вывучыцца; ~isto: настаўнік, выкладчык; ~iteco: вучонасьць, адукаванасьць ; ~itulo: адукаваны чалавек; mem~ito: самавук, самавучка; pri~a: адукацыйны, навучальны.

bulgaraj

~i: преподавам; ~isto: учител.

ĉeĥaj

~i: vyučovat.

francaj

~i: apprendre, enseigner, instruire; ~a 1.: instructif; ~a 2.: d'instruction, d'enseignement; ~o 2.: enseignement, leçon; ~ado: enseignement, instruction; ~aĵo: enseignement, leçon; ~ejo: école, établissement scolaire; ~iĝi: se former, s'instruire; ~isto: enseignant, professeur, prof; ~iteco: connaissances, instruction ; ~itulo: clerc, lettré, savant; ~plena, : instructif; moral~o: leçon, morale; mem~ito: autodidacte; pri~a: didactique, pédagogique.

germanaj

~i: lehren, unterrichten; ~a 1.: lehrreich, instruktiv; ~a 2.: Lehr-, Schul-; ~ado: Lehre, Unterricht; ~aĵo: Lehre; ~ejo: Schule, Unterrichtsraum, Seminarraum; ~iĝi: lernen; ~isto: Lehrer, Lehrerin; ~isto: Lehrer, Lehrerin; ~iteco: Gelehrtheit; ~itulo: Gelehrter; ~plena, : lehrreich, instruktiv; moral~o: Moralpredigt; mem~ito: Autodidakt; pri~a: didaktisch.

hispanaj

~i: enseñar; ~ado: enseñanza; ~aĵo: enseñanza; ~ejo: escuela; ~isto: profesor.

hungaraj

~i: tanít, oktat; ~a 1.: tanulságos; ~a 2.: tanítási, tan-, oktatási; ~o 1.: tanítás; ~o 2.: tanult ismeret, tanulság; ~ado: tanítás, oktatás; ~aĵo: tanult ismeret, tanulság; ~ejo: iskola, oktatóterem, oktatási helyiség; ~iĝi: tanul; ~isto: tanító, tanár, oktató; ~iteco: tanultság, műveltség; ~itulo: tanult ember, művelt ember; ~plena, : tanulságos; moral~o: erkölcsi tanulság; mem~ito: autodidakta; pri~a: tanítási, oktatási, didaktikai.

nederlandaj

~i: onderwijzen; ~a 1.: leerrijk; ~ado: onderwijs; ~aĵo: onderwezen kennis; ~ejo: onderwijsinstelling; ~iĝi: leren; ~isto: onderwijzer, leraar; ~iteco: ontwikkeling; ~itulo: ontwikkeld man; moral~o: zedenles; mem~ito: autodidact; pri~a: didactisch.

polaj

~i: uczyć, nauczać, pouczać, instruować, kształcić; ~a 1.: pouczający, instruktażowy, kształcący; ~a 2.: pouczający, instruktażowy, kształcący; ~o 1.: uczenie, nauczanie, pouczanie, instruowanie, kształcenie; ~o 2.: nauka, pouczenie, instruktaż, kształcenie, wskazówka, nauczka (przen.); ~ado: uczenie, nauczanie, pouczanie, instruowanie, kształcenie; ~aĵo: nauka, pouczenie, instruktaż, kształcenie, wskazówka, nauczka (przen.); ~ejo: szkoła, uczelnia; ~iĝi: uczyć się, kształcić się, wyciągnąć naukę (z czegoś) ; ~isto: nauczyciel, instruktor, profesor; ~iteco: wyszkolenie, wyedukowanie, wykształcenie, uczoność; ~itulo: ktoś wyszkolony, ktoś wyedukowany, ktoś wykształcony, ktoś nauczony; moral~o: nauki moralne, nauki umoralniające; mem~ito: samouk; pri~a: instruktażowy, kształcący.

portugalaj

~i: instruir, lecionar, ensinar; ~a 1.: instrutivo; ~o 1.: instrução (ação de instruir), ensino (ação de instruir); ~o 2.: uma lição, um ensinamento; ~ado: instrução (ação de instruir), ensino (ação de instruir) ; ~aĵo: uma lição, um ensinamento; ~ejo: escola; ~iĝi: instruir-se, aprender; ~isto: professor, professora; ~iteco: conhecimento; ~itulo: sábio, homem instruído; moral~o: instrução moral; mem~ito: autodidata; pri~a: pedagógico.

rusaj

~i: обучать, учить, преподавать , наставлять; ~a 1.: поучительный , обучающий; ~a 2.: учебный, обучающий; ~o: учение; ~ado: обучение, преподавание ; ~aĵo: урок (перен.), поучение, наставление, учение; ~ejo: учебное заведение; ~iĝi: обучиться, научиться; ~isto: преподаватель , учитель; ~iteco: учёность, образованность; ~itulo: образованный человек; ~plena, : поучительный ; moral~o: нравоучение , мораль (басни и т.п.); mem~ito: самоучка; pri~a: педагогический.

volapukaj

~i: tidön; ~a 1.: tidik; ~o: tidam; ~ado: tidüp; ~isto: tidel.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:14
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:35
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 4:12
5. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 7a
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉapitro 3a
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:37
10. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 11a
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:15
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:7
13. Zamenhof: Parolo antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905
14. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 6a, p. 34a

administraj notoj

pri ~o:
    Indus reverki ĉi tiun derivaĵon laŭ PIV, kiu konservas
    nur la sencon "instru(it/at)aĵ(ar)o". Efektive la ekzemploj
    por la senco "instruado" tute ne konvinkas,
    ke ili ne povas esti interpretataj per "instruaĵo". Cetere,
    cxar "instruaĵo" estas tre malofta, oni prefere difinu ĝin
    referencante al "instruo".
    [MB]
  

[^Revo] [instru.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2011/02/10 17:10:08 ]