tradukoj: be bg cs de el en es fa fr hu it nl pl pt ru sv

*leter/o

*letero

POSX Skribaĵo, kiun la farinto poŝte sendas al alia por sciigi aferojn: ne skribu al mi tiajn longajn leterojn [1]; sendi leteron per poŝto; letera papero, invito; rekomendita, registrita, valora letero.

leteri

Verki leteron kaj ĝin ekspedi al la koncernulo: la ministrejo pri instruado leteris al lernejestroj, memorigante, ke studantoj sin prezentu taŭge vestitaj [2]. VD:skribi 3

frajtletero

EKON Formularo, kiu priskribas la kunekspedatajn komercaĵojn.

informletero

EKON Mallonga, ofte unufolia, bulteno, per kiu firmao aŭ institucio periode informas pri siaj produktoj kaj faroj. SUP:periodaĵoSIN:novaĵletero

novaĵletero

=Informletero

publika letero, nefermita letero

BELE Publika eseo verkita kiel alparolo aŭ admono al iu homo, ofte al famulo: „Publika letero al Romen Rolan“ [3]; nefermita letero al Emanuelo Kantio [4].

rekomendletero

Patrona letero rekomendanta iun por iu ofico, ofte prezentata de la koncernulo mem: mi revojaĝis ... al Londono por akiri taŭgajn adresojn usonajn kaj rekomendleteron de anglalingva eldonisto [5].

tradukoj

anglaj

~o: letter, epistle, missive; inform~o: news letter; novaĵ~o: news letter.

belorusaj

~o: ліст, допіс; rekomend~o: рэкамэндацыйны ліст.

bulgaraj

~o: писмо.

ĉeĥaj

~o: dopis.

francaj

~o: courrier, lettre (courrier); ~i: écrire (une lettre) à; frajt~o: bordereau d'expédition; inform~o: lettre d'information; novaĵ~o: lettre d'information; publika ~o, : lettre ouverte; rekomend~o: lettre de recommandation.

germanaj

~o: Brief; frajt~o: Frachtbrief; inform~o: Rundbrief.

grekaj

~o: γράμμα, επιστολή.

hispanaj

~o: carta.

hungaraj

~o: levél ; frajt~o: fuvarlevél; inform~o: hírlevél; novaĵ~o: hírlevél; rekomend~o: ajánlólevél.

italaj

~o: lettera (epistola), epistola, missiva; ~i: scrivere (una lettera) a; frajt~o: bolla di spedizione, bolla di carico, bolla d'accompagnamento; inform~o: comunicato, news letter; novaĵ~o: comunicato, news letter; publika ~o, : lettera aperta; rekomend~o: lettera di raccomandazione, commendatizia.

nederlandaj

~o: brief; ~i: een brief schrijven; frajt~o: vrachtbrief; inform~o: nieuwsbrief; novaĵ~o: nieuwsbrief; publika ~o, : open brief; rekomend~o: aanbevelingsbrief.

persaj

~o: نامه; frajt~o: بارنامه; inform~o: خبرنامه; novaĵ~o: خبرنامه; publika ~o, : نامهٔ سرگشاده.

polaj

~o: list.

portugalaj

~o: carta, missiva, epístola.

rusaj

~o: письмо; frajt~o: накладная, коносамент; inform~o: информационный листок; novaĵ~o: информационный листок; publika ~o, : открытое письмо; rekomend~o: рекомендательное письмо.

svedaj

~o: brev.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2. K. Sagbadjelou: Disputo neniel harfenda, Monato, jaro 2006a, numero 4a, p. 13a
3. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti
4. M. Wittenberg: La Ondo de Esperanto, 2002-01
5. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 3a, p. 20a

[^Revo] [leter.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2010/04/16 16:31:26 ]