tradukoj:
bg cs de en es fr grc hu it ku nl pl ru sv tr zh
*skrib/i [1]
*skribi
(tr)
- 1.
-
Grafike prezenti parolojn per literoj aŭ aliaj konvenciaj
desegnoj:
la patro ne legas libron, sed li skribas leteron
[2];
skribi literojn, nulojn;
li scipovas nek legi, nek skribi;
viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble
[3];
li skribas kiel kokino (tute nelegeble);
- a)
-
Per tiaj rimedoj esprimi pensojn:
skribi en gazeto;
verse skribita rakonto;
mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: „al dio
nekonata“
[4];
kiel estas skribite (en la Biblio);
(figure)
sur ŝia vizaĵo estas skribita
(montriĝas, evidentiĝas) mildeco;
(figure)
Mi skribos Mian leĝon sur ilia koroZ.
- b)
-
Per skribaĵo sciigi al iu :
mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon, ke li
neniam venu antaŭ miaj okulojZ.
- c)
-
Registri, decidi per skribo aŭ kun simila
aŭtoritato:
Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵonZ;
respondis Pilato: kion mi skribis, tion mi skribis
(neŝanĝeble);
ve al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojnZ;
estis skribite (de la fatalo).
- 2.
- (komune)
Registri
datumojn sur daŭran materialon por konservo.
- 3.
-
Sendi datumon el pli alta nivelo de la memorhierarkio al malpli
alta (periferia), ekzemple el la ĉefmemoro sur diskon.
skriba
-
Skribita, perskriba:
skriba literaturoZ;
ni faris la kontrakton ne skribe sed
paroleZ.
skribo
- 1.
- skribado
- 2.
- skribsistemo
la korea skribo povas aspekti simile al la simboloj de la ĉina
kaj japana; sed fakte temas pri tute alia sistemo
[5].
- 3.
- skribaĵo
(frazaĵo)
diron oni neas, skribo ne pereas
[6];
la Sankta SkriboZ.
- 4.
- skribmaniero
*skribado
-
Uzado de literoj aŭ aliaj signoj por skribi:
bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas
plumingo
[7].
skribaĵo
-
Serio da signoj notantaj parolojn, kalkulojn aŭ aliajn
komunikaĵojn:
sur la memorŝtono estas skribaĵo
[8].
dokumento
skribejo
-
Loko taŭge aranĝita por skribado.
skribilo
-
Ĉio, kio servas por skribi:
mi prenis la etenditan paperon kaj rigardis la pinton de la
skribilo
[9].
*skribilaro
-
Sortimento de skribiloj:
mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj,
krajono kaj inksorbilo
[10].
*skribisto
-
Homo, kies profesio estas skribi aŭ transskribi:
skribisto simple transskribas paperojn
[11].
belskribado
-
Belarto de skribado,
precipe de manskribado;
kaligrafio.
belskribisto
-
Homo kapabla pri belskribado;
kaligrafo:
manskribaĵo de sinjoro Guozhu estis en stilo flua
kaj
fluga kiel verko de belskribisto
[12].
*ĉirkaŭskribi
(tr)
- 1.
-
Marki limojn ĉirkaŭ io; enfermi en limojn:
ĉirkaŭskribi temon, serĉon.
- 2.
- (malofte)
Skribi ĉiudirekten:
antaŭ li estas kelkaj libroj en la germana lingvo,
aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da papero
[13].
- 3.
- [14](fakula ĵargono)
Trovi geometrian figuron
desegneblan ĉirkaŭ dua, tiel ke la dua estu
enskribita en la unua:
ĉirkaŭskribi kubon ĉirkaŭ sfero.
ĉirkaŭskribita
[15]
-
(p.p.
geometria figuro rilate
al alia)
Tia, ke la dua figuro estas enskribita
en la unua.
enskribi
(tr)
- 1.
-
Skribe meti en ion:
en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj
[16];
(figure)
glore enskribi sian nomon en la historionZ.
gravuri,
registri,
stampi.
- 2.
-
Registri kiel ŝuldon aŭ bonhavon:
tiun ĉi sumon mi enskribis en vian kalkulonZ,
en vian kreditonZ, en vian ŝuldonZ;
- 3.
- [17](fakula ĵargono)
Trovi la plej grandan
geometrian figuron de unu tipo,
kiun eblas desegni ene de figuro de dua tipo:
enskribi plurlateron en cirklo(n), sferon en piramido(n).
ĉirkaŭskribi.
Rim.:
Por doni precizan difinon necesas konsideri la du apartajn
tipojn de figuro. Vd
enskribita.
enskribita
- 1.
- [18]
(p.p. plurlatero rilate al
cirklo aŭ
p.p. pluredro rilate al
sfero)
Tia, ke ĉiuj ĝiaj verticoj situas sur la cirklo, aŭ
sur la sfero:
ĉiuj verticoj de enskribita pluredro situas egaldistance
al iu punkto, kiu estas la centro de sfero, en kiu ĝi estas
enskribita.
- 2.
- [19]
(p.p. cirklo rilate al
plurlatero aŭ p.p.
sfero rilate al
pluredro)
Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn laterojn de la plurlatero,
aŭ ĉiujn facojn de la pluredro:
por ĉiu triangulo kaj por ĉiu regula plurlatero
ekzistas enskribita cirklo;
por ĉiu kvaredro kaj por ĉiu regula pluredro
ekzistas enskribita sfero.
- 3.
-
(p.p. sfero rilate al
konuso aŭ
cilindro)
Tia, ke ĝi tanĝas ĉiujn
naskantojn de la dua figuro.
priskribi
(tr)
-
Distinge kaj vive prezenti ion per vortoj, tiamaniere, ke la
aŭdanto aŭ leganto povas ĝin sufiĉe
precize imagi:
li detale priskribas siajn infanjarojn, la vivon de sia familio
[20].
desegni,
pentri,
rakonti,
skizi
postskribo
[21]
-
Noto, aldonita fine de letero, post la subskribo:
tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo,
en kiu ankoraŭ estis dirite: „Amikan saluton al Knut!“
[22].
subskribi
(tr)
-
Skribi sian nomon sub io por montri sian aŭtorecon
aŭ sian aprobon:
en 1948 multaj landoj ... subskribis la Deklaracion
de
Homaj Rajtoj
[23].
parafo
subskribo
-
Skriba almeto de sia nomo, ordinare malsupre de dokumento
aŭ aĵo, por marki posedon, aŭtentikon, konsenton:
sigelo
surskribo
-
Skribaĵo sur objekto aŭ monumento:
fragmento de ŝtono kun hebrea surskribo
[24].
*transskribi
- 1.
-
Kopii tekston en alian
dokumenton:
verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas
paperojn
[25].
- 2.
-
Reskribi tekston per alia skribsistemo aŭ ortografio:
transskribi ĉinan tekston per latinaj literoj;
transskribi anglan vorton per la Internacia Alfabeto Fonetika.
plugoskribi
[26]
-
Skribi en antikva
skribmaniero,
ĉe kiu la parnumeraj linioj havas
kontraŭan direkton ol la neparnumeraj, simile al la sulkoj
de kamparano pluganta sian kampon:
plugoskribadon praktikis prakritanoj, ĥetidoj,
etruskoj k.a.;
en plugoskribaĵo alterniĝas la linioj dedekstraj kaj la
demaldekstraj, aŭ (malpli ofte) desupraj kaj desubaj.
Sankta Skribo
-
Verko, kiun religia grupo rigardas die inspirita:
laŭte li proklamis la vortojn de la Sankta Skribo
[27].
skriberaro
-
Misa uzo de literoj rilate al ortografio:
en la sciencaj nomoj troveblas kelkaj skriberaroj
[28].
preskoboldo
skribmaniero
- 1.
-
Ies persona stilo manskribi (precipe pri la aspekto de
la literoj):
la koverto estis surskribita per junece nestabila, kvazaŭ
infaneca skribskribo
[29];
datoj mankas, sed la malsamaj inkkoloro kaj skribmaniero
pruvas, ke ĝi estis skribita en malsamaj tempoj
[30].
- 2.
-
Maniero aranĝi skribon (ortografiaj konvencioj, skriba sistemo
ktp):
disa, kuna, minuskla skribmaniero;
sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ
kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ
en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar
... uzado de ia skribmaniero miksita estus jam
arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso
[31].
skribmaŝino
- tajpilo
*skribtablo
-
Tablo uzata por skribi, ordinare kun tirkestoj, ilaroj kaj
similaj:
en mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj
[32];
skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas)
[33].
tradukoj
anglaj
~i:
write;
ĉirkaŭ~i 3.:
circumscribe;
ĉirkaŭ~ita:
circumscribed;
en~i 3.:
inscribe;
en~ita:
inscribed;
pri~i:
describe;
post~o:
postscript;
sub~i:
sign (one's name);
sub~o:
signature;
trans~i 1.:
copy, transcribe;
Sankta S~o:
Scripture, Holy Scripture, Holy Writ;
~eraro:
typo;
~maniero 1.:
handwriting;
~maŝino:
typewriter.
plugo~ado:
boustrophedon.
bulgaraj
~i:
пиша.
ĉeĥaj
~i:
psát.
ĉinaj
~i:
写, tr. 寫 [xiě].
francaj
~i:
écrire;
~a:
écrit;
~o:
écriture, écrit;
~ado:
écriture;
~aĵo:
écrit;
~ejo:
bureau, cabinet de travail, scriptorium;
~ilo:
instrument d'écriture;
~ilaro:
trousse;
~isto:
copiste, écrivain public, scribe;
bel~ado:
calligraphie;
bel~isto:
calligraphe;
ĉirkaŭ~i 1.:
circonscrire;
ĉirkaŭ~i 3.:
circonscrire;
ĉirkaŭ~ita:
circonscrit;
en~i:
inscrire;
en~ita:
inscrit, inscriptible;
pri~i:
décrire;
post~o:
post-scriptum;
sub~i:
signer, souscrire;
sub~o:
signature;
sur~o:
épigraphe, inscription;
trans~i:
transcrire;
plugo~i :
écrire en boustrophédon;
Sankta S~o:
Écriture Sainte;
~eraro:
faute d'écriture, faute d'orthographe;
~maniero:
écriture;
~maŝino:
machine à écrire;
~tablo:
bureau.
diron oni neas, ~o ne pereas:
les paroles s'envolent, les écrits
restent;
plugo~ado:
boustrophédon.
germanaj
~i a:
schreiben, verfassen, niederlegen;
~i b:
schreiben, schriftlich kund tun;
~i c:
schreiben, verfassen;
~i:
schreiben;
~a:
schriftlich;
~o 1.:
Schreiben;
~o 2.:
Schrift;
~o 3.:
Schrift;
~aĵo:
Schreiben, Geschriebenes;
~ilo:
Stift, Schreibgerät;
~ilaro:
Schreibzeug;
~isto:
Schreiber, Berufsschreiber, Schriftsteller;
ĉirkaŭ~i:
umschreiben;
ĉirkaŭ~ita:
umbeschrieben;
en~i 1.:
einschreiben, eintragen;
en~i 3.:
einbeschreiben;
en~ita:
einbeschrieben;
pri~i:
beschreiben;
sub~i:
unterschreiben, unterzeichnen;
sub~o:
Unterschrift, Signatur;
sur~o:
Aufschrift;
trans~i 1.:
übertragen, umschreiben;
trans~i 2.:
transkribieren;
~eraro:
Schreibfehler;
~maniero 1.:
Schreibweise;
~maŝino:
Schreibmaschine;
~tablo:
Schreibtisch.
hispanaj
~i:
escribir;
~a:
escrito (adj.);
~o:
escritura;
~aĵo:
escrito, escritura;
~isto:
escriba;
pri~i:
describir;
trans~i:
transcribir;
Sankta S~o:
Santas Escrituras;
~maŝino:
máquina de escribir;
~tablo:
escritorio.
hungaraj
~i:
ír, megír, leír;
~a:
írásos, írott;
~o:
írás;
~ado:
írás;
~aĵo:
iromány, irat;
~ejo:
iroda, írószoba;
~ilo:
íróeszköz, írószerszám;
~ilaro:
írókészlet, íróeszközök;
~isto:
írnok;
ĉirkaŭ~i 1.:
körülír;
ĉirkaŭ~i 2.:
körbeír;
ĉirkaŭ~i 3.:
köréje rajzol;
ĉirkaŭ~ita:
körberajzolt;
en~i 1.:
beír, bejegyez;
en~i 3.:
berajzol;
en~ita:
berajzolt;
pri~i:
leír, ismertet;
post~o:
utóirat;
sub~i:
aláír;
sub~o:
aláírás;
sur~o:
felirat;
trans~i 1.:
átír , átmásol, átvezet ;
trans~i:
átír;
plugo~i :
váltakozó irányban ír;
Sankta S~o:
Szentírás;
~eraro:
elírás;
~maniero:
írásmód;
~maŝino:
írógép;
~tablo:
íróasztal.
~as kiel kokino:
olyan az írása, mint a macskakaparás;
kiel estas ~ite:
amint írva vagyon;
diron oni neas, ~o ne pereas:
a szó elszáll, az írás megmarad;
plugo~ado:
busztrofedon, megtérő írás.
italaj
~i:
scrivere;
~a:
scritto;
~o:
scrittura;
~ado:
scrittura (attività);
~aĵo:
scritto (sost.);
~ejo:
scrittoio;
~ilo:
strumento di scrittura;
~isto:
copista, scrivano, scriba;
bel~ado:
calligrafia (bella scrittura);
bel~isto:
calligrafo (di bella scrittura);
ĉirkaŭ~i:
circoscrivere;
ĉirkaŭ~ita:
circoscritto;
en~i 1.:
iscrivere;
en~i 2.:
iscrivere;
en~i 3.:
inscrivere;
en~ita:
inscritto;
pri~i:
descrivere;
post~o:
post scriptum;
sub~i:
firmare, sottoscrivere;
sub~o:
firma;
sur~o:
epigrafe, iscrizione;
trans~i 1.:
trascrivere, copiare;
trans~i 2.:
trascrivere, traslitterare;
plugo~i :
scrittura bustrofedica;
Sankta S~o:
Sacre Scritture;
~eraro:
errore di scrittura, errore di ortografia;
~maniero 1.:
scrittura (modo personale), calligrafia (scrittura);
~maniero 2.:
scrittura (sistema);
~maŝino:
macchina per scrivere;
~tablo:
scrittoio (mobile).
~e:
per iscritto.
kurdaj
~i:
nivîsandin.
malnovgrekaj
plugo~ado:
βουστροφηδόν.
nederlandaj
~i:
schrijven;
~a:
schriftelijk;
~o 1.:
schrijven;
~o 3.:
schrift;
~o 4.:
geschrift;
~aĵo:
opschrift;
~ejo:
kabinet, typkamer;
~ilo:
pen, potlood, schrijfbenodigdheid;
~ilaro:
pennenzak;
~isto:
schrijver, typist;
en~i 1.:
bijschrijven;
pri~i:
beschrijven, omschrijven;
sub~i:
ondertekenen;
sub~o:
handtekening;
sur~o:
opschrift, grafschrift;
trans~i:
overschrijven;
plugo~i :
in ploegschrift schrijven;
Sankta S~o:
Heilige Schrift;
~eraro:
schrijffout, spellingsfout;
~maniero 1.:
schrijfwijze;
~maniero 2.:
zetwijze;
~maŝino:
schrijfmachine;
~tablo:
schrijftafel.
plugo~ado:
ploegschrift.
polaj
ĉirkaŭ~i 3.:
opisać;
ĉirkaŭ~ita:
opisany;
en~i 3.:
wpisać;
en~ita:
wpisany.
rusaj
~i:
писать;
~a:
письменный;
~o 2.:
письмо (система
записи);
~o 3.:
написанное (в знач. сущ.), запись, надпись;
~o:
писание;
~ado:
писание;
~aĵo:
написанное (сущ.), запись, надпись, письмо;
~ejo:
бюро, рабочий кабинет, скрипторий;
~ilo:
средство письма;
~ilaro:
письменные принадлежности, письменный прибор;
~isto:
писец, писарь;
ĉirkaŭ~i:
описать;
ĉirkaŭ~ita:
описанный;
en~i:
вписать;
en~ita:
вписанный;
pri~i:
описать;
post~o:
постскриптум, приписка
(к письму);
sub~i:
подписать;
sub~o:
подпись;
sur~o:
надпись;
trans~i 1.:
переписать (куда-л.);
trans~i:
транслитерировать
(alilingven), транскрибировать
(fonetike);
plugo~i :
писать бустрофедоном;
Sankta S~o:
священное писание;
~eraro:
описка;
~maniero 1.:
почерк;
~maniero 2.:
написание;
~maŝino:
пишущая машинка;
~tablo:
письменный стол.
~as kiel kokino:
пишет как курица лапой;
diron oni neas, ~o ne pereas:
что написано пером, не
вырубишь топором;
plugo~ado:
бустрофедон.
svedaj
~i:
skriva;
~a:
skriftlig;
~o:
skrift;
~ado:
skrift (aktivitet);
~aĵo:
skrift;
~isto:
skrivare (yrke);
pri~i:
beskriva;
post~o:
efterskrift, post scriptum;
sub~i:
underteckna, skriva under;
sub~o:
underskrift;
~eraro:
stavfel, skrivfel;
~maniero 1.:
handstil;
~maŝino:
skrivmaskin;
~tablo:
skrivbord.
turkaj
~ilo:
kalem.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 93.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 414.
La Nova Testamento, La agoj 17:235.
Bradley Kendal: La korea, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 21-23a6.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta7.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 408.
N. Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 20a9.
Spomenka Ŝtimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, jaro 1996a, numero 1a, p. 20a10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3411.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3712.
Harpina: Intervidiĝo en la hotelo blanka cigno, Penseo,
numero 137a, 2003-0213.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 1a14.
Plena Ilustrita Vortaro15.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 1816.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:1617.
Plena Ilustrita Vortaro18.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 2819.
Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 5020.
J. Modest: Sincere kaj honeste pri si mem, Monato, jaro 1995a, numero 7a, p. 22a21.
Plena Ilustrita Vortaro22.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko23.
M. McKay: Pri libroj ... kaj pri braceletoj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 10a24.
A. Taylor Szrajbman: Kadiŝ por Jedwabne (2), Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 7a25.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3726.
Plena Ilustrita Vortaro27.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa
reĝo28.
Wim M. A. De Smet: Ekzotaj arboj en Esperantujo (Lilli Giloteaux, Arboj en
Aŭstralio kaj suda Eŭropo), Monato, jaro 1997a, numero 10a, p. 19a29.
N. Lavrentjeva, trad. A. Sidorov: Poŝtrestante, Nica Literatura Revuo, 3(1).30.
Lusin, trad. Elpin: La Taglibro de Frenezulo, Ĉina Antologio (1919-1949), 198631.
Zamenhof: Lingva respondo 45, La Revuo, 1908-0832.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3133.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
[^Revo]
[skrib.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.66 2011/02/15 11:10:10 ]