tradukoj:
be de el en es fr he hu ku nl pt ru sk
1list/o
listo
- 1.
-
Serio da nomoj de personoj aŭ aferoj, diritaj aŭ skribitaj unu
post
alia:
listo da kandidatoj, da varoj;
prezlisto;
mi aranĝas liston en alfabeta ordo
[1].
registro 1,
tabelo
- 2.
-
Tre elasta datumstrukturo prezentebla kiel sinsekvo da
objektoj, ĉiu el kiuj povas esti simpla datumo
(„atoma“ listano) aŭ listo. Malkiel en ordinara
tabelo oni povas
alpendigi novajn listanojn aŭ forpreni iujn enestantajn:
prezenti arbon per listo.
listero
-
Unuopa elemento en listo.
listigi
(tr)
-
Starigi liston de iuj aferoj, objektoj:
estas bone listigi tie ĉi ... tradukitajn verkojn
[2].
dissendolisto
-
Forumo en
komputila reto
funkcianta tiel, ke la mesaĝojn senditajn al speciala retadreso
tiea servilo aŭtomate plusendas al la „listanoj“,
aŭ „abonantoj“ (kies retadresojn ĝi prenas en la
koncerna „dissenda listo“):
informoj pri la dissendolisto de ReVo troveblas ĉe
http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/dok/revolist.html
enlistigi
(tr)
-
Enmeti en liston:
li iris por enlistigi sin inter laborserĉantoj
[3].
ligillisto
-
Listo realigita tiel, ke ĉiu ĝia ano entenas
ligilon (referencon) al la tujsekva ano (unudirekta
ligillisto), aŭ du ligilojn al la tujsekva ano kaj al la
ĵusantaŭa (ambaŭdirekta ligillisto). La lasta listano
povas havi nulan (vakuan) referencon, aŭ referenci la
komencon (ringa ligillisto).
[^Revo]
[list.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2009/09/01 04:54:06 ]