Arko de la ekvatoro, entenata inter la meridiano de iu ajn loko kaj
alia meridiano elektita kiel deira meridiano.
2.
Angulo inter la meridiano de astro kaj la meridiano, kiu trapasas la
printempan ekvinoksan punkton.
3.
(de punkto M en tridimensia reela eŭklida
afina spaco provizita per orta
ununorma koordinatsistemo
(O, i, j, k))Polusa angulo de
la orta projekciaĵo de M sur la ebeno difinita de
(O, i, j):
longitudo estas la dua koordinato en la sfera
koordinatsistemo.