tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl ru sk sv

*angul/o

*angulo

1.
MAT
a)
[1](elementa geometrio) Ebena surfaco, kiun limas du duonrektoj kun komuna origino. SIN:sektoro; VD: Ecoj de angulo: akuta, malakuta, obtuza, orta, konkava, konveksa, nula, plena, streĉita; specifaj angulduopoj: alternaj, apudaj, kontraŭlateraj, komplementaj, respondaj, samlateraj, suplementaj.
b)
(afina geometrio)[2] Paro de duonrektoj (ĝiaj lateroj) kun komuna origino (ĝia vertico).
c)
VD:solida angulo.
d)
[3] Mezuro de angulo: angulo de rotacio; la sumo de la anguloj de triangulo egalas al du ortoj; ebena angulo esprimiĝas kiel rilato de la arko, kiun ĝi detranĉas sur cirklo kun centro en ĝia vertico, al la radiuso de tiu cirklo; solida angulo esprimiĝas kiel rilato de la surfaco, kiun ĝi detranĉas sur sfero kun centro en ĝia vertico al la kavadrato de la radiuso de tiu sfero. VD: Mezurunuoj de angulo: grado, graduso, radiano, steradiano; mezurilo: angulmezurilo.

Rim.: La nocio „angulo“ estas eble unu el la plej multformaj en matematiko, celanta iamaniere karakterizi la komunan „kliniĝon“ de du sin sekcantaj linioj (ne nur rektaj, ne nur ebenaj), do ne eblis ĉi tie detale prezenti ĉiujn facetojn de la nocio. La unua senco rilatas al la tradicia prezento de angulo kiel figuro. La dua provas konservi el la unua nur la esencajn trajtojn, en maniero simila al tiu, kiun oni uzis por transiri de la tradicia vektoro al la moderna dupunkto. La tria senco prezentas angulon kiel nombron, iel rilatan al la longo de arko. Fine ni menciu, ke iuj modernaj prezentoj de la nocio ne hezitas identigi angulojn kun ebenaj rotacioj.

specoj de anguloj


specifaj angulduopoj
2.
Nefermita spaco limigita de du aŭ kelkaj sin reciproke renkontantaj surfacoj: la veturilo turnis angulen.
3.
(figure) Malvasta, malofte vizitata aŭ rigardata loko: en malproksima angulo sur la kamparo vivis iam...
4.
Nedifinita loko: la kvar anguloj de la tero [4].

angulfidela

MAT[5]
(p.p. transformo) Tia, ke la mezuro de anguloj restas per ĝi senŝanĝa: la projekcioj ne estas angulfidelaj; enjekciaj holomorfaj funkcioj estas angulfidelaj. SIN:konforma.

akutangula

MAT[6]
(p.p. triangulo) Kies ĉiuj anguloj estas akutaj (aŭ maksimume ortaj).

obtuzangula

MAT[7]
(p.p. triangulo) Unu angulo de kiu estas obtuza.

ortangulo

MAT[8]
Ortangula paralelogramo: ĉiuj anguloj de ortangulo estas ortaj. SIN:rektangulo;SUP:kvarlatero.
Rim.: Necesas interpreti la vorton „ortangulo“, kiel „(kvarlatero), kies (ĉiuj) anguloj estas ortaj“, do eblas riproĉi al ĉi tiu formo troan elipsecon, sed entute temas pri bone formita kaj tradicia formo, vortfare tre proksima al la pli internacia „rektangulo“. Pri la nekredeblaj polemikoj ĉirkaŭ tiu ĉi termino vd [9]. Sekve de ili Reiersøl proponis la nekonvinkan formon „ortogramo“, aperanta ekz-e en [10].
Rim.: Ni aldone rimarkigu, ke nekvadratan ortangulon oni foje nomas „oblongo“[11]. Pri ĉi tiu ekskluziviga sistemo de nomado vd rimarkon sub romboido.

ortangula

MAT[12]
(p.p. plurlateropluredro) Havanta ortan angulon: ortangula triangulo, trapezo.

plurangulo

MAT[13]
(evitinde) =plurlatero.

rektangulo

MAT[14]
=ortangulo.

triangulo

MAT[15]
Trilatero. VD: Ecoj de triangulo: skalena aŭ nesimetria, izocela aŭ simetria, egallateraregula, akutangula, obtuzangula, ortangula; specialaj rektoj rilataj al triangulo: alto, dusekcanto, mediano, mezortanto; specialaj lateroj: hipotenuzo, kateto; specialaj punktoj: vertico, centro, ortocentro, pezocentro.

specoj de trianguloj

triangula

1.
Havanta la formon de triangulo; rilata al triangulo: triangula placo.
2.
MAT[16] (p.p. (n,n)-matrico) Kies ĉiuj elementoj situantaj sub ĝia diagonalo estas nulaj; alternative: kies ĉiuj elementoj situantaj super ĝia diagonalo estas nulaj: la determinanto de triangula matrico egalas al la produto de ties diagonalaj elementoj.

centra angulo

MAT[17]
(rilate al cirklo 1) Angulo, kies vertico koincidas kun la centro de la cirklo.

cirkonferenca angulo

MAT[18]
(rilate al cirklo 1) Angulo, kies vertico situas sur la cirklo: cirkonferenca angulo, detranĉanta duonon de la cirklo, estas streĉita.


anguloj en cirkloj

ebena angulo

MAT
=angulo 1.b.

paskala triangulo

MAT
Tabelo, prezentanta la nombrojn de kombinaĵoj de n po p, laŭ tia triangula tabelo de nombroj, ke la nombro Kpn, situanta ĉe la intersekco de linio n kaj kolumno k, egalas al la sumo Kp-1n-1 + Kpn-1 de du nombroj de la antaŭa linio. VD:Paskalo.
Rim.: Tiu ĉi tabelo estas konata de antaŭ Paskalo kaj ricevis aliajn nomojn, kiel „triangulo de Umar Ĥajjam“ aŭ „de Tartaglia“.


paskala triangulo

polusa angulo

MAT[19]
(de punkto M en afina ebeno) Mezuro de la angulo inter la polusa akso kaj la duonrekto OM, kie O estas la origino: polusa angulo estas la dua koordinato en la polusa koordinatsistemo; la polusa angulo de punkto egalas al la argumento de ĝia bildo en la kompleksa ebeno.

solida angulo

MAT[20]
Solido, naskita de ĉiuj duonrektoj kun komuna origino O, trairantaj ian parton de sfero kun centro en O: duedro, triedro, solido limata de duonkonusa surfaco estas solidaj anguloj.

tradukoj

anglaj

~o: angle; ~fidela: conformal; akut~a: acute; obtuz~a: obtuse; ort~o: rectangle; ort~a: right-angled; rekt~o: rectangle; tri~o: triangle; tri~a 2.: triangular; centra ~o: central angle; cirkonferenca ~o: angle at circumference; ebena ~o: plane angle; paskala tri~o: Pascal['s] triangle, binomial array; polusa ~o: azimuth angle, polar angle, amplitude; solida ~o: solid angle.

belorusaj

~o: вугал, кут, рог; ort~o: прамавугольнік; ort~a: прамавугольны; rekt~o: прамавугольнік; tri~o: трохкутнік, трохвугольнік; tri~a 1.: трохкутны, трохвугольны.

ĉeĥaj

~o: roh, kout, úhel; akut~a: ostroúhlý; obtuz~a: tupoúhlý.

francaj

~o 1.: angle; ~o: angle, coin; ~fidela: conforme; akut~a: acutangle; obtuz~a: obtusangle; ort~o: rectangle; ort~a: rectangle; rekt~o: rectangle; tri~o: triangle; tri~a 1.: triangulaire; tri~a 2.: triangulaire; centra ~o: angle au centre; cirkonferenca ~o: angle inscrit; ebena ~o: angle plan; paskala tri~o: triangle (arithmétique) de Pascal; polusa ~o: angle polaire; solida ~o: angle solide.

germanaj

~o: Ecke, Winkel; ~fidela: ähnlich, winkeltreu, konform; akut~a: spitzwinklig; obtuz~a: stumpfwinklig; ort~o: Rechteck; ort~a: rechtwinklig; rekt~o: Rechteck; tri~o: Dreieck; tri~a 2.: Dreiecks-(matrix); centra ~o: Mittelpunktswinkel; cirkonferenca ~o: Umfangswinkel; ebena ~o: ebener Winkel; paskala tri~o: Pascalsches Zahlendreieck; polusa ~o: Polarwinkel; solida ~o: Raumwinkel.

hispanaj

~o 1.: ángulo.

hungaraj

~o 1.: szög; ~o 2.: sarok, szöglet; ~o 3.: zug; ~o 4.: sarok; ~fidela: szögtartó; akut~a: hegyesszögű; obtuz~a: tompaszögű, homorú szögű; ort~o: téglalap; ort~a: derékszögű; plur~o: sokszög; rekt~o: derékszög; tri~o: háromszög; tri~a 1.: háromszögű; tri~a 2.: háromszög- ; centra ~o: középonti szög; cirkonferenca ~o: kerületi szög; ebena ~o: síkszög; paskala tri~o: Pascal-háromszög; polusa ~o: középponti szög; solida ~o: térszöglet, testszöglet.

italaj

~o: angolo; tri~o: triangolo.

nederlandaj

~o: hoek; ort~o: rechthoek; ort~a: rechthoekig; rekt~o: rechthoek; tri~o: driehoek.

polaj

~o d: miara kąta, kąt; ~o 1.: kąt; ~fidela: (przekształcenie) wiernokątne, (przekształcenie) konforemne; akut~a: ostrokątny; obtuz~a: rozwartokątny; ort~o: prostokąt; ort~a: prostokątny; rekt~o: prostokąt; tri~o: trójkąt; tri~a 2.: (macierz) trójkątna; centra ~o: kąt środkowy; cirkonferenca ~o: kąt wpisany, kąt obwodowy; ebena ~o: kąt płaski; paskala tri~o: trójkąt Pascala; polusa ~o: amplituda; solida ~o: kąt bryłowy.

rusaj

~o: угол; ~fidela: конформное (преобразование); akut~a: остроугольный; obtuz~a: тупоугольный; ort~o: прямоугольник; ort~a: прямоугольный; plur~o: многоугольник; rekt~o: прямоугольник; tri~o: треугольник; tri~a 1.: треугольный; tri~a 2.: треугольная (матрица); centra ~o: центральный угол; cirkonferenca ~o: вписанный угол; ebena ~o: плоский угол; paskala tri~o: (арифметический) треугольник Паскаля; polusa ~o: полярный угол; solida ~o: телесный угол.

slovakaj

~o 3.: kút; ~o: uhol; akut~a: ostrouhlý; obtuz~a: tupouhlý; ort~o: pravouholník; ort~a: pravouhlý; plur~o: mnohouholník; rekt~o: pravouholník; tri~o: trojuholník; tri~a 2.: trojuholníkový; centra ~o: stredový uhol; cirkonferenca ~o: obvodový uhol; ebena ~o: rovinný uhol; paskala tri~o: Pascalov trojuholník; solida ~o: priestorový uhol.

svedaj

rekt~o: rektangel; tri~o: triangel; tri~a 1.: triangulär.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §26
3. Plena Ilustrita Vortaro, komplementa
4. La Nova Testamento, Apokalipso 7:1
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §27
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
7. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
9. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 101
10. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §320
11. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
13. Plena Ilustrita Vortaro
14. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
16. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
17. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
18. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §62
19. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
20. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

[^Revo] [angul.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.69 2010/01/19 17:30:27 ]