tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru sv

koordinat/o Z

koordinato

1.
MAT[1] Ĉiu el la nombroj, kiuj estas necesaj por difini la situon de punkto en afina spaco: koordinata opo (opo el koordinatoj). SUB:kartezia koordinato, pezocentra koordinato, polusa koordinato, cilindra koordinato, sfera koordinato.
2.
GEOG Longitudolatitudo: ĉe la rivernomoj, la koordinatoj difinas la situon de la enfluejo [2].

koordinatsistemo

MAT[3]
Maniero kalkuli la koordinatojn; tuto de la matematikaj objektoj, kiuj difinas tiun manieron: kartezia, polusa, sfera, cilindra koordinatsistemoj; orta (kaj eventuale ununorma) koordinatsistemo (kartezia koordinatsistemo laŭ orta kaj ununorma bazo); kalkuli la koordinatojn de la punkto en alia kartezia koordinatsistemo (t.e. rilate al alia origino, laŭ alia bazo).

cilindra koordinato

MAT[4]
(de punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo (O, i, j, k)) Ĉiu el la tri reeloj (ρ, θ, z), kie (ρ, θ) estas la polusaj koordinatoj de la orta projekciaĵo de M sur la ebeno difinita de (O, i, j), kaj z estas la z-koordinato de M. VD:koordinato.

kartezia koordinato

MAT[5]
(de punkto M en afina spaco rilate al origino O laŭ bazo B) Ĉiu el la komponantoj de vektoro OM (t.e. M-O) laŭ B: en la tridimensia reela afina spaco, kiu figuras la fizikan spacon, oni ofte signas la karteziajn koordinatojn de punkto per la triopo (x, y, z) kaj la koordinatsistemon mem per kvaropo (O, i, j, k); x-koordinato (absciso); y-koordinato (ordinato); z-koordinato. VD:koordinato, Kartezio.
Rim.: Estas strange, ke neniu registris specifan nomon por z-koordinato. La formo „aplikato“ estus sufiĉe internacia, sed eble ĝenas la kolizio kun verbo „apliki“, tamen ne multe pli ol de „ordinato“ kun „ordini“.

pezocentra koordinato

MAT
(de punkto M en n-dimensia afina spaco rilate al n+1 punktoj (Ai)0≤in ne apartenantaj al la sama hiperebeno) Ĉiu el la termoj de iu ajn tia (n+1)-opo i), ke M estas la pezocentro de la punktoj (Ai) kun la koeficientoj i). VD:koordinato.
Rim.: Tiuj koordinatoj estas homogenaj. Troviĝas aliaj difinoj, kiuj „malhomogeneigas“ ilin, postulante ekzemple, ke α0 = 1.

polusa koordinato

MAT[6]
(de punkto M en reela eŭklida afina ebeno rilate al polusa akso) Ĉiu el la du reeloj polusa distanco kaj polusa angulo: oni ofte signas la polusajn koordinatojn de punkto per la paro (ρ, θ). VD:koordinato.
Rim.: La koncernan ebenon oni samtempe provizas per orta kaj ununorma koordinatsistemo (O, i, j), kie O estas la origino de la polusa akso kaj i ĝia ununorma direktanta vektoro.

sfera koordinato

MAT[7]
(de punkto M en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo (O, i, j, k)) Ĉiu el la tri reeloj polusa distanco, longitudo kaj latitudo: oni ofte signas la sferajn koordinatojn de punkto per la triopo (ρ, θ, φ). VD:koordinato.

tradukoj

anglaj

~o 1.: coordinate; ~sistemo: coordinate system; cilindra ~o: cylindrical coordinate, semi-polar coordinate; kartezia ~o: Cartesian coordinate; pezocentra ~o: barycentric coordinate; polusa ~o: polar coordinate; sfera ~o: spherical coordinate. x-~o: abscissa, x-coordinate; y-~o: ordinate, y-coordinate; z-~o: applicate, z-coordinate.

belorusaj

~o: каардыната; ~sistemo: сыстэма каардынатаў. x-~o: абсцыса; y-~o: ардыната; z-~o: апліката.

francaj

~o: coordonnée; ~sistemo: système de coordonnées, repère; cilindra ~o: coordonnée cylindrique, coordonnée semi-polaire; kartezia ~o: coordonnée cartésienne; pezocentra ~o: coordonnée barycentrique; polusa ~o: coordonnée polaire; sfera ~o: coordonnée sphérique. x-~o: abscisse, coordonnée x; y-~o: ordonnée, coordonnée y; z-~o: cote, coordonnée z.

germanaj

~o 1.: Koordinate; ~sistemo: Koordinatensystem; cilindra ~o: Zylinderkoordinate, Kreiszylinderkoordinate; kartezia ~o: kartesische Koordinate; pezocentra ~o: baryzentrische Koordinate; polusa ~o: Polarkoordinate; sfera ~o: Kugelkoordinate, sphärische Koordinate. x-~o: Abszisse, x-Koordinate; y-~o: Ordinate, y-Koordinate; z-~o: Applikate, Kote, z-Koordinate.

hispanaj

x-~o: abscisa.

hungaraj

~o: koordináta; ~sistemo: koordinátarendszer; cilindra ~o: hengerkoordináta, hengeres polárkoordináta; kartezia ~o: Descartes-féle koordinátarendszer; pezocentra ~o: baricentrikus koordináta, súlyponti koordináta, tömegközépponti koordináta; polusa ~o: poláris koordináta; sfera ~o: gömbi koordináta. x-~o: abszcissza, vízszintes tengely, x-koordináta; y-~o: ordináta, függőleges tengely, y-koordináta; z-~o: applikáta, kóta, z-koordináta.

nederlandaj

x-~o: abscis, x-coördinaat; y-~o: ordinaat, y-as.

polaj

~o 1.: współrzędna, koordynata; ~sistemo: układ współrzędnych; cilindra ~o: współrzędna walcowa; kartezia ~o: współrzędna kartezjańska; pezocentra ~o: współrzędna barycentryczna; polusa ~o: współrzędna biegunowa; sfera ~o: współrzędna sferyczna. x-~o: odcięta, abscysa, współrzędna x; y-~o: rzędna, współrzędna y; z-~o: współrzędna z.

portugalaj

x-~o: abscissa.

rusaj

~o: координата; ~sistemo: система координат; cilindra ~o: цилиндрическая координата, полуполярная координата; kartezia ~o: декартова координата; pezocentra ~o: барицентрическая координата; polusa ~o: полярная координата; sfera ~o: сферическая координата. x-~o: абсцисса, x-координата; y-~o: ордината, y-координата; z-~o: аппликата, z-координата.

svedaj

x-~o: abskissa, x-koordinat; y-~o: ordinata, y-koordinat.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 31
2. Gaston Waringhien: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „kiel uzi la vortaron“, p. 36a
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 31
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 31, sed kun prefero por „azimutaj koordinatoj“
7. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

administraj notoj

pri pezocentra ~o:
    Trovi fnt. [MB]
  

[^Revo] [koordi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2005/10/31 17:31:30 ]