tradukoj: ca de en fr hu nl pl ro ru

*spac/o

*spacoTEZ

1.TEZ
Senfinaĵo, en kiu moviĝas ĉiuj objektoj: unutona lumo saturis la tutan spaconB. VD:senlimaĵo, vastego
2.TEZ
Difinita mezurebla parto de tiu ĉi tridimensia senfinaĵo: la lito okupas grandan spacon; la akvaj spacojB; terspaco; interspaco; (figure) spaco da tempo. VD:areo, tereno.
3.
Distanco; longo inter du lokoj aŭ punktoj: sur spaco de kelkaj mejlojB.
4.TEZ
FIL Unu el la du necesaj universalaj kondiĉoj de esto (tempo), ordiganta la kunekziston per tridimensia reciproka ekstereco de la eroj, kaj konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
5.TEZ
MAT[1] Alia nomo por aro, provizita per matematika strukturo, kiu donas al ĝi ian similecon kun la fizika spaco. PRT:punkto;SUB:afina spaco, banaĥa spaco, eŭklida spaco, hermita spaco, hilberta spaco, metrika spaco, mezurhava spaco, normohava spaco, probablospaco, vektora spaco, topologia spaco.

spacetoTEZ

KOMPTIP Signo kies bildigo sur ekrano aŭ papero estas vaka signopozicio; ĝia Askia numero estas 32: antaŭira spaceto; vosta spaceto; nerompebla spaceto (kie linifaldo estas malpermesita).

enspaciZTEZ

(tr)
Okupi spacon, ampleksi: ni havas tiom da gastoj, tiom da gastoj... la ĉambroj, ŝajne ne enspacos ĉiujn [2].

interspaco

Spaco inter du aferoj: de la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco [3].

afina spacoTEZ

MAT[4]
Tia algebra strukturo (E,+), ke + estas ekstera operacio de iu vektora spaco V super E, kun la sekvaj ecoj: (1) la kunligaĵo de (eksteraj) operacioj de τ kaj τ' estas la operacio de τ+τ'; (2) la operacio de la nulo estas la idento-bildigo kaj, reciproke, nur la nulo operacias tiel; (3) por ĉiuj ajn du punktoj, ekzistas vektoro, kies operacio ĵetas unu punkton al la dua: la vektoran spacon V oni kvalifikas direkto de la afina spaco; oni diras ankaŭ, ke la afina spaco estas „direktata de V“; la vektoron, kies operacio ĵetas x al y, oni kutime signas per y-x; ĉiu vektora spaco havas kanonan strukturon de afina spaco, direktate de si mem. PRT:punkto;VD:afina; SUB: Bildigoj super afina spaco, kun specifaj ecoj: afina, konkava, konveksa; rimarkindaj bildigoj: homotetio, projekcio, simetrio, translacio; SUB: Ekzemploj de afina spaco: afina ebeno, afina hiperebeno, afina rekto.

afina subspacoTEZ

MAT
(de afina spaco (E,+), direktata de V) Bildo per la operacio + de W×{a}, kie W estas vektora subspaco de V kaj aE, aŭ la malplena aro: tian subspacon oni foje signas per W+a; la koncerna afina subspaco estas afina spaco, enhavanta la punkton a kaj direktata de vektora subspaco W; aro konsistanta el nur unu punkto estas afina subspaco, direktata de {0}.

banaĥa spacoTEZ

MAT[5]
Normohava kompleta vektora spaco. VD:Banaĥo.

eŭklida spacoTEZ

MAT[6]
Reela vektora spaco E, konsiderata kune kun skalara produto super ĝi, aŭ afina spaco, super kiu operacias tia vektora spaco. VD:Eŭklido. SUB: Bildigoj super eŭklida (afina) spaco, kun specifaj ecoj: izometrio, delokigo; rimarkindaj bildigoj super eŭklida (afina) spaco: projekcio, rotacio, simetrio, simileco; rimarkindaj bildigoj super eŭklida (vektora) spaco: rotacio, simileco.

hermita spacoTEZ

MAT
Kompleksa vektora spaco E, konsiderata kune kun hermita produto super ĝi, aŭ afina spaco, super kiu operacias tia vektora spaco. VD:Hermito.

hilberta spacoTEZ

MAT[7]
Kompleta hermita spacoeŭklida spaco. VD:Hilberto.
Rim.: Oni ankaŭ parolas pri „antaŭhilbertaj spacoj“, por kiuj oni postulas nek kompletecon, nek ke la normo de nenula vektoro estu nepre nenula.

metrika spacoTEZ

MAT[8]
Aro M, konsiderata kune kun metriko d en M: tian metrikan spacon oni signas per (M,d). PRT:punkto;SUP:topologia spaco;PRT: Specifaj subaroj: globo, malfermita subaro; VD: Specifaj ecoj de metrika spaco aŭ subaro de ĝi: barita, antaŭkompakta, kompakta, kompleta; SUB: Bildigoj super metrika spaco, kun specifaj ecoj: izometrio, kontinua, kontinuega.

mezurhava spacoTEZ

MAT
Aro Ω, konsiderata kune kun σ-algebro A super ĝi kaj mezuro μ super A: mezurhavan spacon oni kutime signas per triopo (Ω,A,μ).

normohava spaco, normita spacoTEZ

MAT
Normohava vektora spaco: eŭklida vektora spaco estas ankaŭ normohava spaco, konsiderante la naturan normon ||x|| = √<x|x>; ĉiu normohava spaco estas ankaŭ metrika spaco kaj topologia vektora spaco; la topologia dualo de normohava spaco estas normohava (la normo de lineara formo φ difiniĝas kiel la supremo de ||φ(x)||, kiam ||x|| ≤ 1) kaj kompleta.

probablospacoTEZ

MAT
Tia mezurhava spaco (Ω,A,P), ke P estas probablo. VD: Koneksaj nocioj: okazo, okazalgebro, hazarda variablo.

vektora spacoTEZ

MAT[9]
(super korpo K) Modulo super K: reela, kompleksa vektora spaco (t.e. super la korpo de reeloj, kompleksoj). PRT:vektoro;VD: Koneksaj nocioj: skalaro, bazo, dimensio, lineara kombinaĵo, (lineare) nedependa; SUB: Specifaj vektoraj spacoj: vektora ebeno, vektora hiperebeno, vektora rekto; banaĥa spaco, eŭklida spaco, hermita spaco, hilberta spaco, lineara algebro, banaĥa algebro; VD: Bildigoj super vektora spaco, kun specifaj ecoj: homomorfio, endomorfio, izomorfio, aŭtomorfio, homogena; rimarkindaj bildigoj: projekcio, rotacio, simetrio, simileco.
Rim.: Tiu termino foje aperas sub formo „vektorspaco“ [10].
Rim.: En ĉi tiu vortaro ni kutime subkomprenas, ke la korpo estas komuteca.

vektora subspacoTEZ

MAT
(de vektora spaco) Submodulo de tiu spaco: vektora subspaco estas mem vektora spaco.

topologia spacoTEZ

MAT[11]
Aro E, konsiderata kune kun topologio T super E: tian topologian spacon oni signas per (E,T). PRT:punkto;VD: Specifaj ecoj de topologia spaco: apartiga, apartigebla, koneksa, simple koneksa, vojkoneksa, kompakta; VD: Derivitaj subaroj: adheraĵo, fermaĵo, malfermaĵo, interno, rando; VD: Specifaj subaroj: ĉirkaŭaĵo, densa subaro, fermita subaro, kvazaŭkompakta subaro, malfermita subaro; VD: Epitetoj pri punktoj en topologia spaco: adhera, akumuliĝa, interna, izolita, randa; SUB: Bildigoj super topologia spaco, kun specifaj ecoj: homeomorfio, kontinua.

topologia subspacoTEZ

MAT
(de topologia spaco (E,T)) Tia topologia spaco (A,TA), ke AE kaj TA konsistas el ĉiuj komunaĵoj de elemento de T kun A.

tradukoj

anglaj

~o 5.: space; ~eto : space (character); afina ~o: affine space; afina sub~o: affine variety; banaĥa ~o: Banach space; eŭklida ~o: Euclidean space; hermita ~o: Hermitian space; hilberta ~o: Hilbert space; metrika ~o: metric space; mezurhava ~o: measure space; normohava ~o, normita ~o: normed space; probablo~o: probability space; vektora ~o: vector space; vektora sub~o: vector subspace; topologia ~o: topological space; topologia sub~o: topological subspace. antaŭira ~eto: leading space; vosta ~eto: trailing space; nerompebla ~eto: no-break space.

francaj

~o: espace; ~eto : blanc (typogr.), espace (typogr.); en~i: contenir, envelopper (contenir); inter~o: écart, écartement, éloignement, intervalle; afina ~o: espace affine; afina sub~o: variété affine; banaĥa ~o: espace de Banach; eŭklida ~o: espace euclidien; hermita ~o: espace hermitien; hilberta ~o: espace hilbertien; metrika ~o: espace métrique; mezurhava ~o: espace mesuré; normohava ~o, normita ~o: espace normé; probablo~o: espace de probabilité, espace probabilisé; vektora ~o: espace vectoriel; vektora sub~o: sous-espace vectoriel; topologia ~o: espace topologique; topologia sub~o: sous-espace topologique. nerompebla ~eto: espace insécable.

germanaj

~o 1.: Raum; ~o 2.: Raum, Platz; ~o 3.: Abstand; ~o 4.: Raum; ~o 5.: Raum; en~i : einnehmen; inter~o : Zwischenraum; afina ~o: affiner Raum; afina sub~o: affine Mannigfaltigkeit; banaĥa ~o: Banach-Raum; eŭklida ~o: Euklidischer Raum; hermita ~o: Hermitescher Raum; hilberta ~o: Hilbert-Raum; metrika ~o: metrischer Raum; mezurhava ~o: Maßraum; normohava ~o, normita ~o: normierter Raum; probablo~o: Wahrscheinlichkeitsraum; vektora ~o: Vektorraum; vektora sub~o: Untervektorraum; topologia ~o: topologischer Raum; topologia sub~o: topologischer Unterraum.

hungaraj

~o 1.: tér, űr; ~o 2.: hely, tér; ~o 3.: távolság, térség; ~o 4.: tér; ~o 5.: tér; ~eto : szóköz, betűköz; en~i : elfoglal , betölt ; inter~o: térköz, hézag; afina ~o: affin tér; afina sub~o: affin altér; banaĥa ~o: Banach-tér; eŭklida ~o: euklideszi tér; hermita ~o: hermetikus tér; hilberta ~o: Hilbert-tér; metrika ~o: metrikus tér; mezurhava ~o: mérhető tér; normohava ~o, normita ~o: normált tér; probablo~o: valószínűségi mező; vektora ~o: vektortér; vektora sub~o: lineáris altér; topologia ~o: topologikus tér; topologia sub~o: topologikus altér. nerompebla ~eto: nem törhető szóköz.

katalunaj

~o: espai; ~eto : espai (tip.); en~i : contindre, incloure; inter~o: separació, distància; afina ~o: espai afí; afina sub~o: varietat afí; banaĥa ~o: espai de Banach; eŭklida ~o: espai euclidià; hermita ~o: espai hermmitià; hilberta ~o: espai de Hilbert; metrika ~o: espai mètric; mezurhava ~o: espai de mesura; normohava ~o, normita ~o: espai normat; probablo~o: espai de probabilitat; vektora ~o: espai vectorial; vektora sub~o: subespai vectorial; topologia ~o: espai topològic; topologia sub~o: subespai topològic.

nederlandaj

~o 3.: afstand; ~o: ruimte.

polaj

~o 5.: przestrzeń; ~o: przestrzeń; ~eto : spacja; en~i : zamieścić; inter~o: odstęp; afina ~o: przestrzeń afiniczna; afina sub~o: podprzestrzeń afiniczna; banaĥa ~o: przestrzeń Banacha; eŭklida ~o: przestrzeń euklidesowa; hermita ~o: przestrzeń unitarna; hilberta ~o: przestrzeń Hilberta; metrika ~o: przestrzeń metryczna; mezurhava ~o: przestrzeń z miarą; normohava ~o, normita ~o: przestrzeń unormowana; probablo~o: przestrzeń probabilistyczna; vektora ~o: przestrzeń wektorowa, przestrzeń liniowa; vektora sub~o: podprzestrzeń liniowa; topologia ~o: przestrzeń topologiczna; topologia sub~o: podprzestrzeń topologiczna.

rumanaj

~o: spaţiu.

rusaj

~o: пространство; ~eto : пробел (в тексте); inter~o: промежуток, интервал; afina ~o: аффинное пространство; afina sub~o: аффинное многообразие; banaĥa ~o: банахово пространство; eŭklida ~o: евклидово пространство; hermita ~o: эрмитово пространство; hilberta ~o: гильбертово пространство; metrika ~o: метрическое пространство; mezurhava ~o: пространство с мерой; normohava ~o, normita ~o: нормированное пространство; probablo~o: вероятностное пространство; vektora ~o: линейное пространство, векторное пространство; vektora sub~o: линейное подпространство, векторное подпространство; topologia ~o: топологическое пространство; topologia sub~o: топологическое подпространство. antaŭira ~eto: ведущий пробел; vosta ~eto: конечный пробел; nerompebla ~eto: неразрывный пробел.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
2. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 40a
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §5
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §124
7. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §156
8. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §276
9. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §454
10. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta
11. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §432

administraj notoj

pri topologia sub~o:
    Kontroli trd de/en/ru. Mi ne trovis fonton por ili. Povas esti, ke
    esprimoj de la tipo "subaro, provizita per relativa topologio" estas
    pli kutimaj ol tiu kun "subspaco". [MB]
  

[^Revo] [spac.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.68 2011/12/02 10:10:09 ]