tradukoj:
be br de fr hu ku nl pl pt ru sv tr
*mask/o
*masko
- 1.
-
Artefarita vizaĝo per kiu oni kovras sian vizaĝon por surpreni
teatran rolon, por fariĝi nerekonebla...:
estis amuzante vidi la malgrandajn demonetojn kiuj, vestitaj en
fantaziaj multkoloraj vestaĵoj kaj kun grandaj ruĝaj aŭ bluaj
maskoj, svingis sin unu kun la alia
[1].
- 2.
- (figure)
Trompa ŝajno:
sub masko de virto, de ĝenerala utilo.
mantelo,
preteksto,
vualo 2
maski
(tr)
- 1.
-
Kaŝi per masko.
- 2.
- (figure)
Kaŝi per trompa ŝajno:
maski la veron;
maskitaj paroloj
(kovri)
Z.
gasmasko
-
Spiraparato kiu kovras la nazon, la buŝon eventuale la tutan
vizaĝon, kaj filtras malbonan aeron:
ili ... revenis en tendaron kun manoj plenaj de
gasmaskoj kaj grenadoj
[2]
senmaskigi
(tr)
- 1.
-
Demeti maskon de iu.
- 2.
- (figure)
Montri la veran karakteron de iu aŭ io:
senmaskigi perfidulon;
la Moskvaj komunistaj esperantistoj entreprenis nenion por
senmaskigi la intrigon
[3].
[^Revo]
[mask.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2009/09/01 04:54:04 ]