tradukoj: be de en es fa fr hu la nl pt ru sv

2mikroskop/o [1]

mikroskopoTEZ

FOT Instrumento por pligrandigi kaj vidigi objektojn nevideblajn per nuda okulo: Bazarov alportis kun si mikroskopon kaj dum longaj horoj estis okupata per ĝi [2].

mikroskopaTEZ

1.
Farata per mikroskopo: mikroskopa esploro.
2.
Videbla nur per mikroskopo: mikroskopaj estaĵoj.

Mikroskopo (Mic) TEZ

AST Nord-hemisfera stelfiguro (Microscopium).

mikroskopado

FOT Procedoj kaj plenumo de esploroj per mikroskopo: sekigo de delikataj materialoj ... por elektrona mikroskopado [3]. SIN:mikroskopio

elektronmikroskopo [4], elektrona mikroskopo

FOT Mikroskopo en kiu elektronĵeto esploras la observataĵon kaj ekrano prezentas la grandigitan bildon: la unua elektrona mikroskopo estis konstruita en 1931 [5].

lummikroskopo [6], optika mikroskopo

FOT Mikroskopo funkcianta per optikaj lensoj, vidiganta la observataĵon per ordinara lumo: oni elprenis specimenojn je specife fiksitaj tempoj por determini la distribuon de la kristalgrandeco per la optika mikroskopo OLYMPUS BH-2 [7]; La plej malgrandaj strukturoj – ekzameneblaj per lummikroskopo – grandas ĉirkaŭ 500.000 pikometrojn [8].

tradukoj

anglaj

~o: microscope; ~a: microscopic; M~o: Microscopium.

belorusaj

~o: мікраскоп; ~a: мікраскапічны.

francaj

~o: microscope; ~a: microscopique; ~ado: microscopie; elektronmikroskopo , : microscope électronique; lum~o , : microscope optique.

germanaj

~o: Mikroskop; ~a: mikroskopisch; M~o: Mikroskop.

hispanaj

~o: microscopio; ~a: microscópico; M~o: Microscópio.

hungaraj

~o: mikroszkóp; ~a: mikroszkopikus.

latina/sciencaj

M~o : Microscopium.

nederlandaj

~o: microscoop; ~a: microscopisch.

persaj

~o: میکروسکپ، ریزبین; ~a 2.: ذره‌بینی; ~a: میکروسکپی; M~o: میکروسکپ (صورت فلکی).

portugalaj

~o: microscópio.

rusaj

~o: микроскоп; ~a: микроскопический.

svedaj

~o: mikroskop; ~a: mikroskopisk.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 10a, p. 46a
3. Vikipedio, superkrita fluaĵo, 2010-07-18
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
5. Vikipedio, elektrona mikroskopo, 2010-12-14
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
7. A. Toledo k.a.: Kinetiko de kristalizado de insulino, Scienca Revuo, 1997:3 (48)
8. Vikipedio, pikometro, 2010-12-03

[^Revo] [mikros.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/01/13 18:10:10 ]