tradukoj: be ca cs de en es hu nl pt ru sv

1modern/a

moderna

1.
Apartenanta al la epoko nuna, al la tempo nuna aŭ ĵus pasinta; plej nova, plej freŝdata: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn [1]; la kriterioj kaj metodoj de la moderna lingvoscienco; la moderna greka lingvo ne havas infinitivon [2]; modernaj mebloj, ideoj, inventoj; moderna stilo; Moderna Vivo“ (rubriko en „Monato“); la progresoj de la moderna scienco; hotelo kun moderna komforto; modernigi sian hejmon, siajn metodojn SIN:hodiaŭa
2.
Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva: la moderna tempo komenciĝas de la fino de la orienta roma imperio (1453). VD:mezepoko

malmoderna

Ne plu valida, ne plu aktuala aŭ uzata, malkonforma al la nunaj kutimoj, moroj bezonoj aŭ situacioj: tio estas tro malvasta kaj malmoderna difino [3]; la domo ne nur estas malnova, ĝi estas malmoderna [4]; du vicoj da domoj, ĉe kiuj ĉie pendis malmodernaj kadukaj balkonoj [5].
SIN:arkaikaVD:eksmoda, malaktuala

tradukoj

anglaj

~a: modern; mal~a: out-of-date, antiquated, obsolete, old-fashioned.

belorusaj

~a: сучасны.

ĉeĥaj

~a: moderní.

germanaj

~a: modern; mal~a: unmodern, altmodisch.

hispanaj

~a: moderno.

hungaraj

~a: korszerű, modern.

katalunaj

~a: modern.

nederlandaj

~a: modern.

portugalaj

~a: moderno.

rusaj

~a 1.: современный; ~a 2.: Нового времени, относящийся к Новому времени; mal~a: устарелый, несовременный.

svedaj

~a: modern.

fontoj

1. I. Turgenjev, tr. Kabe: Patroj kaj filoj, Inko Tyreso 2001. ― Ĉap. 3a.
2. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
3. Bertilo Wennergren: Kritikaj notoj pri la Nova PIV
4. Donald BROADRIBB: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemetoMonato
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko

administraj notoj

pri ~a 2.:
          La difino fuŝa, kaj la termino, dubinda.  Por mi "moderna
          epoko" estus ne pli frue ol de post la Unua mondmilito.
          Ŝajnas, ke ĉi tiu senco paŭsas iun malmodernan terminon
          nacilingvan.
          [Sergio]
        

[^Revo] [modern.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2007/08/24 16:30:19 ]