tradukoj: be cs de en es fr hu id it nl pl pt ru sv

*mur/o

*muroTEZ

1.TEZ
ARKI Masonaĵo pli alta ol dika, kiu konsistigas la flankojn de domo, ĉirkaŭas spacon aŭ dividas ejon: vivon privatan kaŝu la muroj [1]; alpremi iun al la muro (devigi iun respondi aŭ decidi sen elturniĝo) Z. VD:vando
2.TEZ
Io simila al muro: la krutaj muroj de la rokojZ VD:baro, digo
3.TEZ
(figure) Netransirebla baro, neforigebla mallhelpaĵo, nevenkebla kontraŭstaro: nepenetrebla muro da rigardantoj; muro de malkompreno, de malfido.

muregoTEZ

ARKIMIL Granda, fortika muro por ŝirmo kontraŭ naturaj aŭ homaj danĝeroj.

ĉirkaŭmuro

Ĉirkaŭanta muro: [la hom-amaso] puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron [de lia domo] [2].

Granda Muro

ARKI Pli ol 6000 kilometrojn longa murego en la nordo de Ĉinujo, poparte komencita por defendo de pli sudaj landoj, interligita en la 3a jarcento a. K. kaj plue konstruata en la sekvaj epokoj: la Granda Muro [...] proksime de Pekino estas 7-8 metrojn alta, 6-7 metrojn dika kaj 5 metrojn larĝa ĉe la supro [3]

tradukoj

anglaj

~o: wall.

belorusaj

~o: сьцяна; ~ego: мур, цытадэльны вал.

ĉeĥaj

~o: zeď.

francaj

~o: mur; ~ego: muraille; ĉirkaŭ~o: mur d'enceinte; Granda M~o: la Grande Muraille (de Chine). vivon privatan kaŝu la ~oj: pour vivre heureux vivons cachés; alpremi iun al la ~o: mettre quelqu'un au pied du mur.

germanaj

~o: Mauer; Granda M~o: Chinesische Mauer.

hispanaj

~o: muro, pared.

hungaraj

~o: fal; ~ego: várfal.

indoneziaj

~o: dinding.

italaj

~o: muro; ~ego: mura, muraglia; ĉirkaŭ~o: mura, cinta muraria, muro di cinta; Granda M~o: grande muraglia cinese.

nederlandaj

~o: muur; ~ego: ommuring, vestingmuur; ĉirkaŭ~o: ringmuur; Granda M~o: Chinese muur. alpremi iun al la ~o: iem. tegen de muur zetten.

polaj

~o: ściana.

portugalaj

~o: muro, parede; ~ego: muralha; Granda M~o: a Grande Muralha da China.

rusaj

~o: стена; ~ego: крепостная стена, городская стена.

svedaj

~o: vägg; ~ego: mur.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
3. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „La Granda Muro“, p. 80a

[^Revo] [mur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/03/11 20:10:11 ]