tradukoj: be bg br cs de en fr hu pl ru

*bar/i

*bari

(tr)
1.
Fermi vojon por malhelpi la trairon: bari straton, komunikon, la eniradon al iuZ; bari la vojonB; bari la revenonB; bari la riveronB; bari la fluon de la rivero.
2.
(figure) Malhelpi: bari la progreson al la konkurenco, al la kalumnio; kio baras la reĝan ordonon?Z kontraŭbari la vojon al ĉiuj reformoj.
VD:embarasi, malakceli, obstrukci, ŝtopi, bridi.

baro

1.
Io, kio baras aŭ malhelpas: pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj[1]; gardu vin du baroj, lipoj kaj dentaroj (parolu nur singarde)[2]; Esperanto forigas la lingvajn barojn; la Fundamento ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvoZ; pro multaj materiaj malhelpoj kaj baroj la laboro haltis. VD:muro.
2.
MAT[3] (de subaro A de orda aro (E,≤)) Tia elemento b en E, ke por ĉiu x en A veras xb: suba baro; supera baro; la aro de reeloj akceptas nek superan, nek suban baron; baro de bildigo (t.e. de ĝia bildaro). SUB:supremo, infimo; VD:maksimumo, minimumo.

baraĵo

Baro, aĵo kiu baras aŭ malhelpas: konstrui baraĵon en la rivero. VD:barilo, bastono, trabo

barilo

Palisaro, krado, muro apartiganta lokon de alia: malantaŭ barilo kuraĝo estas facila [4]. VD:bariero, limo, barikado.

barita

1.
ĉiuj alirejoj al la palaco estis baritaj de la soldatoj.
2.
MAT[5]
a)
(p.p. subaro A de orda aro) Tia, ke ĝi akceptas baron: ĉiu barita subaro de la aro de naturaj entjeroj akceptas maksimumon; la aro de ĉiuj reeloj inter 0 kaj 1 estas barita.
Rim.: Se la konsiderata ordo-rilato estas tuteca kaj signata per , oni kutime postulas, ke la subaro akceptu kaj superan kaj suban barojn.
b)
(p.p. bildigo al orda aro) Tia, ke ĝia bildaro estas barita 2.a.
c)
(p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke ĝin inkluzivas globo.

ĉirkaŭbari

(tr)
1.
Ĉirkaŭigi per bariloj: ili ludis en la flanka aleo kaj ĉirkaŭbaris per palisetoj sur la tero malgrandan ĝardenon [6]; Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri [7]; oni devas kiel eble plej rapide ĉirkaŭbari [la ĉasaĵon], ĉar ĝi povus formalaperi [8]; en dolĉincita malkvieto nin ĉirkaŭbaris kvazaŭ sorĉa ring' [9]. VD:ĉirkaŭfermi
2.
(figure) Ĉiuflanke haltigi, ĉiumaniere malhelpi: la viro regas, sed la virinon ĉio ĉirkaŭbarasZ.

debari

(tr)
Apartigi per barilo: lia patra domo staris ankoraŭ kiel antaŭe, sed la ĝardeno estis parte debarita [10]. VD:dekradi

disbariZ

Apartigi per baro.

nebarita

MAT
ANT:barita.

plektobarilo

Barilo el densaj vivantaj arbetoj, aŭ detranĉitaj branĉetoj. SIN:heĝoVD:fasĉino

tabulbarilo

Barilo el lignaj tabuloj: la kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto [11].

suba baro

MAT[12]
(de subaro A de orda aro (E,≤)) Baro de la sama aro, provizita per la inversa rilato: la aro de ĉiuj subaj baroj de la reela intervalo [0,1[ estas la aro de strikte negativaj reeloj.
Rim.: Vd rimarkon sub supera baro.

supera baro

MAT[13]
(de subaro A de orda aro (E,≤)) Baro de ĝi: ĉiu pozitiva reelo estas supera baro de la aro de negativaj reeloj.
Rim.: La epitetoj „supera“ aŭ „suba“ rilatas al ia intuicia prezento de la koncerna aro kaj de ĝia ordo. Laŭ la kunteksto eblas interŝanĝi ilian signifon, aŭ paroli pri „dekstra baro“, „maldekstra baro“ ks. Cetere, kelkaj opinias, ke al la paro supera/suba preferindus supra/malsupra. Bricard parolas pri „superrando“ kaj „malsuperrando“ en sufiĉe konfuza artikoleto [14], titolita „limoj kaj randoj“, kiu miksas la nociojn rilatajn al baroj (maksimumoj, minimumoj, supremoj, infimoj) kun nocioj rilataj al limesoj.

tradukoj

anglaj

~i: obstruct, block, bar; ~o 1.: obstruction, barrier; ~o 2.: bound; ~aĵo : obstruction, blockage; ~ilo : obstruction, barrier; ~ita 1.: bounded, cordoned off, fenced off; ~ita 2.: bounded; ĉirkaŭ~i 2.: surround; dis~i : segregate; ne~ita : unbounded; plekto~ilo : hegderow; tabul~ilo : wooden fence; suba ~o : lower bound; supera ~o : upper bound.

belorusaj

~i: загароджваць, перагароджваць, заступаць; ~o 1.: перашкода; ~aĵo : агароджа, загарода, плот, бар'ер; ~ilo : агароджа, плот; ~ita: абмежаваны; ĉirkaŭ~i: абгароджваць, абгарадзіць; de~i : адгароджваць, адгарадзіць; dis~i : разгароджваць, разгарадзіць; ne~ita : неабмежаваны; plekto~ilo : загарадзь.

bretonaj

~i 1.: stankañ; ~i 2.: skoilhañ, mirout ouzh; ~o 1.: skoilh, harz; ~aĵo : stankell, bardell, fardell; ~ilo : draf, kloued; ~ita 2.: bonnet; ĉirkaŭ~i: mogeriañ, bac'hañ, kelc'hiañ; ne~ita : divonn; plekto~ilo : treilh; tabul~ilo : kael peulioù; suba ~o : minorer; supera ~o : majorer.

bulgaraj

~ilo : плет.

ĉeĥaj

~i: hradit; ~o 1.: hradba, překážka.

francaj

~i 1.: barrer, bloquer; ~i 2.: barrer , empêcher, faire obstacle; ~o 1.: obstacle, barrière; ~o 2.: majorant, minorant; ~aĵo : barrage; ~ilo : clôture, barrière; ~ita 2.: borné; ĉirkaŭ~i: ceindre, confiner, enceindre, encercler, enclore, enfermer, enserrer; de~i : délimiter, enclore, clore; dis~i : délimiter; ne~ita : non borné; plekto~ilo : treillis, haie; tabul~ilo : palissade; suba ~o : minorant; supera ~o : majorant.

germanaj

~i 1.: sperren; ~i 2.: versperren, verhindern; ~o 1.: Sperre, Hindernis; ~o 2.: Schranke; ~aĵo : Sperre, Damm; ~ilo : Absperrung, Barriere, Zaun, Schranke, Sperre; ~ita 2.: beschränkt; ĉirkaŭ~i 1.: umzäunen; ne~ita : unbeschränkt; plekto~ilo : Hecke; tabul~ilo : Lattenzaun; suba ~o : untere Schranke; supera ~o : obere Schranke.

hungaraj

~i 1.: elkerít, eltorlaszol; ~i 2.: akadályoz, korlátoz; ~o 1.: akadály, korlát; ~o 2.: korlát, határ; ~aĵo : torlasz; ~ilo : kerítés; ~ita 1.: lezárt, elkerített; ~ita 2.: korlátos; ĉirkaŭ~i 1.: körbekerít; ĉirkaŭ~i 2.: minden oldalról akadályoz; dis~i : elkerít; ne~ita : korlátlan, határtalan; plekto~ilo : vesszőkerítés, sövénykerítés; tabul~ilo : deszkakerítés; suba ~o : alsó korlát; supera ~o : felső korlát.

polaj

~i 1.: grodzić, zagradzać, odgradzać, zastawiać, tarasować, zatarasować, stawiać przeszkodę; ~i 2.: stawiać przeszkodę; ~o 1.: przeszkoda, ograniczenie, przegroda; ~o 2.: element ograniczający, granica; ~aĵo : przeszkoda, ograniczenie, przegroda, bariera; ~ilo : płot, ogrodzenie; ~ita 1.: ogrodzony, ograniczony, zagrodozny, odgrodzony, zastawiony, zatarasowany, zastawiony; ~ita 2.: ograniczony; ĉirkaŭ~i 1.: ogradzać, odgradzać; de~i : ogradzać, grodzić; dis~i : ogradzać, zastawiać; ne~ita : nieograniczony; plekto~ilo : płot; tabul~ilo : parkan, palisada; suba ~o : element ograniczający z dołu, granica dolna; supera ~o : element ograniczający z góry, granica góna.

rusaj

~i: преграждать, загораживать; ~o 1.: преграда; ~o 2.: грань; ~aĵo : ограда, забор, преграда, барьер, заграждение; ~ilo : ограда, забор; ~ita 1.: ограждённый, огороженный, загороженный, перегороженный; ~ita 2.: ограниченный; ĉirkaŭ~i: оградить, огородить, огораживать; de~i : отгородить, отгораживать; dis~i : разгородить, разгораживать; ne~ita : неограниченный; plekto~ilo : изгородь; tabul~ilo : изгородь (из штакетника), забор, палисад; suba ~o : нижняя грань; supera ~o : верхняя грань.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §44
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Plorkanto 3:7
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, 4
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
12. Plena Ilustrita Vortaro
13. Plena Ilustrita Vortaro
14. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17-18

[^Revo] [bar.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.52 2009/03/03 17:30:50 ]