tradukoj: be bg cs de el en es fi fr he hu nl pl pt ru tp tr vo zh

*ne[1]

*ne

1.TEZ
Partikulo esprimanta negon, foreston, mankon de la priparolata ago aŭ eco: ne ami, ne respondi leteron; ne bona; nedeviga; nemovebla ; vivi ne laborante; foriri ne manĝinte; preteriri ne vidinte iun; alveni neatendite ; mi ne povis ne ridi .
Rim.: Se la nego koncernas ne la tutan propozicion, sed iun frazparton, tiam „ne“ senpere antaŭu la parton, kiun ĝi koncernas kaj negas: ne ĉio, kio brilas, estas oro; tio estis ne mia kulpoZ; vi ne devas diri tion ; vi devas ne diri tion ; ne vi devas diri tion; ne tion vi devas diri; ne tute bona ; tute ne bona ; tiuj honoroj apartenas ne al miZ.
2.TEZ
Modala vorto esprimanta kontraŭecon, malkonsenton, rifuzon: ĉu vi volas? respondu jes aŭ ne; mi opinias, ke ne; diru mem, ĉu hundo aŭ ĉevalo povas ridi? Ne, plori ili povas, sed ridi ‐ tiun kapablon havas nur la homo [2].
Rim.: Samkiel ĉe jes1, en Esperanto ekzistas hezito en respondo je demandoj aŭ asertoj negaj: ĉu respondi laŭ la maniero de logikistoj, programistoj kaj orientanoj pri la tuta aserto, aŭ (laŭ la tradicio de la lingvoj okcidentaj) respondi tian demandon ignorante la negon (egale kiel la kontraŭan demandon pozitivan). Jen ekzemploj pri la respondo orienta-logikisma: ‐La poloj sekve ĝin eĉ ne defendos? ‐Ho ne, ili kolektis jam soldatojn [3]; Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis [4]; vi eble demandos: (...) ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena [5]. Kp la rimarkon pri JES. [Sergio Pokrovskij]

*nea

1.
Rifuza, malkonsenta, nega: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? [6]; nea gesto; nee skui la kapon.
2.TEZ
GRA=Nega aldonante la prefikson „nen“, ni ricevas vortojn neajn [7].

nei

(tr)
1.TEZ
Diri ne, respondi ne.
2.TEZ
=negi nei sian kulpon, ŝuldon; nei la ekziston de Dio; nei la eblecon de ekzistado de arta lingvoZ; li neas, ke li ĉeestis; ne neas li, ke li estas frenezaZ; neado ne estas pravigo; fornei sian dionZ.

neo

Ago nei1: Antef balancis kaj turnis la kapon, kio povis same bone signifi jeson aŭ neon [8].

neigiTEZ

(tr)
=negi morgaŭ li, kiel neiganto kaj persekutanto de la altaj dioj, estis oferota [9]; ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja! [10]; la kulpo ne estas neigebla; lia akra vizaĝo neneigeble esprimis: «Estas mi la mastro.» [11].

neulo

Homo kiu neas, malaprobas:
a)
Malaprobanto, malfavora voĉdonanto: ne plu okazas debato sed monologo de la neuloj [12]
b)
(ironie) Homo, kiu tro volonte neas kaj kritikas.
ANT:jesulo

kapnei

(ntr)
Signi sian neadon per movo de la kapo, ofte per balanco de ĝi dekstren kaj maldesktren: Levio kapneis [13]; mi ricevis nenion por miaj penoj krom alia kapneo [14].

Rim.: La tradicio uzi „ne“ kiel radikon ĝene kolizias kun la konsiderinde pli ofta kaj profunde enradikiĝinta prefiksa funkcio de „ne“. La vortoj neebla“, „neinda“, „neema“, „neemulo“, „nevorto“ ktp normale percepteblas kiel prefiksitaj, ne kiel „negebla“, „neginda“, „negema“, „negemulo“, „negvorto“ (kp „demandvorto“). Male, en „neado“ oni ial interpretas „ne“ radike. Tio estas malkohera kaj konfuza; eĉ Zamenhof mem, provante uzi la radikan „ne“, formis mallogikajn vortojn „neiganto“ (vd ekzemplon), „neigebla“ (por la sencoj „neganto“; „negebla“ ‐ la atribuo laŭ PIV2). Tio sola sufiĉas por montri, kiajn misprezentojn kaj pensotordojn kaŭzas la malprudenta emo kombini en tiu vorto la funkciojn prefiksan kaj verboradikan. (Oni povas indiki la Fundamentan vorton „jesigi“; sed tio ne estas simila, ĉar „jes“ ne estas uzata prefikse.) [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~ 1.: no; ~ 2.: no; ~a: negative; ~i 1.: say no; ~i 2.: negate; ~igi: negate.

belorusaj

~: не; ~a: нэгатыўны; ~a: адмоўны; ~i 1.: адмаўляць; ~i 2.: адмаўляць; ~igi: адмаўляць.

bulgaraj

~: не.

ĉeĥaj

~: ne.

ĉinaj

~: 不 [bù].

finnaj

~ 2.: ei (en, et,...); ~a: kieltävä, kielteinen, epäävä; ~i: sanoa ei, kieltää, kiistää; ~o: kieltävä vastaus, kiistäminen; ~igi: kieltää, kiistää; kap~i: pudistaa päätään. ~movebla: kiinteä (paikallaan pysyvä) ; alveni ~atendite: saapua odottamatta; mi ~ povis ~ ridi: en voinut olla nauramatta; vi ~ devas diri tion: sinun ei tarvitse sanoa sitä; vi devas ~ diri tion: et saa sanoa sitä; ~ tute bona: ei aivan hyvä; tute ~ bona: ei lainkaan hyvä.

francaj

~: non, ne... pas; ~a: négatif; ~i 1.: dire non, répondre par non; ~i 2.: nier, dénier; ~o: non, réponse négative, négation ; ~igi: nier, dénier; ~ulo a: désapprobateur (subst.); ~ulo b: criticailleur; kap~i: dire non , répondre par non . ~ado: négation, dénégation; for~i: renier; ne~igeble: indéniablement; kap~o: non de la tête, réponse négative .

germanaj

~ 1.: nicht; ~ 2.: nicht, nein; ~i 1.: verneinen; ~i 2.: abstreiten, verleugnen; kap~i: kopfschütteln.

grekaj

~ 1.: δεν, μην; ~ 2.: όχι; ~a: αρνητικός ; ~i 1.: αρνούμαι.

hebreaj

~ 1.: אל, אין, בלי; ~: לא; ~a: שלילי; ~i 1.: להשיב בשלילה ; ~i 2.: לשלול \שלל\, להכחיש \כחש\; ~igi: לשלול \שלל\, להכחיש \כחש\.

hispanaj

~: no; ~a: negativo; ~i 1.: negar.

hungaraj

~ 1.: ne; ~ 2.: nem; ~a: nemleges, negatív; ~i 1.: tagad; ~i 2.: tagad; ~igi: tagad.

nederlandaj

~ 1.: niet, geen; ~ 2.: nee; ~i 2.: ontkennen; ~igi: ontkennen.

polaj

~: nie; ~a: przeczący; ~i 1.: mówić "nie", przeczyć, zaprzeczać, odmawiać; ~i 2.: negować, przeczyć, zaprzeczać; ~o: nie, przeczenie, negacja; ~igi: negować, przeczyć, zaprzeczać; kap~i: kręcić głową (przeczyć).

portugalaj

~: não; ~a: negativo; ~i 1.: negar; ~i 2.: (re)negar; ~igi: (re)negar.

rusaj

~ 1.: не; ~ 2.: нет; ~a: отрицательный; ~i 1.: ответить отрицательно ; ~i 2.: отрицать; ~o: отрицание, отрицательный ответ; ~igi: отрицать; kap~i: отрицательно качать головой.

tokiponaj

~: ala.

turkaj

~: hayır.

volapukaj

~ 1.: nenik; ~: ne.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Ŝekspiro, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 4:4
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:15
5. Zamenhof: La parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 12
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
10. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 5
11. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
12. J.-K. Rinaldo: por ke estu debato..., EU-konstitucio, 2005-04-09
13. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 26
14. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 5

[^Revo] [ne.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.37 2012/02/07 12:10:11 ]