tradukoj: de en es fr hu nl pt ru

*negoc/o

*negoco

EKON
1.
Profitcela komerca aŭ industria okupo, entrepreno: en malgranda urbeto, ĉe unu homo, kiu havis sian propran negocon [1]; en multaj landoj televido estas negoco kaj elsendoj nur reklamujoj [2]; la negoco viglis dum tri jaroj [3].
2.
Aparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo: nenio malhelpas aĉetanton iri rekte al la ... fabrikanto, tiel ke la retservo ricevas nenion el la negoco [4]. SIN:operaciotranskcio

negoca

Rilata al negoco, al vendaj kaj aĉetaj aferoj: malkareco en nia negoca tempo ĉiuokaze meritas prikonsideronZ.

negoci

EKON
Komerci planante kaj diskutante aĉetojn kaj vendojn: unu grupo de akciuloj negocis kun KBC kaj atingis pli grandan, kvankam ne la esperatan kompenson [5].

negocisto

EKON
Komercisto, kiu marĉandas, proponas, akiras aŭ revendas varojn: negocisto kiu aĉetis diamanton de 250 karatoj, kostantan preskaŭ 30 milionojn da usonaj dolaroj, estis arestita [6].

tradukoj

anglaj

~o 1.: business; ~o: transaction; ~a: commercial, business; ~i: trade, do business; ~isto: trader, businessman.

francaj

~o: affaire (commerciale), négoce; ~a: commercial (adj.); ~i: faire du négoce, négocier (commercialement); ~isto: négociant.

germanaj

~o: Geschäft; ~a: geschäftlich; ~i: handeln, Handel treiben, Geschäfte machen; ~isto: Händler, Geschäftemacher.

hispanaj

~o: negocio; ~i: negociar; ~isto: negociante.

hungaraj

~o: üzlet; ~a: üzleti; ~i: üzletel; ~isto: üzletember.

nederlandaj

~o 1.: handelszaak; ~o 2.: handelstransactie, transactie; ~a: zakelijk; ~i: handel drijven; ~isto: koopman, handelaar.

portugalaj

~o: negócio; ~a: negocial; ~i: negociar; ~isto: negociante.

rusaj

~o 1.: дело, бизнес; ~o 2.: сделка; ~a: деловой, коммерческий; ~i: вести дела (на рынке) ; ~isto: купец, негоциант, коммерсант, бизнесмен.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
2. Monato, Hektor ALOS I FONT: Televido: Spektantoj spektataj
3. Szathmari: Pythagoras
4. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 23a
5. Roland Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 16a
6. RR: Historia fono, Monato, jaro 2001a, numero 3a, p. 9a

[^Revo] [negoc.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2010/07/02 16:30:24 ]