tradukoj: be de es fr hu nl pt ru

*nepr/a [1]

*nepra

Tute certa, absolute necesa, tute neevitebla, tute deviga: nepra ordono, regulo, volo, devo, bezono; mi nepre venos; nepre iru; mi nepre deziras ekscii vian opinion; vi nepre devas anonci vin; la kunveno nepre okazos ĉe la fiksita horo; via ĉeesto estas nepre bezonata; vi nepre devas pagi; la leĝo nepre postulas, ke.

neprigi

Absolute necesigi. VD:kondamni, senrevene, trudi

malnepra

Ne necesa, kiu povas malesti, kiun oni povas neglekti: kvietas la maten' malnepra, / En kiu ne perdiĝis steloj [2]; la bildoj estas tute malnepraj en ttt-ejo, se la teksto estas sufiĉa [3]. VD:nedeviga

tradukoj

belorusaj

~a: абавязковы; ~igi: зрабіць абавязковым. ~e: абавязкова.

francaj

~a: inévitable, impératif (inévitable), nécessaire (inévitable), obligatoire (inévitable); ~igi: exiger (rendre inévitable), imposer (rendre inévitable), postuler (rendre inévitable); mal~a: accidentel (inessentiel), facultatif, optionnel.

germanaj

~a: unbedingt notwendig, unabdingbar; ~igi: zwingend nach sich ziehen, unabdingbar machen.

hispanaj

~a: inevitable, insoslayable; ~igi: hacer necesario algo, insoslayabilizar. ~e: inevitablemente, insoslayablemente.

hungaraj

~a: feltétlen, biztos, abszolút; ~igi: okvetlenül szükségessé tesz. ~e: okvetlenül, feltételenül.

nederlandaj

~a: noodzakelijk, onvermijdelijk; ~igi: noodzakelijk maken; mal~a: facultatief, overbodig.

portugalaj

~a: absolutamente necessário, infalível, fatal, irremissível, inevitável, indeclinável.

rusaj

~a: непременный, обязательный; ~igi: сделать непременным, сделать обязательным. ~e: непременно, обязательно.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. R. Campbell, trad. W. Auld: Dormanta virino, Nica Literatura Revuo, 1960-09 ĝis 10, numero 6/1, p. 20a
3. mondanisto: Kreu vian TTTejon, 7, 2005

[^Revo] [nepr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/10/15 16:31:25 ]