tradukoj: be bg br cs de el en es fr he hu ja ku nl pl pt ru sv tp tr vo

*nigr/a

*nigra

1.
De koloro plej kontraŭa al blanko, samkolora kiel karbo kaj fulgo: nigra kiel inko, korva flugilo; nigra frako; sed post kelkaj tagoj li plene hejmiĝis inter la fulgonigraj viroj de la Torentaj uzinoj [1]; nigre vestita; karbonigraZ.
2.
Malluma: nigra nokto.
3.
(figure) Funebra, malgaja, pesimisma: nigra humoro; nigra (profunda) mizero; nigraj ideoj (melankolio). VD:nigrevidulo
4.
(figure) Malicega, abomeninda: nigra animo, koro, krimo; vi, nigraj semantoj de malpacoZ.

nigro

1.
Nigra koloro: nigro sur blanko (= skribaĵo) pruvas sen manko [2].
2.
Unu el la du ludantoj en ludoj kiel ŝako, goo, damoj, ktp.

nigraĵo

Nigra parto de io.

nigrigi

1.
Fari nigra: nigrigi grizajn harojn; nigraj traboj transsaltis super niaj kapoj, kun fumnigrigita plafono super ili [3].
2.
(figure) Malgajigi: la malsano nigrigis lian spiriton, vivon.
3.
(figure) Malbonfamigi: kalumniante konstante, oni eĉ anĝelojn nigrigasZ; nigrigi ies intencojn.

nigrulo

=negro la bonhumora ĉeesto de la nigruloj vere mankis al mi poste [4].

tradukoj

anglaj

~a: black; ~o: black; ~aĵo: black; ~igi 1.: blacken; ~ulo: black, black person.

belorusaj

~a: чорны; ~o: чарната, чорны колер; ~igi 1.: чарніць; ~igi 2.: азмрочваць; ~igi 3.: ачарняць; ~ulo: нэгар, чарнаскуры.

bretonaj

~a: du; ~o: du; ~igi: duañ; ~ulo: morian.

bulgaraj

~a: черен; ~o: черен цвят.

ĉeĥaj

~a: černý.

francaj

~a: noir; ~o: noir (subst. couleur); ~igi 1.: noircir; ~igi 2.: attrister, noircir (attrister); ~igi 3.: calomnier, médire de, noircir (calomnier).

germanaj

~a: schwarz; ~o: Schwärze; ~aĵo: Schwarzes; ~igi 1.: schwärzen; ~igi 2.: verdunkeln; ~igi 3.: anschwärzen; ~ulo: Schwarzer, Neger.

grekaj

~a: μαύρος.

hebreaj

~ulo: כושי, שחור.

hispanaj

~a: negro; ~o: negro; ~igi 1.: ennegrecer.

hungaraj

~ulo: néger, fekete.

japanaj

~a: 黒い [くろい]; ~o: 黒 [くろ]; ~ulo: 黒人 [こくじん].

kurdaj

~o: reş.

nederlandaj

~a: zwart; ~o: zwart; ~aĵo: iets zwarts; ~igi 1.: zwart maken; ~igi 2.: bedroeven; ~igi 3.: zwart maken; ~ulo: zwarte, neger. fulgo~a: gitzwart; fum~igita: zwartgeblakerd.

polaj

~a: czarny.

portugalaj

~a: negro, preto; ~o: negro, preto; ~ulo: negro.

rusaj

~a: чёрный; ~o: чернота, чёрный цвет; ~igi 1.: чернить; ~igi 2.: омрачить; ~igi 3.: очернить; ~ulo: негр.

svedaj

~a: svart; ~ulo: neger.

tokiponaj

~a: pimeja.

turkaj

~a 1.: kara, siyah; ~a 4.: kara; ~igi 1.: karalamak.

volapukaj

~a 1.: blägik.

fontoj

1. Stellan Engholm: Al Torento
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. A Giridhar RAO: La triumfo de rezono, Monato, 2001
4. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 10a, p. 34a

[^Revo] [nigr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2009/09/11 16:31:34 ]