tradukoj: be bg ca cs de el en es fr hu nl pl pt ru sk sv

1ocean/o [1]

oceanoTEZ

GEOG
1.TEZ
=mondoceano
2.TEZ
Ĉiu el la ĉefaj partoj de la mondoceano: la luno influas la tajdojn, tirante akvon trans oceanojn [2]; kontinento: ĉiu el la grandaj dividaĵoj de la tero, kiujn la oceanoj disigas unu de alia [3]; la elektromagneta drato sub la oceano jam telegrafis kiel granda estas la aera karavano [4]; baleno en la oceano | elspiras akvon per fontano [5]; la lageto estis sufiĉe granda, la skarabo opiniis ke ĝi estas oceano [6]; tio estas oazo kvazaŭ insulo en la mezo de la sabla oceano [7].

mondoceano, monda oceanoZTEZ

GEOG
La tuta kuno da sala akvo kovranta tri kvinonojn de la tersurfaco kaj apartiganta la kontinentojn: post jarmiloj ili alflugos sur la flugiloj de la vaporo tra la aero trans la monda oceano [8]; la nomon „golfo“ portas kelkaj partoj de mondoceano, kiuj per siaj hidrologiaj reĝimoj estas maroj, ekz. Meksika Golfo [9].

Antarkta OceanoTEZ

GEOG Parto de la oceano ĉirkaŭ Antarkto 1.

Arkta OceanoTEZ

GEOG Parto de la oceano situanta norde de Ameriko kaj Eŭrazio.

tradukoj

anglaj

~o: ocean; mond~o, : world ocean, global ocean; Antarkta O~o: Antarctic Ocean, Southern Ocean; Arkta O~o: Arctic Ocean.

belorusaj

~o: акіян; Antarkta O~o: антарктычны акіян; Arkta O~o: Паўночны Ледавіты Акіян.

bulgaraj

~o: океан; mond~o, : световен океан .

ĉeĥaj

mond~o, : světový oceán.

francaj

~o: océan; Antarkta O~o: Océan Antarctique; Arkta O~o: Océan Arctique.

germanaj

~o: Ozean; mond~o, : Weltmeer; Antarkta O~o: Antarktischer Ozean; Arkta O~o: Arktischer Ozean.

grekaj

~o: ωκεανός.

hispanaj

~o: océano.

hungaraj

~o: ócéan; Antarkta O~o: Déli-Jeges-tenger; Arkta O~o: Északi-Jeges-tenger.

katalunaj

~o: oceà.

nederlandaj

~o: oceaan; mond~o, : wereldzee; Antarkta O~o: Antarctische Oceaan; Arkta O~o: Arctische Oceaan.

polaj

~o: ocean; mond~o, : Wszechocean; Antarkta O~o: Ocean Południowy, Ocean Antarktyczny, Południowy Ocean Lodowaty; Arkta O~o: Ocean Arktyczny, Morze Arktyczne, Ocean Lodowaty Północny.

portugalaj

~o: oceano; Arkta O~o: Oceano Ártico.

rusaj

~o: океан; mond~o, : мировой океан; Arkta O~o: Северный Ледовитый океан.

slovakaj

Antarkta O~o: Antarktický oceán; Arkta O~o: Severný Ľadový Oceán.

svedaj

~o: ocean.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. GREEN Will: La luna ludoMonato
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, art. „kontinento“
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 17
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
9. Vikipedio, art. golfo

[^Revo] [ocean.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/02/13 03:10:35 ]