tradukoj: be br cs de el en es fr hr hu nl pt ru sv vo zh

*okcident/o

*okcidento

1.
Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, parto de la horizonto, kie oni vidas la sunon subiri.
2.
GEOG Terparto, regiono direktata al la okcidento: disvastiĝi okcidenten kaj orientenZ.

Okcidento

POL Okcidenta Eŭropo kaj diversaj landoj iam koloniitaj de eŭropanoj kaj spertintaj la industrian revolucion: pro la malapero de la Varsovia Pakto kaj de Sovetio ... Okcidento perdis gravan militan kaj politikan rivalon [1]; la Gregoria kalendaro, uzata en Okcidento [2]; en la tuta Okcidento, neniu lernejo uzas nur la gestlingvon [3]; en okcidento landnomo estas derivata el gentnomo; en oriento inverse [4].
Rim.: Tiusence, Okcidento pliofte aperas kun majusklo.
Rim.: La nocio tre varias laŭ parolantoj. Ĝi ofte inkludas Nordamerikon, foje etendiĝas al tuta Eŭropo norda, suda kaj orienta ĝis Turkujo aŭ Rusujo. Ekonomikaj aŭ politikaj difinoj, kiaj „riĉaj landoj“ aŭ „kapitalismaj landoj“ ne plene koincidas kun iu ajn el la celataj sencoj. [ĵv]

okcidenta

Situanta en okcidento aŭ de tie vena.

okcidentano

Loĝanto de Okcidento: se UN decidus frostigi tiun monon, kiu profitus? Okcidentanoj [5].

okcidente de

(prepoziciaĵo)
1.
En la okcidenta parto de.
2.
Ekster, pli okcidente ol.

tradukoj

anglaj

~o: west.

belorusaj

~o: захад.

bretonaj

~o: kornôg, kuzh-heol; O~o: ar C'hornôg, ar C'huzh-Heol; ~a: -kornôg, -kuzh-heol; ~ano: kornogad; ~e de 1.: e kornôg; ~e de 2.: er c'hornôg da.

ĉeĥaj

~o: západ.

ĉinaj

~o: 西 [xī], 西方 [xīfāng].

francaj

~o: ouest; O~o: Occident; ~a: occidental, d'ouest; ~ano: occidental (subst., personne); ~e de: à l'ouest de.

germanaj

~o 1.: Westen; ~o 2.: Westen, Okzident.

grekaj

~o: δύση.

hispanaj

~o: oeste, occidente.

hungaraj

~o: nyugat; O~o: Nyugat; ~a: nyugati; ~ano: nyugati; ~e de 1.: (vmi) nyugati részén; ~e de 2.: (vmitől) nyugatra.

kroataj

~o 1.: zapad.

nederlandaj

~o: westen; O~o: het Westen; ~a: westelijk; ~ano: westerling; ~e de 1.: in het westen van; ~e de 2.: ten westen van.

portugalaj

~o: ocidente, oeste, poente, ocaso .

rusaj

~o: запад; O~o: Запад; ~a: западный; ~ano: житель Запада; ~e de 1.: на западе (чего-л.); ~e de 2.: к западу от (чего-л.).

svedaj

~o: väst.

volapukaj

~o: vesüd.

fontoj

1. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, jaro 1993a, numero 10a, p. 8a
2. Evgeni Georgiev: Ĉu kalendar-reformo estos bezonata?, Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 11a
3. Francis Jeggli: Ĉu defendi la liplegadon?, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p.. 6a
4. Yamasaki Seikô: Landnomoj: homaj frenezigiloj, Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 22a
5. Serge Zandandu Ntomono Zola: Disrabado de naturaj riĉaĵoj, Monato, jaro 2003a, numero 1a, p. 10a

[^Revo] [okcide.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2009/10/15 16:32:34 ]