tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr hu it la nl pl pt ru sv

*or/o

*oro (Au) TEZ

1.TEZ
KEM Ĥemia elemento kun atomnumero 79, atompezo 196,967, simbolo Au. Flava metalo, tre densa, facile fadenigebla multvalora, kiun oni uzas por juveloj kaj moneroj: vazo el oro; oro laŭ folioj, laŭ fandaĵoj; temp' estas valoro simile al oro [1]; ne ĉio estas oro, kio brilasB (ne fidu brilan eksteron); pagi per oro (ne per valorpaperoj); vi devas ĉi tie orvelki (iĝi orkolora pro velkiĝo), kompatinda floretoZ.
2.
EKON Mono, riĉeco: kiu havas oron, havas honoron [2]; por sia oro ĉiu estas sinjoro [3]; ne defendas oro kontraŭ doloro [4]; ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro (per mono oni faras ĉion) [5].
3.
Multvalora, bonega afero: ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro (olea, vakso) [6]; legu tiun poemon: ĝi estas vere el oro.

ora

El oro:
1.
ora ringo, medalo; oraj minejoj.
2.
ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas [7]; ora posteno.
3.
Tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigeblaZ; tiu utopiulo esperas revenigi la oran tempaĝonZ (feliĉan praan tempaĝon, je kiu kredis antikvuloj); promesi orajn montojn (ŝmiri) [8]; ora koro; oraj versoj de Pitagoro.

ori

1.TEZ
(tr)
Kovri per maldika tavolo el oro: orita kadroZ, braceleto; (figure) pensoj oritaj per la lasta rebrilo de l' amoB. SIN:orumi
2.
(ntr)
Impresi kiel oro, aspekti kiel oro: la duono de Forumo, kuŝanta senpere sub la kastelaj abruptaĵoj, estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo [9]; la vivo tiel mirinde belis, la suno tiel oris kaj varmis, la lando tiel fabelece ĉarmis ... [10].

origi

Fari ora (aŭ kvazaŭ ora): origi siajn ŝparaĵojn (transformi ilin el mona formo en oron); (figure) la suno origas (ore briligas) per siaj radioj la fenestrajn vitraĵojn.

orumiTEZ

ori1: ĉe proksima stratangulo oni povas vidi la por pendŝildo uzatan „Oran Ŝipon“, belege cizelitan, orumitan velŝipon el kupro, objekton de entuziasmo por ĉiuj infanoj [11]; (figure) morgaŭ, kiam birdoj kantos sur branĉoj kaj la matensuno orumos arbopintojn kaj disgutos sennombrajn brilajn perlojn sur la akvon, ŝi jam estos ferminta la okulojn por ĉiam [12].

orumo

1.
La ago orumi, orumado Al ĉia land' la gloron de l' falsaj rev-orumoj [13].
2.
Rezulto de la ago orumi: la ortavolo aŭ la objekto orumita: karakterizaj pri la renesanca lignogravurado estas la pompaj vegetaĵformaj relief-ornamaĵoj, simbolaj bestofiguroj, orumo k.a. [14]; La epoletoj. La galonoj... La orumo... Ĉio brilanta... [15]; inter la bindaĵoj, rimarkindan valoron havas la Veneciaj ... kun orumaĵoj kaj pentraĵoj sur ledo, ligno, veluro kaj ankaŭ sur perlamoto [16]; Tiel orumo, mebloj, gem', koliero Adaptis sin al ŝia belo rara, Sen noci al ŝia bril' perfekte klara, Kaj ŝajnis servi ŝin kiel bordero [17].

oraĵo

Verkaĵo el oro.

oraĵisto

Tiu, kiu profesie laboras super oraĵoj.

orejo

Regiono, en kiu oni trovas ormasojn aŭ orvejnojn.

origisto

Tiu, kiu profesie oras.

tradukoj

anglaj

~o 1.: gold; ~o: gold.

belorusaj

~o: золата; ~a: залаты; ~i 1.: залаціць, пазалаціць; ~aĵo: залаты выраб; ~aĵisto: ювэлір (па золату).

bretonaj

~o: aour; ~a: alaouret, aour; ~i 1.: alaouriñ, aouriñ; ~aĵo: aouraj; ~aĵisto: aourer, orfebour; ~ejo: aoureg; ~igisto: alaourer.

bulgaraj

~a: злато.

ĉeĥaj

~o: zlato.

francaj

~o 1.: or; ~i 1.: dorer; ~aĵisto: orfèvre; ~igisto: doreur.

germanaj

~o 1.: Gold; ~o 2.: Geld, Gold; ~o 3.: Gold; ~a 1.: golden, gülden [arkaika]; ~a 2.: golden; ~a 3.: golden; ~a: Gold; ~i 1.: vergolden; ~aĵisto: Goldschmied.

grekaj

~o: χρυσάφι, χρυσός; ~a: χρυσαφ ένιος; ~igisto: χρυσοχόος.

hispanaj

~o 1.: oro; ~a: de oro; ~i: chapar (en oro); ~igi: dorar; ~aĵisto: orfebre.

hungaraj

~o: arany; ~a: arany-; ~i 1.: aranyoz; ~aĵo: aranytárgy; ~aĵisto: aranyműves; ~ejo: aranylelőhely; ~igisto: aranyozó.

italaj

~o 1.: oro.

katalunaj

~o: or; ~a: daurat, d'or, auri; ~i 1.: daurar; ~i 2.: resplendir, excel·lir; ~igi: fer tornar daurat, convertir en or; ~umi: durar (comunicar un color semblant al de l'or); ~umo 1.: daurador; ~umo: dauradura; ~aĵo: dauradura, peça treballada en or; ~aĵisto: orfebre; ~ejo: mina, jaciment (d'or); ~igisto: daurador.

latina/sciencaj

~o 1.: Aurum.

nederlandaj

~o 1.: goud; ~o 2.: geld, goud; ~o 3.: goud; ~a: gouden; ~i 1.: vergulden; ~aĵisto: goudsmit; ~ejo: goudveld.

polaj

~o: złoto; ~o: złoto; ~a: złoty; ~i 1.: złocić, ozłacać, pozłacać; ~i 2.: złocić się; ~igi: złocić; ~umi: pozłocić; ~aĵisto: złotnik.

portugalaj

~o: oiro, ouro (bras.); ~a: de oiro, de ouro (bras.); ~igisto: ourives.

rusaj

~o: золото; ~a: золотой; ~i 1.: золотить, позолотить; ~i 2.: золотеть, золотиться; ~igi: золотить, обращать в золото; ~umi: золотить, позолотить; ~aĵo: изделие из золота; ~aĵisto: золотых дел мастер, ювелир (по золоту); ~ejo: золотая россыпь, золотой прииск.

svedaj

~o: guld; ~a: gyllene; ~i 1.: förgyll; ~aĵisto: guldsmed.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 2a
10. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 17a
11. Jozefo HORVÁTH: Gyoer aŭ kie ekkokerikis ventokokoMonato
12. Bakin, tr. Vejdo: La Familio, ĉap. 26a
13. Mallarmé, tr. G. Waringhien: Pafos, sur via nomo ferminte la volumojn, La Nica literatura revuo, 1:4
14. Evgeni GEORGIEV: Vidinda monaĥejoMonato
15. Voĉoj
16. Venecio (gvidlibro), Venecio, 1923
17. Ch. Baudelaire: La floroj de l' malbono, Stafeto

[^Revo] [or.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2011/11/22 13:10:09 ]