tradukoj: be br de en es fr hu nl pl pt ru sv

*ole/o [1]

*oleoTEZ

Grasa fluaĵo el besta (baleno, foko), vegetaĵa (lino, nukso) aŭ ŝtona (nafto, skisto) origino, uzata por nutrado, medicino, lumigado, arto, industrio...: oliva, nuksa oleo; sanktaj oleoj (uzataj por sakramentoj); glata kiel oleo; (frazaĵo) enverŝi oleon en la fajron (inciti ardon de disputantoj) Z; olehavaj, oledonaj vegetaĵoj.

Rim.: Oleo ankaŭ estas nomo de arbo-genro.

olea

1.
Enhavanta oleon: olea pentrado; oleaj haroj, haŭto.
2.
Havanta la naturon de oleo: olea karakteroZ (cedema. oro, vakso).

oleiTEZ

(tr)
Ŝmiri per oleo: olei maŝinon, ŝlosilon, la hokojn de la pordoZ; oleita papero.

gasoleo, dizeloleo

KEM Naftoderivaĵo taŭga kiel brulaĵo por dizeloj: evidentiĝis, ke estas akvo ankaŭ en la gasoleo [2]; aŭtomobiloj en Ĉinio ĉiujare konsumas ... 20% de dizeloleo de la lando [3].

olivoleoTEZ

KUI Oleo el olivoj, uzata por kuiro kaj preparo de manĝaĵoj.

palmoleoTEZ

KUI Oleo el la fruktoj de olepalmo (Elaeis guineensis), uzata por kuiro, en sapo, en meĥanikaĵoj...: tian damnan laboron mi havas, sinjoro: fari, kvazaŭ mi aĉetas palmoleon, kaj dume serĉi novajn trovejojn de perlokonkoj [4].

sanktolei

(tr)
REL Konsekri, ŝmirante per oleo sanktigita: ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael [5]; la Sanktoleito (mesio); la lasta sanktoleado (unu el la katolikaj sakramentoj).

ŝtonoleoTEZ

=petrolo

tradukoj

anglaj

~o: oil.

belorusaj

~o: алей, аліва; ~a: алейны; ~i: алеіць, змазваць алеем.

bretonaj

~o: eoul; ~a 1.: eoulek; ~i: eouliañ; sankt~i: oleviñ; ŝton~o: tireoul.

francaj

~o: huile; ~a: huileux; ~i: huiler; gas~o, : diesel, gazole; oliv~o: huile d'olive; palm~o : huile de palme; sankt~i: consacrer (par onction), oindre; ŝton~o: pétrole (raffiné). enverŝi ~on en la fajron: verser de l'huile sur le feu.

germanaj

~o: Öl; ~a 1.: ölhaltig; ~a 2.: ölig; ~i: ölen, einölen; sankt~i: salben; ŝton~o: Erdöl.

hispanaj

~o: aceite; ~i: aceitar; sankt~i: dar los santos óleos; ŝton~o: petróleo.

hungaraj

~o: olaj; ~a 1.: olaj-, olajos; ~i: beolajoz, megolajoz; sankt~i: felken (szentelt olajjal.

nederlandaj

~o: olie; ~a 1.: olie-; ~a 2.: olieachtig; ~i: smeren, inoliën, oliën; sankt~i: zalven.

polaj

~o: olej; ~a 2.: oleisty; ~i: smarować olejem, oleić; oliv~o: oliwa z oliwek; palm~o : olej palmowy; sankt~i: namaszczać olejkiem.

portugalaj

~o: óleo; ~a 2.: oleoso; ~i: olear.

rusaj

~o: масло (жидкое: растительное, минеральное и т.п.); ~a 1.: масляный; ~a 2.: маслянистый; ~i: смазывать маслом, промасливать; sankt~i: совершать обряд помазания.

svedaj

~o: olja; ~i: smörja, olja in.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
3. Zuo Yan: Uzado de novaj energioj por aŭtomobiloj en Ĉinio, 2007-06-13
4. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 1a, ĉapitro 1a
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 5:3

[^Revo] [ole.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/03/04 10:10:10 ]