tradukoj: be ca de en es fr hu nl no pt ru sv

*pal/a [1]

*palaTEZ

1.
(pri vizaĝo) Neruĝa, senkolora, malbrile blanka: pala kiel tolo; pala pro timo, kolero; paleco de la morto (tomba).
2.TEZ
Malmulte brila: pala lunoZ; pala koloro; sur la pala ĉielo la steloj briletisB VD:hela2
3.TEZ
(figure) Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova: palaj oficialaj parolojZ; palaj jaroj; doni nur palan bildon de io; tiu festo paligis ĉiujn antaŭajnZ. VD:griza, senreliefa.

paligi

(tr)
1.
Igi malpli kolora: Kaj tiel la melankoli' paligas / Malsane la naturan vang-koloron [2].
2.
(figure) Malfortigi, malintensigi: ies kvalitojn paligis la fluo de l' jaroj [3].

paliĝi

(ntr)
1.
Iĝi malpli kolora: ŝi paliĝis, io kvazaŭ pikis ŝian koron [4].
2.
Malfortiĝi, malintensiĝi: lia influo, famo paliĝas; la unua impreso iom post iom paliĝas; sen meditado, scio paliĝas [5].

tradukoj

anglaj

~a: pale.

belorusaj

~a: бледны, бляклы.

francaj

~a: pâle; ~igi: faire pâlir; ~iĝi: pâlir.

germanaj

~a: blass, fahl.

hispanaj

~a: pálido; ~iĝi: palidecer.

hungaraj

~a: sápadt, halvány, színtelen; ~iĝi: elsápad, elhalványul.

katalunaj

~a 1.: lívid, exsangüe; ~a 2.: clar; ~a 3.: dessaborit, insípid; ~a: pàl·lid; ~igi 1.: descolorir, destenyir; ~igi 2.: atenuar, debilitar; ~iĝi 1.: empal·lidir, esblaimar-se; ~iĝi 2.: decandir-se, decaure. ~eco: lividesa.

nederlandaj

~a: bleek, vaal; ~igi: bleek maken, doen verbleken; ~iĝi: bleek worden.

norvegaj

~a: blek; ~igi: bleke; ~iĝi: blekne.

portugalaj

~a: pálido.

rusaj

~a 1.: бледный; ~a 2.: бледный, блёклый; ~a 3.: бледный, блёклый; ~iĝi: бледнеть, побледнеть.

svedaj

~a: blek; ~igi: bleka; ~iĝi: blekna.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. W. Shakespeare, trad. L. N. Newell: Hamleto, princo de Danujo, 1964
3. P. Thorsen: Finbabile?, Babile kun mi mem. - Beletra, 1996
4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 17a, p. 95a
5. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 20:282, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973

[^Revo] [pal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/12/04 21:10:09 ]