tradukoj: be bg ca de fr hu nl pt ru

1patron/o

patrono

1.TEZ
Eminenta persono protektanta alian personon aŭ institucion: por la projekto oni invitas patronojn kaj subtenantojn [1].
2.
KRI Sanktulo, anĝelo aŭ alia supernatura estaĵo protektanta urbon, preĝejon aŭ tiujn, kiuj ricevis ĉe bapto ties nomon: la 14an de februaro soleniĝas la festo de sankta Valenteno, patrono de amantoj, kiuj tiutage interŝanĝas festkartojn [2].
3.TEZ
HIS Ĉe la antikvaj romanoj, riĉa potenculo, kies protekton petis plebanoj VD:kliento.

patroniTEZ

(tr)
Protekti kiel patrono.

patronadoTEZ

Protektado, publika subteno de eminentulo al institucio aŭ homgrupo: helpi la tibetajn infanojn kaj rifuĝintojn en Hindio pere de patronado kaj donacado [3].
SUB:egido2

patronecoTEZ

1.
Patrona rolo, publika protekta funkcio rilate al institucio aŭ homgrupo.
2.TEZ
(evitinde) = Patronado: sub la patroneco de la Pakto pri Stabileco en Sudorienta Eŭropo, ok Balkan-landoj subskribis interkonsenton pri regiona komerca liberigo [4].

tradukoj

belorusaj

~o: патрон, апякун, заступнік, абаронца; ~i: апекаваць, заступацца.

bulgaraj

~o 2.: патрон, светец покровител.

francaj

~o 1.: protecteur; ~o 2.: saint patron; ~o: patron (protecteur); ~i: patronner, soutenir (patronner); ~ado: patronnage; ~eco: auspices (patronnage), protection (patronnage).

germanaj

~o 1.: Patron, Schutzherr; ~o 2.: Patron, Schutzheiliger; ~o: Patron, Schutzherr.

hungaraj

~o 1.: védnök, pártfogó, patrónus; ~o 2.: védőszent, patrónus; ~o: patrónus, védő, oltalmazó; ~i: patronál, pártfogol; ~ado: védnökség, pártfogás, patronálás; ~eco: védnökség.

katalunaj

~o: patró, protector; ~i: patrocinar, emparar; ~ado: protectorat; ~eco: patronat, patrocini.

nederlandaj

~o: patroon, beschermheer, beschermheilige; ~i: beschermen; ~ado: bescherming, auspiciën; ~eco: beschermheerschap.

portugalaj

~o 1.: patrono.

rusaj

~o 1.: покровитель, патрон; ~o 2.: ангел-хранитель, заступник; ~o 3.: патрон; ~i: покровительствовать, шефствовать; ~ado: покровительство, шефство; ~eco: покровительство, шефство.

fontoj

1. John G. Champlin: Kiel pentri demokration?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 20a
2. Máire McKay: Pri libroj... kaj pri braceletoj, Monato, jaro 1998a, numero 5a, p. 10a
3. Robert Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a
4. Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 13a

[^Revo] [patron.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/05 11:10:16 ]