tradukoj:
be ca de en fr hu it nl pt ru
9persvad/i
B
9persvadi
(x)
-
Per insista argumentado, petegado, kaĵolado, minacoj ktp
igi iun konsenti pri io aŭ iel agi:
persvadi iun pri io;
ŝi ne tiom konvinkis, kiom persvadis lin daŭrigi kuracadon;
ŝi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis
[1];
ne persvadu min, mia kara, tutegale vi min ne konvinkos;
persvadi al iu, ke li edziĝuB;
la serpento persvadis Evan gustumi la frukton;
homoj kiuj pretendas ke oni povas miskonduki la diojn
citas Homeron kiel atestanton, ĉar li diras:
„Oni povas persvadi la diojn per preĝo,
Per oferoj kaj mildigaj votaĝoj,
Oni forturnas ilin per verŝoferoj kaj bruloferoj
Kiam iu mispaŝas kaj pekas.“
(Iliado 9:497-450)
[2].
admoni1,
instigi,
alkonduki,
decidigi,
konvinki
persvada
-
Rilata al la ago persvadi:
persvada letero;
ili ... dungos aktorojn kun bonaj, fortaj,
persvadaj voĉoj, kaj antaŭ homamasoj propagandos favore al
tiranismo kaj demokratio
[3].
tradukoj
anglaj
~i:
persuade.
belorusaj
~i:
пераканаць, угаварыць, упэўніць, запэўніць.
francaj
~i:
persuader.
germanaj
~i:
überreden.
hungaraj
~i:
rábeszél.
italaj
~i:
persuadere.
katalunaj
~i:
persuadir, incitar;
~a:
persuasiu, eloqüent.
nederlandaj
~i:
overreden.
portugalaj
~i:
persuadir.
rusaj
~i:
уговорить, увещать, увещевать;
~a:
увещательный.
fontoj
1.
AdE: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro2.
Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 2a3.
Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
[^Revo]
[persva.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2011/12/03 15:10:19 ]