tradukoj: br ca de en es fr he hu nl ru sv

*pi/a

*pia

Vive, sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaĵoj: estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam ... la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin disŝiros [1]! se ezoko piiĝis, gobio ne dormu [2]; al la ombroj de ĉiuj mortintaj esperantistoj la kongreso esprimas sian respekton kaj pian salutonZ.

piaĵo

Pia faro, kiun gvidas amo kaj respekto religiaj: pardonu, viaj sanktaj moŝtoj, ke mi malhelpas vin en viaj piaĵoj [3].

piecoTEZ

REL Sincera, volonta praktikado de religio: peli la piecon ĝis bigoteco; ekzercu vin al pieco; ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio [4]. VD:fervoro

piuloTEZ

Homo kun pia spirito kaj konduto: amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj [5]. VD:religiulo

malpia

Malrespekta al dio, al religiaĵoj: tiel agi povas nur ... senkonsidera junulo, kiu same facile faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn [6].

malpiaĵoTEZ

Faro ofenda al religio: mia mano sekiĝus ĝis la kubuto pro tia malpiaĵo [7]. VD:profanado

malpieco

REL Malsankta stato pro malrespekto al dio aŭ religiaĵoj: ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita [8].

malpiulo

Homo, kiu ne amas, ne respektas dion aŭ religion aŭ faras malpiaĵojn: la kolero de la dioj ekbrulis kontraŭ ĉi tiuj malpiuloj [9].

tradukoj

anglaj

~a: pious.

bretonaj

~a: deol, devot; ~eco: deoliezh, devosion; ~ulo: devod; mal~a: dizeol; mal~aĵo: taol disakr; mal~eco: dizeoliezh.

francaj

~a: dévot, pieux; ~aĵo: acte de piété, œuvre pie; ~eco: dévotion, piété; ~ulo: dévot (subst.); mal~a: impie (adj.), sacrilège (adj.); mal~aĵo: impiété (action); mal~eco: impiété (état); mal~ulo: impie (subst.), sacrilège (subst.).

germanaj

~a: fromm, gottesfürchtig.

hebreaj

~a: אדוק, דתי.

hispanaj

~a: piadoso; mal~a: impío.

hungaraj

~a: jámbor, istenfélő.

katalunaj

~a: piadós, devot; ~aĵo: acte de pietat; ~eco: pietat, devoció; ~ulo: piadós (subst.), devot (subst.); mal~a: impiu (adj.); mal~aĵo: acció impia, profanació, irreverència; mal~eco: impietat; mal~ulo: impiu (subst.).

nederlandaj

~a: vroom, godvruchtig, devoot, stichtelijk; ~aĵo: vrome daad; ~eco: vroomheid; ~ulo: godvruchtig persoon, vroom persoon, devoot persoon; mal~a: goddeloos, godslasterlijk; mal~aĵo: godslasterlijke daad; mal~eco: goddeloosheid, godslasterlijkheid; mal~ulo: godslasteraar, goddeloze.

rusaj

~a: благочестивый, набожный; ~eco: набожность, благочестие; ~ulo: богомолец, набожный человек, святоша.

svedaj

~a: from.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a, la krizo
4. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:7-8
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 31:23
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 5a
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 11a
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:7
9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 19a, la krizo

[^Revo] [pi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/11 20:10:18 ]