tradukoj:
en fr hu nl pt ru sv
3profan/i
profani
(tr)
- 1.
-
Malobservi la sanktecon de religiaĵoj:
profani la nomon de Dio
(ekz-e per banala ekkrio);
profani preĝejon per adulta intrigo,
sanktan vazon per malpia uzo;
ne profanu per furiozo kaj mortigado la templon
de la diinoZ.
- 2.
- (figure)
Malobservi la respekton ŝuldatan al io aŭ iu:
se troviĝus inter ni persono, kiu profanas
nian feston per persona ambicio, ni ĉiuj
deturnos nin de liZ;
ni ne profanu tiun profundan senton per teoriaj
klarigojZ;
protesti, ke la kanajlo tiel profanos mian nomonZ.
malsanktigi,
atenci...
profana
- 1.
-
Fremda al la sanktaĵoj kaj religiaj misteroj:
la profana historio (kontraste al la biblia);
ne venu en la templon en tiaj profanaj vestoj.
Rim.:
Oni ne konfuzu tion kun „laika“.
Io aŭ iu profana estas tute fremda al kulto; laika povas
esti ekleziano (ekz-e, baptita kristano), kvankam ne
konsekrita por sakramenti. Tamen ankaŭ diakono ne rajtas
memstare sakramenti.
[Sergio Pokrovskij]
- 2.
-
Malrespektanta sanktaĵojn:
profana uzo de sankta kaliko.
malpura,
sakrilegia.
profanado
-
Ago profani:
viaj oferoj estas nur profanadoj.
profano
-
Profanulo 2:
(figure)
kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas tenataj en
plej granda sekreto antaŭ la profanoj
[1].
profanulo
- 1.
-
Homo, kiu ne estas instruita pri la sanktaĵoj:
estas malpermesite al ĉiu profanulo eniri en la templon;
niaj interrilatoj kun la dioj en la unua momento estas afero tro
sankta por sinentrudo de profanuloj
[2].
laiko.
- 2.
- (figure)
Homo, kiu ne estas kompetenta pri koncerna fako.
- 3.
- (evitinde) sakrilegiulo
malprofanigi
-
Konsekri,
ensekretigi, inici.
[^Revo]
[profan.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2009/10/30 17:30:47 ]