tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru

*volv/i [1]

*volviTEZ

(tr)
1.
Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono, kolskarpon sur sian kolonZ, bandaĝon ĉirkaŭ brako; vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ la kolonojZ; hederoj volviĝis ĉirkaŭ la arbojB.
2.
Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem: volvi paperfolion; volvita rubando, petalo de rozo; kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubutojB.

volvaĵo

Io volvita: volvaĵo da fadeno, de lupoloZ.

rulvolvaĵo

=Rulaĵo
granda pergamena rulvolvaĵoZ.

ĉirkaŭvolviTEZ

(tr)
Ĉirkaŭigi objekton per io, kio volviĝas ĉirkaŭe: Kama kuŝiĝis sur la lito kaj ĉirkaŭvolvis la kapon per tuko [2]; ĉion, kion [la polipoj] povis en la maro kapti, ili ĉirkaŭvolvadis fortike, por jam neniam ĝin ellasi [3]; (figure) la ŝtato ĉirkaŭvolvas la modernan individuon per tro multaj ligiloj. VD:vindi.

disvolviTEZ

(tr)
1.
Etendi ion volvitan ĉirkaŭ si mem: disvolvi tolrulaĵon, standardon; plene disvolvita floro.
2.TEZ
(figure) Plivastigi, pliampleksigi; realigi ĉion, kio estas farebla: disvolvi ĉiujn siajn kapablojn, viglan propagandon, sian programon, la popolan instruadon; la uzado de Esperanto disvolvas ĉe la infanoj la intereson al fremdaj popoloj kaj guston al geografio; la turka registaro entreprenis disvolvi sian militŝiparon; la industrio pli kaj pli disvolviĝas; la programo glate disvolviĝis. VD:efektivigi, evolui, plenumi, pligrandigi, plifortigi, akceli, kreskigi, progresigi.

elvolviTEZ

(tr)
1.
Disvolvi, disfaldi: la burĝono elvolviĝas; tiu literaturo rapide elvolviĝis.
2.TEZ
Klare kaj detale prezenti temon por ĝin konigi kaj komprenigi: elvolvi argumenton, planon.
3.TEZ
MAT[4](fakula ĵargono) Esprimi ion kiel sumon de multaj termoj, produton de multaj faktoroj, ofte eĉ kiel serion aŭ nefinian produton: elvolvi funkcion en potencoserion, laŭ potencoj de la variablo; elvolvaĵo de eksponencialo ĝis la dua ordo estas 1+x+x2/2.

elvolvantoTEZ

MAT[5]
(de ebena kurbo) La kurbo, kies elvolvato ĝi estas: elvolvanto de cirklo. SIN:evolvento.


elvolvanto de cirklo

elvolvatoTEZ

MAT[6]
(de ebena kurbo) La aro de ĉiuj ĝiaj kurbecocentroj: la elvolvato de cikloido estas mem cikloido. SIN:evoluto.

envolvi, volvekovri

(tr)
1.
Tute kovri objekton per io, kiu volviĝas ĉirkaŭ ĝi: envolvi en tuko la vunditan fingron, beston en reto, sin mem en varma mantelo, pakaĵon en paperonB; esti envolvita en, per mantelo.
2.TEZ
(figure) Tute kovri: la nokto envolvis la teron per nigra vualo; la neĝo kovras la straton envolvitan per la krepusko; la valo estis envolvita en blanka nebuloB; la nebulo volvekovranta nin; ni estis envolvitaj en labirintaj komplikaĵoj; la internacia vivo envolvas nun la tutan terglobon. VD:enhavi, enteni, ampleksi.

envolvaĵo

1.
Io, kio envolvas.
2.TEZ
MAT[7] (de familio de ebenaj kurboj) Tia ebena kurbo, ke ĉe ĉiu ĝia punkto tanĝas ĝin iu kurbo de la familio, kaj ĉiu kurbo el la familio tanĝas ĝin en almenaŭ unu punkto: la elvolvato de kurbo estas la envolvaĵo de ĝiaj ortantoj. SIN:envelopo

kunvolvi

(tr)
Kune volvi.

malvolviTEZ

(tr)
1.
Demeti ion volvitan: malvolvi tukon de la kapoB.
2.TEZ
(malofte) =elvolvi2

tradukoj

anglaj

~i: roll; el~i 3.: expand; el~anto: evolvent, involute; el~ato: evolute; en~aĵo: envelope. el~aĵo: expansion; el~anto de cirklo: evolvent of circle.

belorusaj

~i 1.: абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць; ~i 2.: скручваць, згортваць; ĉirkaŭ~i: абвіваць, абмотваць, абкручваць, абгортваць; dis~i 1.: разгортваць, размотваць, раскручваць; dis~i 2.: разьвіваць; el~i 1.: разгортваць, размотваць, раскручваць; el~i 2.: разьвіваць; el~anto: разгортка; el~ato: эвалюта; en~i, : загортваць, закручваць, абгортваць, ахінаць, атуляць; kun~i: скручваць (разам); mal~i 1.: разгортваць, раскручваць; mal~i 2.: разьвіваць.

ĉeĥaj

~i: vinout.

francaj

~i: enrouler; ĉirkaŭ~i: enlacer, envelopper; dis~i: dérouler, développer; el~i 3.: développer; el~i: développer; el~anto: développante; el~ato: développée; en~i, : entourer, envelopper; en~aĵo 2.: enveloppe; mal~i: dérouler. el~aĵo: développement; el~anto de cirklo: développante du cercle.

germanaj

~i 1.: umwickeln, umbinden; ~i 2.: wälzen; el~i 3.: entwickeln; el~anto: Evolvente; el~ato: Evolute; en~aĵo: Einhüllende, Umhüllungskurve, Envolvente. el~aĵo: Entwicklung; el~anto de cirklo: Kreisevolvente.

hispanaj

~i: enrollar.

hungaraj

~i 1.: becsavar, begöngyöl; ~i: felcsavar, felteker; ĉirkaŭ~i: körbecsavar, körbeteker, körbefon; dis~i 1.: kitereget, kibont; dis~i 2.: kibontakoztat, fejleszt; el~i 1.: kibont, kiteker; el~i 2.: kifejt; el~i 3.: kifejt; el~anto: evolvens; el~ato: evolúta; en~i, : beburkol, bebugyolál, betakar; en~aĵo 1.: göngyöleg, burkolat; en~aĵo: burkológörbe; kun~i: összegöngyöl; mal~i: kibont, kigöngyöl, lefejt, leteker. el~aĵo: kifejtés; el~anto de cirklo: kör evolvense.

nederlandaj

~i: wikkelen, oprollen; ĉirkaŭ~i: omwikkelen; dis~i: ontplooien, ontwikkelen; el~i: ontvouwen; en~i, : inwikkelen; kun~i: samenwikkelen; mal~i: afwikkelen.

polaj

el~i 3.: rozwijać; el~anto: ewolwenta; el~ato: ewoluta; en~aĵo 2.: obwiednia. el~aĵo: rozwinięcie; el~anto de cirklo: ewolwenta okręgu.

portugalaj

~i: enrolar, envolver; ĉirkaŭ~i: enrolar; dis~i: desenrolar; el~i: desenvolver; en~i, : envolver.

rusaj

~i 1.: обернуть, обмотать, замотать, обвить; ~i 2.: свернуть; ~aĵo: свёрток; ĉirkaŭ~i: обернуть, обмотать, замотать, обвить; dis~i 1.: развернуть, размотать; dis~i 2.: развивать, развить; el~i 1.: развить, размотать; el~i 2.: развивать, развить; el~i 3.: разложить; el~anto: развертка, инволюта, эвольвента; el~ato: эволюта; en~i, : завернуть, замотать, обернуть; en~aĵo 1.: обёртка; en~aĵo 2.: огибающая; kun~i: свить (что-л. вместе), смотать; mal~i: развернуть, размотать, развить. el~aĵo: разложение; el~anto de cirklo: эвольвента окружности.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35

[^Revo] [volv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2011/10/03 07:10:08 ]