tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

rar/a

raraTEZ

1.
Altvalora pro sia malabundo: vasta lando kun almenaŭ 25 urboj kaj raraj belaĵoj[1].
2.
Malofte trovebla: li sidas en rulseĝo hodiaŭ; povas mem iri, sed devas ne tro vigli pro iu rara sindromo[2].
VD:eksterordinara, sporada, unika

rareTEZ

Malofte, malabunde: „Ĉu vi trinkas alkoholon?“ – „Tre rare“[3]. VD:escepte

raraĵo

Valoraĵo malabunda, malfacile akirebla aŭ trovebla: Mi bone memoras, ke antaŭ nur 10-15 jaroj tiaspeca literaturo estis raraĵo en la rusa[4].

tradukoj

anglaj

~a: rare; ~e: rarely; ~aĵo: rarity.

belorusaj

~a: рэдкі, рарытэтны; ~e: рэдка, зрэдку; ~aĵo: рэдкасьць, рарытэт.

francaj

~a: rare; ~e: rarement; ~aĵo: chose rare, rareté (chose rare).

germanaj

~a: rar, selten, kostbar; ~e: selten; ~aĵo: Seltenheit, seltenes Stück, Rarität.

hispanaj

~a: rara, infrecuente; ~e: raramente; ~aĵo: rareza.

hungaraj

~a 1.: ritka, becses; ~a 2.: ritkán előforduló; ~e: ritkán, elvétve; ~aĵo: ritkaság.

nederlandaj

~a: zeldzaam; ~e: zeldzaam; ~aĵo: rariteit, zeldzaamheid, iets zeldzaams.

portugalaj

~a: raro.

rusaj

~a: редкий, раритетный; ~e: редко, изредка; ~aĵo: редкость, раритет.

fontoj

1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 26a
2. Anne Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano kun okulo al la universo, Monato, jaro 1998a, numero 4a, p. 9a
3. David Curtis: Koratako, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 28a
4. Nikolao Gudskov: Por efektivigo de la homaj rajtoj kaj evoluo de Esperanto (Leah Levin, Homaj rajtoj), Monato, jaro 1999a, numero 8a, p. 24a

[^Revo] [rar.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2011/02/02 17:10:09 ]