tradukoj: be ca de en fr hu nl pt ru

*ribel/i

*ribeliTEZ

(ntr)
Rifuzi obeon al registaro, superulo, aŭtoritato, al trudo, moroj ktp, kontestante ties ordonrajton kaj (ofte) penante perforte forigi ilin: infanoj ribelos kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin [1]; lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta doktrino.

ribeloTEZ

La ago ribeli: la ŝipanaro ... faras ribelon [2]. VD:revolucio 1

ribelemaTEZ

Inklina al ribelo: tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj [3].
SIN:malobeema

ribeluloTEZ

Ribelanto aŭ ribelemulo: subpremi ribelulojn; li vere devas sin gardi, ke oni ne proklamu lin perfidulo kaj ribelulo kontraŭ la fundamentaj leĝoj de la ŝtato [4].

popolribelo, popola ribeloTEZ

POL Grupa ribelo kontraŭ ŝtatpotenco: en Peruo, en novembro 2000, la prezidanto Alberto Fujimori, akuzita krome pro korupto, estis siavice renversita de popolribelo [5]; tiu estas la flago de la kvintaga popola ribelo en Milano [6].

tradukoj

anglaj

~i: rebel; ~o: rebellion; ~ema: rebellious; ~ulo: rebel; popol~o, : insurrection, insurgency, rebellion, limited rebellion.

belorusaj

~i: паўстаць, паўставаць, збунтавацца, бунтаваць; ~ulo: паўстанец, мяцежнік, бунтар, бунтаўнік.

francaj

~i: se rebeller, se révolter; ~o: rébellion, révolte; ~ema: rebelle (adj.); ~ulo: rebelle (subst.); popol~o, : insurrection, rébellion, soulèvement populaire.

germanaj

~i: rebellieren; ~o: Rebellion; ~ema: rebellisch.

hungaraj

~i: lázad, fellázad, zendül; ~ulo: lázadó, zendülő.

katalunaj

~i: rebel·lar-se, revoltar-se, ; ~o: rebel·lió, revolta, alçament; ~ema: rebel (adj), revoltós; ~ulo: rebel (subst); popol~o, : insurrecció, alçament popular.

nederlandaj

~i: rebelleren, in opstand komen, verzetten.

portugalaj

~i: rebelar-se.

rusaj

~i: восстать, восставать, взбунтоваться, бунтовать, поднять бунт, поднять восстание, поднять мятеж; ~o: бунт, восстание, мятеж; ~ema: мятежный; ~ulo: повстанец, мятежник, бунтовщик.

fontoj

1. La Nova Testamento, S. Mateo 10:21
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, nokto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 4:15
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a
5. I. Ramonet, trad. V. Lutermano: Vivu Brazilo !, le Monde diplomatique, 2003-01
6. A. De Salvo: -, Radio Itala Internacia, 2005-01-08

[^Revo] [ribel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/11/21 23:10:09 ]