tradukoj: be br de el en es fr hu it kek nl pt ru sv

*obe/i

*obeiTEZ

(x)
Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas: obei al patro, obei patron; la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [1]; tuj kiam vi ordonos, vi estos obeata; liaj ĉevaloj ne plu obeis lian voĉon; obei al la leĝo, al konsilo, al la raciemo; eĉ en la diboĉo li obeis estetikan mezuronB; (f) la ŝipo ne plu obeas al la direktilo; en la lingvo internacia ni devas obei (observi) sole nur la logikonZ. VD:cedi, klini, sklavo, submetiĝi

obeadoTEZ

Plenumo de ies volo: vi ŝuldas obeadon al la gepatroj VD:disciplino, jugo

obeigiTEZ

(tr)
Igi obeanta. SIN:dikti, laŭ, ordoni, regi

malobeemaTEZ

Kiu ne elmontras obeon, ne facile submetiĝas: malobeema tono [2]. VD:spitema

tradukoj

anglaj

~i: obey; ~igi: bring into allegiance, bring to heel, subdue, train.

belorusaj

~i: падпарадкавацца; ~ado: падпарадкаваньне; ~igi: падпарадкаваць.

bretonaj

~i: sentiñ; ~ado: sentidigezh; ~igi: plegañ, lakaat da sentiñ.

francaj

~i: obéir; ~ado: obéissance; ~igi: diriger (faire obéir), mener (faire obéir); mal~ema: désobéissant.

germanaj

~i: gehorchen; ~ado: Gehorsam; ~igi: gefügig machen, unterwerfen.

grekaj

~i: υπακούω; ~ado: υπακοή.

hispanaj

~i: obedecer.

hungaraj

~i: engedelmeskedik; ~ado: engedelmesség; ~igi: engedelmességre kényszerít.

italaj

~i: obbedire, ubbidire.

kekĉiaj

~i: ab̕ink.

nederlandaj

~i: gehoorzamen; ~ado: gehoorzaamheid; ~igi: doen gehoorzamen; mal~ema: ongehoorzaam.

portugalaj

~i: obedecer; ~ado: obediência.

rusaj

~i: повиноваться, подчиняться, слушаться; ~ado: повиновение, подчинение, послушание; ~igi: подчинить, заставить слушаться.

svedaj

~i: lyda.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la proceso kontraŭ la katido Heŭreka“

[^Revo] [obe.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/11/07 01:10:26 ]