tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu nl pt ru sv

*rid/i

*ridiTEZ

(ntr)
1.TEZ
Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj esprimo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo: mi ridas je lia naiveco [1]; mi ridas pro lia naiveco [2]; (malofte) mi ridas lian naivecon [3]; plej bone ridas, kiu laste ridas [4].
2.
(figure) Montri agrablan, bonstatan, feliĉan aspekton: ridanta pejzaĝo; bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas [5].

rido

Voĉa, senparola esprimo de subita gajo: eksonis en la ĉambro sonora infana rido [6]. eksplodi per rido Z.

ridaĉi

Malice, triviale, malkonvene ridi: iu ... ridaĉis responde [7].

ridaĉo

Malĝentila, malagrabla rido.

ridegi

(ntr)
Brue ridi: la knabo denove ridas, ridegas senbride [8].

ridego

Tre laŭta rida voĉado: en la salono eksonis laŭta ridego [9].

rideti

(ntr)
1.
Senbrue montri sian afablecon kaj favoron per delikata streĉo de la buŝo kaj bonvola esprimo de la okuloj: ŝi ... ridetis kontente. [10].
2.
(figure) Agrable, favore aspekti: la bela naturo ridetas al la vizitanto; ridetis al ni la aŭroro, la mateno; arĝente ridetas la luno; la sorto ridetas al li.

*rideto

Afabla buŝa kaj vizaĝa esprimo de bonvolo: sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton [11].

ridiga

Kiu kaŭzas ridon, subite gajigas: lia ... slango faris la ŝercojn duoble ridigaj [12].

ridigiTEZ

(tr)
Vole aŭ nevole kaŭzi ies ridon: lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon [13]. VD:amuzi, gajigi

ridindaTEZ

Tiom mokinda, ke ĝi ridigas: de majstra ĝis ridinda estas nur unu paŝoZ; la ridinda, fireligieca spirito, kiu antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj [14].

mokridi

(tr)
Moke priridi iun aŭ ion: kaj ili mokridis lin [15].

subridi

Kaŝe ridi, subpremi sian ridon: Ilu-ittia subridis [16].

satridi

Ridi ĝis la stato en kiu oni ne plu deziras rid: satridis la loĝantaro, sed poste ili bedaŭris sinjoron paroĥestron kaj nur tio mirigis ilin, kiel povis kuraĝigi bovido ataki sinjoron paroĥestron [17]; vi satridos, ‐ flustris la du junuloj, transpasante la ĉambron kaj sin lokante netrudeme malantaŭ la dorson de la profesoro [18].

tradukoj

anglaj

~i: laugh; ~eti: smile.

belorusaj

~i: сьмяяцца; ~egi: рагатаць; ~eti: усьміхацца.

bulgaraj

~i: смея се; ~o: смях.

ĉeĥaj

~i: smát se.

francaj

~i: rire (verbe); ~o: rire (subst.); ~aĉi: ricaner; ~aĉo: ricanement; ~egi: rire à gorge déployée, rire aux éclats; ~ego: hilarité, rigolade; ~eti: sourire (verbe); ~eto: sourire (subst.); ~iga: amusant (qui fait rire); ~igi: faire rire; ~inda: ridicule (adj.), risible; mok~i: rire (de quelqu'un); sub~i: pouffer, rire dans sa barbe. plej bone ~as, kiu laste ~as: rira bien qui rira le dernier.

germanaj

~i: lachen; ~o: Lachen; ~eti: lächeln; ~eto: Lächeln; ~inda: lächerlich; mok~i: auslachen.

hispanaj

~i: reír; ~o: risa; ~aĉi: reír sarcásticamente, reír maliciosamente, carcajearse; ~aĉo: risa sarcástica; ~egi: reír a carcajadas; ~ego: carcajada; ~eti: sonreír; ~eto: sonrisa; ~igi: hacer reír; ~inda: irrisorio, risible, ridículo; mok~i: reírse de; sub~i: reír por lo bajo, reprimir la risa; sat~i: hartarse de reír. plej bone ~as, kiu laste ~as: el que ríe el último ríe mejor; eksplodi per ~o: troncharse de risa.

hungaraj

~i: nevet; ~o: nevetés; ~aĉi: röhög; ~aĉo: röhögés; ~egi: kacag; ~ego: kacagás; ~eti: mosolyog; ~eto: mosoly; ~iga: nevettető, mulatságos, nevetséges; ~igi: (meg)nevettet; ~inda: nevetséges, komikus; mok~i: kinevet; sub~i: kuncog, somolyog. plej bone ~as, kiu laste ~as: az nevet, aki utoljára nevet; bone tiu sidas, al kiu la sorto ~as: könnyű annak, akire a szerencse mosolyog; eksplodi per ~o: nevetésbe tör ki.

katalunaj

~i: riure; ~o: riure, rialla; ~aĉi: riure sarcàsticament; ~aĉo: riure sarcàstic; ~egi: petar-se de riure, cargolar-se de riure; ~ego: riallada; ~eti: somriure; ~eto: somrís; ~iga: risible, divertit; ~igi: fer riure, causar risa; ~inda: irrisori, ridícul; mok~i: riure's, burlar-se; sub~i: riure sorneguerament, riure per sota el nas; sat~i: enfitar-se de riure. plej bone ~as, kiu laste ~as: riu bé qui riu darrer, qui riu primer plora darrer.

nederlandaj

~i: lachen; ~o: lach; ~aĉi: grijnzen; ~aĉo: grijnslach; ~egi: schaterlachen; ~ego: schaterlach; ~eti: glimlachen; ~eto: glimlach; ~iga: lachwekkend; ~igi: doen lachen; ~inda: belachelijk; mok~i: uitlachen; sub~i: in zijn vuistje lachen; sat~i: zich slap lachen.

portugalaj

~i: rir; ~eti: sorrir, dar um ar de riso.

rusaj

~i: смеяться; ~o: смех; ~aĉi: ржать, гоготать, зубоскалить, ухмыляться; ~aĉo: ржание, ухмылка; ~egi: хохотать; ~ego: хохот; ~eti: улыбаться; ~eto: улыбка; ~iga: смешной; ~igi: заставлять смеяться, вызывать смех; ~inda: смешной; mok~i: высмеивать; sub~i: посмеиваться, усмехаться; sat~i: насмеяться, обхохотаться.

svedaj

~i: skratta; ~egi: gapskratta; ~eti: le.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
7. V. Varankin: Metropoliteno
8. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, la brulanta urbo
9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nur unu vorton!, (noveleto de L. E. Meier)
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
12. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo, (Tria skizo el la ĉukĉa vivo), 2, Ligi-oravilli
13. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nur unu vorton!, (noveleto de L. E. Meier)
14. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, ... Vivantigi Esperanton
15. La Nova Testamento, S. Mateo 9:24
16. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 11a, pluaj insidoj
17. La koboldo Ondra
18. Jerome K. Jerome, tr. G. Badash: Tri viroj en boato

[^Revo] [rid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2012/01/05 14:10:16 ]