tradukoj:
be cs de en es fr hu it la nl pt ru sv tr
*gaj/a [1]
*gaja
- 1.
- (iu)
Estanta en viva, facilanima kaj bonhumora stato, kaj
montranta sian kontentecon per eksteraj signoj;
ridhumora, ĝojmiena:
gaja homo, gaja urboZ;
ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la
vivo ne estas longa
[2];
gaje vivi.
ĝoja.
- 2.
- (io)gajiga
gaja kanto, vetero, koloro, rakonto, spektaklo;
sur la kameno brulis gaja fajroZ.
gaji
(ntr)
-
Esti gaja.
ridi,
plezuri.
gajigi
-
Fari iun aŭ ion gaja:
gajigi ĉiujn per spritaj ŝercoj;
gajigi la lecionon;
gajigu vinZ;
grimaca gajigista vizaĝo.
gajiga
-
Kaŭzanta gajon, bonan humoron, ridon:
gajiga spektaĵo.
burleska,
komika,
ridiga.
malgaja
-
En malbona humoro, ne ĝuanta la cirkonstancojn:
malgaja spirito;
morte malgajaZ.
malgaji
-
Esti malgaja.
funebri.
malgajo
-
Malvigla, senplezura spirita stato.
Gajo
-
Latina virnomo:
Gajo Julio Cezaro;
vin salutas Gajo, la gastiganto de mi
[3].
Rim. 1:
PIV2 listigas la nomon en aparta artikolo, kiel homonimon de
la Fundamenta radiko; tamen ŝajnas, ke la antaŭnomon eblas
rigardi derivaĵo el la responda radiko; eĉ se historie
tia derivo estas dubinda, iuj homoj perceptas la nomon tiel,
kaj tia vidpunkto estas avantaĝa por Esperanto.
[Sergio Pokrovskij]
Rim. 2:
Dum sia frua periodo Latino malhavis apartan literon por [g];
anstataŭe estis uzata C. Kiam la romanoj elpensis diakritaĵon
G (t.e. C kun diakrita streketo), la antaŭnomo tamen dum longa
tempo restis ĉe la tradicia skribo per C; en Esperanto estas
nenia motivo imiti tiun misskribon, tiom malpli, ke ĝi
kolizias kun aliaj vortoj propre Esperantaj. La skriboj kiuj
ĉiam kapablis distingi inter g kaj k (ekz-e la greka)
konservis la ĝustan sonformon kun [g].
[Sergio Pokrovskij]
tradukoj
anglaj
~a:
gay;
G~o:
Caius, Gaius.
belorusaj
~a:
вясёлы;
~i:
весяліцца;
~igi:
весяліць;
mal~a:
журботны, сумны, смутны, маркотны, нудны, тужлівы, панылы, пануры;
mal~i:
сумаваць, смуткаваць, маркоціцца, нудзіць, тужыць, гараваць.
ĉeĥaj
~a:
veselý.
francaj
~a:
gai, enjoué, joyeux;
~i:
être gai;
~igi:
égayer, divertir, réjouir;
~iga:
divertissant, réjouissant;
mal~a:
triste, attristé, morose, peiné;
mal~i:
être triste, s'attrister;
mal~o:
tristesse;
G~o:
Caius, Gaius.
germanaj
~a:
fröhlich, heiter, lustig;
~i:
fröhlich sein, heiter sein, sich freuen;
~igi:
erheitern, aufheitern;
~iga:
erheiternd, aufheiternd;
mal~i:
traurig sein, trübselig sein, Trübsal blasen;
G~o:
Gaius.
hispanaj
~a:
alegre;
~i:
estar alegre;
~igi:
alegrar;
mal~a:
triste;
mal~i:
estar triste.
hungaraj
~a:
víg, vidám;
~i:
vidám, örvendezik;
~igi:
felvidít, vidámít;
~iga:
vidító, örvendetes;
mal~a:
szomorú, bús, bánatos;
mal~i:
szomorkodik, bánkódik, búslakodik;
mal~o:
szomorúság, bánat, bú;
G~o:
Gaius, Caius, Gájusz.
italaj
~a 1.:
gaio, allegro, gioviale;
~a 2.:
gaio, gioioso;
~i:
gioire, essere allegro;
~igi:
allietare, rallegrare;
~iga:
gaio, gioioso;
mal~a:
triste, corrucciato, fosco, funereo;
mal~i:
rattristare, contristare;
mal~o:
tristezza;
G~o:
Caio, Gaio.
latina/sciencaj
G~o:
Caius, Gaius.
nederlandaj
~a:
blij, vrolijk;
~i:
blij zijn;
~igi:
blij maken, leuk maken;
~iga:
leuk;
mal~a:
triest, bedroefd, verdrietig;
mal~i:
bedroefd zijn, treurig zijn.
portugalaj
~a 1.:
alegre, contente, feliz;
~a 2.:
alegre;
~i:
estar alegre, estar de bom humor;
~igi:
alegrar;
~iga:
alegre (que causa alegria);
mal~a:
triste;
mal~i:
estar triste;
mal~o:
tristeza;
G~o:
Gaio.
rusaj
~a:
весёлый;
~i:
веселиться, быть в хорошем
настроении;
~igi:
веселить;
~iga:
веселящий, увеселительный, развлекательный;
mal~a:
грустный, печальный;
mal~i:
грустить, печалиться;
mal~o:
грусть, печаль, тоска;
G~o:
Гай, Кай (уст.).
svedaj
~a:
glad.
turkaj
~a:
neşeli;
~igi:
neşelendirmek, eğlendirmek;
~iga:
neşelendiren, eğlendiren;
mal~a:
üzgün, kederli, gamlı, hüzünlü;
mal~i:
üzülmek, kederlenmek, hüzünlenmek, gamlanmak;
mal~o:
mutsuzluk.
[^Revo]
[gaj.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2011/01/07 12:10:16 ]