tradukoj: be de en es hu pl pt ru

rikord/o

rikordo

KOMP
Grupo de datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi diversajn datumtipojn: en la nuna momento troviĝas jam pli ol 12000 rikordoj en ĝi (en la komputila katalogo de la Viena Esperanto-Muzeo), kaj tiu nombro kreskas ĉiumonate [1]. SIN:datenopoPRT:kampo
Rim.: En iuj programlingvoj (C, ALGOL-68, PL/I) la rikordoj nomiĝas „strukturoj“; en la objektemaj programlingvoj (ekz-e Simula, C++) parenca nocio nomiĝas „klaso“.

tradukoj

anglaj

~o : record (of data).

belorusaj

~o : запіс (структура зьвестак).

germanaj

~o : Datensatz.

hispanaj

~o : registro (de datos).

hungaraj

~o : rekord (adat-).

polaj

~o : rekord, wpis do bazy.

portugalaj

~o : registro.

rusaj

~o : запись (структура данных).

fontoj

1. Helga Farukuoye: La plej granda Esperanto-katalogo en la Interreto, Heroldo komunikas, n-ro 091 (2001-01-09)

[^Revo] [rikord.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2010/12/08 19:04:33 ]