tradukoj:
be de en fr hu nl pt ru
2romantik/a
romantika
- 1.
-
(pri homo:) Por kiu sentimentoj, idealoj aŭ revoj
pli gravas ol la racio, realo kaj la praktikaj konsideroj:
poetoj kaj romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon
[1];
ili freneze plaĉas al romantikaj provincaninoj
[2].
- 2.
-
(pri aĵo:) Kiu igas homon
romantika1 aŭ estas parto
de tiastata percepto:
poste venis ankoraŭ unu sukeraĵisto kaj pendigis
...
super
sia tendo sonorilon ... Kiam la homoj iris returne
hejmen,
ili opiniis, ke estis tre romantike
[3];
la Esperantista Kultur-Centro „Kvinpetalo“
...
situas en trankvila vilaĝo, meze de regiono riĉa je
romantikaj monumentoj
[4];
la malnova romantika idearo pri „nacio“ kiel io
difinita objektive laŭ rasaj, religiaj aŭ lingvaj
kriterioj cedas al pli dinamika pritrakto
[5].
- 3.
-
Romantikisma:
la scienculoj parolas pri skolo klasika kaj skolo romantika
[6].
romantiko
- 1.
-
La cirkonstancoj, aventuroj, medio aŭ idearo romantikaj:
Hay Stockard rigardis la celebron, kun sarkasma malaprobo:
la romantiko kaj soleneco de tio neniom tuŝis lian
praktikan animon
[7];
lin ĉiam logis la romantiko de foraj vojaĝoj.
- 2.
- romantikismo
romantikismo
- 1.
-
Mondopercepto en kiu la sentimenta, subjektiva, kreema
romantiko pli gravas ol la racio, prudento kaj realo:
romantikismo aperis kiel reago kontraŭ
klerismo en filozofio
kaj klasikismo en artoj;
plej klare kaj tipe la romantikismo montriĝis en Germanujo,
en la unua kvarono de la 19a jc;
ekzistadismo estas moderna speco de romantikismo filozofia.
- 2.
-
Arta stilo prospera en la eko de la 19a jarcento,
favoranta romantikan etoson, ne-obeon al klasikaj ŝablonoj,
intereson al sovaĝa naturo, historiaj kaj ekzotaj temoj, naciaj
popolaj tradicioj.
romantiko,
romantismoromantikisma
-
Rilata al romantikismo.
romantikisto
-
Adepto de romantikismo, romantikismano:
la reĝo de la orgeno, la granda dana romantikisto, ĉi tie
dormas, la verkinto de niaj plej belaj popolaj kantoj
[8].
romantikulo
-
Homo sentema al romantiko:
la „revoluciaj romantikuloj“ en NKVD
[9];
elreviĝoj de nemodernigita romantikulo
[10];
„La romantikulo en la XX-a jarcento“ (librotitolo).
[11].
fontoj
1.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, La kamentubo.2.
Jan Werner: Terminologia Kurso3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sonorilo4.
La Ondo de Esperanto, 1999:1(51)5.
B. Hekland: Plebaj komentoj, La Ondo de Esperanto, 2000:106.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj7.
J. London, trad. Reto Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1.4.8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Peco da perlovico9.
B. Kolker: Poeto de amo kaj revolucio, Monato.10.
Spiros Sarafian: La Gazeto n-ro 79, 1999-12-15, p.13.11.
Arnau Torras Tutusaus (1966). Zagreb:
Studenta E-Klubo, 1996. ISBN 953-96912-1-4.
[^Revo]
[romant.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2009/02/15 14:17:32 ]