tradukoj: be bg de en fr hu nl pl pt ru vo zh

*rus/o

*ruso

Ano de la rusa etno: la rusoj estas orientslava etno.

rusino

Ino el la rusa etno: ekbrilis por ni la karaktero de l' rusoj kaj rusinoj en ĝiaj la plej bonaj ecoj [1]; la mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolĉa vizaĝo kaj serioza parolmaniero [2];

rusa

Rilata al rusoj aŭ ilia etno kaj lando: la rusa lingvo.

Rusujo, Ruslando

GEOG
Plurnacia ŝtato, situanta en orienta Eŭropo kaj norda Azio, kies historia kerno estas la rusa nacio: La ĉefurbo de Rusujo ĝis 1712 kaj ekde 1918 estas Moskvo; de 1712 ĝis 1918 la ĉefurbo de Rusujo estis Peterburgo.
SIN:Rusio, Ruslanda Federacio

Mapo de Rusujo

Ruslanda Federacio

GEOG
Dua oficiala nomo de Rusujo.

Ruslanda Imperio

GEOG
Oficiala nomo de Rusujo ekde 1721 ĝis 1917.

rusujano, ruslandano

Civitano de Rusujo sendepende de etno: germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj [3]; mia gepatra lingvo estas la rusa, sed nun mi parolas pli pole, kaj mi nomas min ne „ruso“ sed „rusujano“ [4].

rusuja, ruslanda

Rilatanta aŭ apartenanta al Rusujo: gazeto „Ruslanda Esperantisto“.

tradukoj

anglaj

~o: Russian; ~a: Russian; R~ujo, R~lando: Russia; R~landa Federacio: Russian Federation; R~landa Imperio: Russian Empire; ~ujano, ~landano: Russian; ~uja, ~landa: Russian.

belorusaj

~o: расеец (паводле нацыянальнас ьці); ~a: расейскі; R~ujo, R~lando: Расея; R~landa Federacio: Расейская Фэдэрацыя; R~landa Imperio: Расейская Імпэрыя; ~ujano, ~landano: расеец (паводле грамадзянства) ; ~uja, ~landa: расейскі.

bulgaraj

~o: руснак; ~ino: рускиня; ~a: руски; R~ujo, R~lando: Русия.

ĉinaj

~a: 俄 [é]; R~ujo, R~lando: 俄国, tr. 俄國 [Éguó], 俄罗斯 [Éluósī]; ~ujano, ~landano: 俄国人, tr. 俄國人 [éguórén].

francaj

~o: Russe; ~a: russe; R~ujo, R~lando: Russie.

germanaj

~o: Russe; ~ino: Russin; ~a: russisch; R~ujo, R~lando: Russland; R~landa Federacio: Russische Föderation; R~landa Imperio: Russisches Reich; ~ujano, ~landano: russischer Staatsbürger; ~uja, ~landa: Russländ-.

hungaraj

~o: orosz; ~a: orosz; R~ujo, R~lando: Oroszország; R~landa Federacio: Orosz Föderáció; R~landa Imperio: Orosz Birodalom; ~ujano, ~landano: oroszországi ; ~uja, ~landa: oroszországi.

nederlandaj

~o: Rus; ~a: Russisch; R~ujo, R~lando: Rusland; R~landa Federacio: Russische Federatie; R~landa Imperio: Russische Rijk; ~ujano, ~landano: Russisch staatsburger; ~uja, ~landa: Russisch.

polaj

~o: Rosjanin, Rusek (pogardliwie lub pot.), Ruski (pogardliwie lub pot.); ~ino: Rosjanka, Ruska (pogardliwie lub pot.); ~a: rosyjski, ruski (pogardliwie lub pot.); R~ujo, R~lando: Rosja; R~landa Federacio: Federacja Rosyjska; R~landa Imperio: Imperium Rosyjskie, Wielka Rosja; ~ujano, ~landano: Rosjanin; ~uja, ~landa: rosyjski.

portugalaj

~o: russo.

rusaj

~o: русский (сущ.); ~ino: русская (сущ.); ~a: русский (прил.); R~ujo, R~lando: Россия; R~landa Federacio: Российская Федерация; R~landa Imperio: Российская Империя; ~ujano, ~landano: россиянин; ~uja, ~landa: российский .

volapukaj

~o: lusel; ~a: lusik, lusänik; R~ujo, R~lando: Lusän; ~ujano, ~landano: lusänel; ~uja, ~landa: lusänik.

fontoj

1. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, 1895
2. I. Turgenjev, tr. Kabe: Patroj kaj filoj, Inko Tyreso 2001. ― Ĉap. 8a.
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.
4. Zamenhof: [Letero de 1901-03-08 al Th. Thorsteinsson, Kopenhago , citite laŭ Zamenhof 1929:523

[^Revo] [rus.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/01/08 17:30:20 ]