tradukoj: be ca cs de en es fr he hu it nl pl pt ro ru sk sv

*semajn/o

*semajno

1.
Daŭro de sep sinsekvaj tagoj: post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon [1].
2.TEZ
KAL Periodo de sep tagoj laŭorde tradicie nomataj dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato: la sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [2].

semajna

Rilata al semajno, precipe okazanta unufoje en semajno: hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon [3].

semajnfino

La tagoj de la semajno, dum kiuj oni kutime ne laboras. En multaj landoj tio estas sabato kaj dimanĉo.

tradukoj

anglaj

~o: week; ~fino: weekend.

belorusaj

~o: тыдзень.

ĉeĥaj

~o: týden.

francaj

~o: semaine; ~a: hebdomadaire.

germanaj

~o: Woche; ~fino: Wochenende.

hebreaj

~o: שבוע.

hispanaj

~o: semana; ~a: semanal; ~fino: fin de semana.

hungaraj

~o: hét.

italaj

~o: settimana; ~a: settimanale; ~fino: fine settimana.

katalunaj

~o: setmana; ~a: setmanal; ~fino: cap de setmana.

nederlandaj

~o: week.

polaj

~o: tydzień; ~a: cotygodniowy.

portugalaj

~o: semana; ~fino: fim de semana.

rumanaj

~o: săptămână.

rusaj

~o: неделя; ~a: недельный, еженедельный.

slovakaj

~o: týždeň.

svedaj

~o: vecka.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [semajn.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2011/12/10 21:10:22 ]