tradukoj:
be bg cs de en es fr he hu it nl pl pt ru
*senc/o
*senco
- 1.
-
Ideo pri tio, kion esprimas vorto aŭ frazo:
tiun vorton mi uzos ordinare en la senco deZ;
la senco de ambaŭ vortoj estas malsamaZ;
sen la akuzativo la senco ofte estas neklaraZ;
kelkaj verboj havas duoblan senconZ;
la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesaZ;
la senco ne montras al ni, kian prepozicion uziZ;
la akuzativo dependas nur de la sencoZ;
propra senco;
metafora senco;
dub(a)senca.
signifo
- 2.
-
Komprenebleco, memevidento:
la tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj
valoronZ.
- 3.
- (evitinde) [1]sencumo
sencumo
[2]
-
Ĉiu el la du manieroj, en kiuj io povas moviĝi
laŭlonge de linio.
Rim.:
Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe
ĝin enkonduki, por ke ĝi anstataŭu
sencon 3, kiu estis logike
nepravigebla, ĉar kvankam la fundamentaj tradukoj per
„sens“, „sense“, „Sinn“ ĝin
pravigas, la tradukoj per „смысл“ kaj
„znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la
rusa kaj la pola preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan
„direkto“, kiu ne plene kontentigas, ĉar de
matematika
vidpunkto estas du manieroj moviĝi laŭ rekto, sed
rekto havas nur unu direkton.
iusence
-
Iel rigardate, laŭ iu
vidpunkto:
agrabla, reviga kaj eĉ iusence animpuriga muziko
[3].
kontraŭsence
-
En mala senco 3:
mi tiurilate sentas min tute kontraŭsence de la aliaj
homoj
[4].
kunsenco
-
Flanka, kroma senco, kiu povas aperi depende je la kunteksto
aŭ la cirkonstancoj:
„kredo“ ja havas tro da gnoseologiaj
kunsencoj;
ĉe Paŭlo temas pri la „fido“
[5].
sensenca
- 1.
- (io)
Havanta nenian sencon:
sensence, nek al temo, nek al celoZ.
- 2.
- (io)
Malsaĝa:
Trajan konvinkiĝis, ke ĉio estas sensenca kaj
freneza
[6].
sensencaĵo
-
Aserto, okazaĵo, situacio, kiu ŝajne ne havas sencon,
ne estas
komprenebla:
devigi min sekvi arbitrajn sensencaĵojn
[7]
samsencaĵo
- sinonimo
en tiu lingvo ekzistas [...] vortoj, kiuj ne havas
samsencaĵon en la franca
[8].
tradukoj
anglaj
~o 1.:
sense, meaning;
~o 2.:
sense, meaning;
iu~e:
in some sense;
kun~o:
connotation;
sen~a 1.:
senseless, nonsensical;
sen~a 2.:
senseless, absurd;
sen~aĵo:
nonsense, senselessness, absurdity;
sam~aĵo:
synonym.
belorusaj
~o 1.:
сэнс;
~o 2.:
сэнс;
sen~a:
бессэнсоўны;
sam~aĵo:
сынонім.
bulgaraj
sen~aĵo:
глупост.
ĉeĥaj
~o 1.:
smysl (čeho);
~o 2.:
smysl (čeho).
francaj
~o 1.:
sens;
~o 2.:
sens;
~umo:
sens;
iu~e:
dans un certain sens;
kontraŭ~e:
à l'envers, à rebours;
kun~o:
connotation;
sen~a:
absurde;
sen~aĵo:
absurdité;
sam~aĵo:
synonyme.
germanaj
~o 1.:
Sinn;
~o 2.:
Sinn;
iu~e:
in gewissem Sinne;
sen~a:
sinnlos;
sen~aĵo:
Unsinn;
sam~aĵo:
Synonym.
hebreaj
~o 1.:
פירוש, מובן;
~o 1.:
משמעות;
~o 2.:
משמעות;
iu~e:
באיזשהו
מובן;
kun~o:
קונוטציה, משמשעות
לוואי;
sen~a 1.:
חסר
משמעות;
sen~a 2.:
חסר הגיון;
sen~aĵo:
שטות;
sam~aĵo:
מילה נרדפת.
hispanaj
~o 1.:
sentido;
~o 2.:
sentido;
~umo:
sentido;
iu~e:
en cierto sentido;
kun~o:
connotación;
sen~a 1.:
sin sentido;
sen~a 2.:
sinsentido, absurdo;
sen~a:
absurdo;
sen~aĵo:
sinsentido, absurdo;
sam~aĵo:
sinónimo.
hungaraj
~o 1.:
jelentés;
~o 2.:
értelem;
~umo:
irány;
iu~e:
bizonyos értelemben;
kontraŭ~e:
ellentétes értelemben;
kun~o:
jelentésárnyalat, konnotáció;
sen~a 1.:
értelmetlen, képtelen;
sen~a 2.:
ostoba, abszurd;
sen~aĵo:
értelmetlenség, képtelenség, ostobaság;
sam~aĵo:
rokon értelmű szó, szinonima.
italaj
~o:
senso;
~umo:
senso (verso, direzione);
iu~e:
in un certo senso;
kontraŭ~e:
contrariamente (dissentire);
kun~o:
connotazione;
sen~a:
insensato, assurdo;
sen~aĵo:
assurdità;
sam~aĵo:
sinonimo.
nederlandaj
~o 1.:
zin, betekenis;
~o 2.:
zin, betekenis;
sen~a:
zinloos;
sam~aĵo:
synoniem.
polaj
~o 1.:
sens, znaczenie;
~o 2.:
sens, znaczenie;
~o:
kierunek (ruchu);
~umo:
kierunek (ruchu);
iu~e:
w pewnym sensie;
kontraŭ~e:
w przeciwnym kierunku, pod prąd;
kun~o:
podtekst, zapis między wierszami;
sen~a 1.:
bezsensowny, absurdalny, nonsensowny;
sen~a 2.:
durny, głupi, bzdurny, chory, poroniony;
sen~aĵo:
nonsens, absurd, andron, banialuka, bzdura, głupota;
sam~aĵo:
synonim.
portugalaj
~o 1.:
sentido.
rusaj
~o 1.:
смысл;
~o 2.:
смысл;
iu~e:
в каком-то
смысле, в
определённом
смысле;
kun~o:
подтекст, скрытый
смысл, коннотация;
sen~a:
бессмысленный;
sen~aĵo:
бессмыслица, вздор, нелепость;
sam~aĵo:
синоним.
fontoj
1.
Plena Ilustrita Vortaro2.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro3.
Jefim Zajdman, Pavel Moĵajev: Ege
riĉaj
harmonie (Tom Jobin, Tom Jobin en Esperanto), Monato, jaro 2002a, numero 11a, p.
24a4.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado5.
Gerrit Berveling: Pri kelkaj radikoj de la
kristana kontraŭjudismo (Peter J. Tomson, La afero Jesuo
kaj la
Judoj), Monato, jaro 2001a, numero 10a, p.
25a6.
Julian Modest: La ikono, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p.
23a7.
Claude Piron: La bona lingvo, p. 29a8.
Claude Piron: La bona lingvo, p. 11a
[^Revo]
[senc.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.27 2010/04/01 16:30:46 ]