tradukoj:
be de en fr hu nl ru
*skiz/o
*skizo
-
Malneta, rapide farita bildo aŭ
prezento:
- a)
-
Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn
liniojn:
jen estas skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al
vi kopii ĝin
[1].
konturo,
silueto,
skemo
- b)
-
Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan
malneton de la projektata verko:
ĝi ŝajnis al mi bela skizo, el kiu oni povas fari belan
pentraĵon
[2].
- c)
-
Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante
ĝin per ĉefaj trajtoj:
la skizo estis skribita jam en junio de 1934, sed mi perdis la
manuskripton
[3].
- d)
-
Resumo de plano, de projekto:
jen skizo de miaj projektoj;
tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la
regiono de revojZ.
kanvaso 2,
skeleto 3
skizi
(tr)
-
Fari skizon pri io:
li skizis al mi interesan planon;
la scienculoj rapide skizis ... la historion de la du
princinoj
[4].
skizisto
-
Homo kiu profesie skizas prepare por posta plena ellaborado:
juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis: – Mi proponas unu horon
[5]!
tradukoj
anglaj
~i:
sketch.
belorusaj
~o c:
нарыс;
~o:
накід, эскіз;
~i:
рабіць эскіз, накідваць.
francaj
~o:
croquis, ébauche, esquisse;
~i:
ébaucher, esquisser;
~isto:
roughman.
germanaj
~o:
Skizze;
~i:
skizzieren.
hungaraj
~o:
vázlat, skicc;
~i:
felvázol, vázlatot készít.
nederlandaj
~i:
schets.
rusaj
~o c:
очерк;
~o:
набросок, эскиз;
~i:
сделать набросок, наметить.
fontoj
1.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta2.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
2a3.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo
el la ĉukĉa vivo), antaŭparolo de la aŭtoro4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, filino de la marĉa reĝo5.
V. Varankin: Metropoliteno
[^Revo]
[skiz.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2005/08/20 16:31:19 ]