tradukoj: de en fr hu nl pl ru sv tp

Granda, stabila grupo da homoj kunvivantaj en iu epoko kaj en iu
regiono, kun siaj interrilatoj, siaj komunaj historio, kulturo kaj
moroj:
figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon en la
socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj
ŝaksoldatoj sur la granda ŝaktabulo de la homaro
[2];
la seksaj reguloj de la nuntempa socio kaŭzas multan
suferadon, kaj ni ankoraŭ bezonas sincerajn kontribuojn
al la civilizita pridiskutado de tiaj problemoj
[3];
por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis
artefaritan lingvon „ptydepe“ kiel sian
taŭgan instrumenton
[4];
ĉia socio postulas leĝojn;
feŭda, kapitalisma socio;
via tundra socio estas socio de primitiva komunismo
[5].
etno,
etnologio,
grupo 1.a,
sociologio,
ŝtato
Kuniĝo da samspecaj bestoj kune vivantaj:
socio da abeloj, formikoj, kastoroj.
Emo kaj kapablo por ofta, facila rilatado kun homoj:
„ha, ha.“ Li frotis la manojn kun bonhumora sociemo kaj
residigis la postaĵon iomete pli dekstren
[6];
sociemo kaj amikeco estas en la plimulto de la homoj
nura komerca afero, kiu nur daŭras dum ili bezonas ĝin
[7].